头像

Kion Pipi vidis ĉimatene?

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je 星期二, 八月 20, 2019, 18:56 (31天前)
编辑: Pipi, 时间: 星期二, 八月 20, 2019, 19:13

Kion Pipi vidis ĉimatene?

Ĉimatene, kiam mi soriris la holmon laŭ la meandra vojeto pavimita per ŝtonoj kaj borderita per arboj, subite nigreca besto preterkuris antaŭ miaj okuloj. Ĉe la vido de tio, mi saltis posten kun teruro. La besto fulme englitis kaj vanuis en la fruktoĝardenon apud la vojeto. Mi haltis en stuporo momenton, kvazaŭ alnajlita al la loko. Post iom da tempo, mi kate ekmovis miajn paŝojn antaŭen, en la direkton, en kiun la besto malaperis. Mi ŝtele kaŝis min inter densaj arboj, etendante mian rigardon en la fruktoĝardenon. Ĉirkaŭrigardinte kaj okulserĉinte minimume du minutojn, mi vidis la beston sidanta, kun longa vosto subenpendanta, sur cementa fosteto, kiu estis kelkajn paŝojn for de mi. La besto estas malgranda nigra sciuro! Mi senbrue elpoŝigis mian poŝtelefonon kaj faris kelkajn fotojn pri ĝi. Post tio, mi faris du tusojn por perturbi ĝin. Aŭdinte miajn tusojn, la sciuro, timigita, tujtuj sagis sur altan arbon. Starante sub la arbo, mi direktis supren la vizaĝon al ĝi, kun vaste malfermita buŝo.


这句:Ĉimatene, kiam mi soriris la holmon laŭ la meandra vojeto pavimita per ŝtonoj kaj borderita per arboj,

——vojeto pavimita per ŝtonoj kaj borderita per arboj, 是不是太长?

短缩一下怎么样?vojeto ŝtone pavimita kaj arbe borderita, 行吧?!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum