头像

Kion Pipi kaŝas ĉimatene?

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期三, 八月 21, 2019, 16:18 (27天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期三, 八月 21, 2019, 23:54

Pipi,

Ne troigu uzi la neologismojn!!!
Oni ne montras konon de Esperanto per tio!
La plej grava afero en esperanto estas, kaj oni montras sian konon per apliko de la principo!, ke "se oni scias pri afero el kio ĝi estas farita, por kio ĝi servas ... kaj tiel plu" oni povas per la oficialaj vortoj (plej ofte eĉ per la fundamentaj vortoj) konstrui vorton kiu tre klare indikas ĝin, kiu tute taŭge indikas ĝin.

Klopodu tion, Pipi! Mi petas!

Ekzemple: holmo tute ne estas pli bela kaj klara ol "monteto", aŭ "klinaĵo" ...
Ĝi estas cetere sufiĉe stulta neologismo, kreita laŭ (aŭ pro) skandinava "holm" en la nomo Stokholmo. Ekzistas kelkaj tiaj nomoj, kaj holm tie vere signifas, originale, monteto.

Neniu lingvo en la mondo disponas pri pli da vortoj ol Esperanto! Mi mem faris liston de 4000 (kvarmil!) vortoj, ĉiuj uzeblaj kaj utilaj, el nura radiko "san" plus afiksoj! Eble ĉar iu amikino mia dum la milito estis ĉefmalsanigiletujejestrino!

Kial "stulta" mi nomas la neologismon "holmo"?
Ĉar ĝi ne estas elektita laŭ la zamenhofa principo: faru/elektu el diversaj lingvoj la plejoftanton!

Ne kverelintence!!! SED pensige!!!

Per aplikado de tio vi restos pli proksime de la ĉina spirito: la vorto kiom eble plej priskribu sin mem, enhavu klarigajn elementojn! Pripensu!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum