《诗经》大雅•文王

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, May 15, 2023, 09:13 (348天前)

《诗经》大雅•文王
文王
文王在上,於昭于天。周虽旧邦,其命维新。有周不显,帝命不时。文王陟降,在帝左右。
亹亹文王,令闻不已。陈锡哉周,侯文王孙子。文王孙子,本支百世,凡周之士,不显亦世。
世之不显,厥犹翼翼。思皇多士,生此王国。王国克生,维周之桢;济济多士,文王以宁。
穆穆文王,于缉熙敬止。假哉天命,有商孙子。商之孙子,其丽不亿。上帝既命,侯于周服。
侯服于周,天命靡常。殷士肤敏,祼将于京。厥作祼将,常服黼冔。王之荩臣,无念尔祖。
无念尔祖,聿修厥德。永言配命,自求多福。殷之未丧师,克配上帝。宜鉴于殷,骏命不易!
命之不易,无遏尔躬。宣昭义问,有虞殷自天。上天之载,无声无臭。仪刑文王,万邦作孚。

Regnestro Wen
Epopeo dediĉita al Regnestro Wen dum kultado

Regnestro Wen restas sur ĉielo,
brilas lia anim’ kun lumgloro.
Kvankam Regn’ Zhou estas olda ŝtato,
ĝi l’ nova fariĝos kun honoro.
Ĝi jen havos brilan estontecon,
Destinon bonan dotas Ĉielo.
Regnestr’ Wen ascendis ĉielmonden
kaj restas kun Di’ en viv-mielo.

Regnestro Wen, saĝa, asidua,
diskuras lia reputacio.
La Ĉielo helpas lian regon
kaj tronigon tra generacioj.
Liaj posteuloj kaj parencoj
mil mil jarojn viglu en prospero.
Liaj korteganoj, oficistoj
gloru ja en sia kariero.

Korteganoj, konsilistoj saĝas
kaj sagacas ĉiuj ĉe la trono;
ili servas kun diligenteco
kiel ŝtataj fortikaj kolonoj.
En la regn’ naskiĝas talentuloj
por apogi l’ ŝtaton kun fidelo.
Multas ja tiaj kompetentuloj,
li trankvilas kalme sur ĉielo.

Regnestrro Wen montris afablecon
kun akordiĝem’ kaj sinofero.
Providenco estas ĉiopova,
eĉ pranepoj de Shang kun sincero
venas servi jen al lia regno
por subteni la regadon kune
kaj konstrui Regnon Zhou prospere,
por forte vigligi ĝin komune.

Submetiĝo al Zhou estas nepra
ĉar ĝi estas ĉiela ordono.
Ili estis asistantoj de Shang,
sed nun staras en Zhou sub dispono.
Dum ritado en Regno Zhou ili
vestas sin ja en Shang-a kostumo.
Kvankam kiel korteganoj de Zhou,
ili obeas en taskplenumo.

Ne forgesu viajn praprapatrojn,
daŭrigu l’ aferon kun fervoro.
Penu serĉi mil feliĉojn por vi,
ne staru kontraŭ l’ ĉiela volo.
Kiam Yin ne perdis la popolon,
ĝi funkciis laŭ l’ ĉiel-ordono.
Ne forgesu l’ falon de Yin-regno,
ĝi ja estas tragika leciono.

Ne facilas teni providencon,
ne detruu l’ regnon laŭ bontrovo.
Gloru la renomon por eterne,
ruinigon kaŭzas ĉiela povo.
Providenco estas nesondebla,
nek per bonodoro nek per sono.
Regnestro Wen starigas modelon,
lernu ni de li sen fanfarono.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum