《诗经》大雅•緜

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, May 17, 2023, 09:22 (318天前)

《诗经》大雅•緜

緜緜瓜瓞。民之初生,自土沮漆。古公亶父,陶复陶穴,未有家室。
古公亶父,来朝走马。率西水浒,至于岐下。爰及姜女,聿来胥宇。
周原膴膴,堇荼如饴。爰始爰谋,爰契我龟,曰止曰时,筑室于兹。
廼慰廼止,廼左廼右,廼疆廼理,廼宣廼亩。自西徂东,周爰执事。
乃召司空,乃召司徒,俾立室家。其绳则直,缩版以载,作庙翼翼。
捄之陾陾,度之薨薨,筑之登登,削屡冯冯。百堵皆兴,鼛鼓弗胜。
廼立皋门,皋门有伉。廼立应门,应门将将。廼立冢土,戎丑攸行。
肆不殄厥愠,亦不陨厥问。柞棫拔矣,行道兑矣。混夷駾矣,维其喙矣!
虞芮质厥成,文王蹶厥生。予曰有疏附,予曰有先后。予曰有奔奏,予曰有御侮!

Migrado kaj fiksloĝado
La epopeo priskribas la mirgradon sub gvido de la praregnestro Dan al la piedo de la Monto Qi
kaj sekvantan konstruadon de la regno Zhou.

Senĉese kalabasoj produktiĝas,
popolo nia vivas sur ĉi tero.
De Qi al la rivero Ju migradis
ili gvide de Dan Fu tra sufero.
Fosadis ili kavojn kaj kavernojn,
jen por konstrui hejmojn kun prefero.

La Duko Dan Fu iradis senĉese.
Li sur ĉevalo rajdis frumatene
laŭ la uestra bord’ de Wei-rivero
ĝis la piedo de Qi-monto pene.
Kun lia edzino Jiang li serĉadis
la lokon kiel hejmon ja zorgeme.

Ebenejo Zhou vastas kaj fekundas,
eĉ dolĉas gusto de l’ legom’ amara.
li konsiliĝis kun sekvantoj, petis
la testudŝelon pri klarigo klara.
La orakolo diris, ke ĉi loko
ja taŭgas por loĝejo ideala.

Trankvile ili setlis en ĉi loko.
Dividis agron ili jen egale,
difinis demarkaciojn de l’ kampoj,
kaj ordigis la grundon solidare.
De oriento al uest’ aferojn
faradis Duko Dan Fu temerare.

Li petis du personojn respondeci
pri l’ tero kaj plebanoj en laboro,
ordonis ilin finkonstrui domojn
laŭ ekzakta mezuro de esploro.
La templo kun argilaj muroj staris
impone kaj fortike laŭ nov-moro.

Korbplenoj da argilo enverŝiĝis
en la muroframojn kaj per martelo
ramis ilin oni kun laborkrioj,
platigis kotajn murojn ĝis brilbelo.
Cent muroj ’stis en konstruad’ samtempa,
tamburfrapoj dronis en krio-ŝvelo.

Starigis oni grandan urban pordon
imponan kaj majestan en staturo,
kaj ankaŭ la palacan pordon altan,
solenan kun okulplaĉa mezuro.
Altaro konstruiĝis sur terduno,
soldatoj aris antaŭ ĝi kun ĵuro.

Malamo al barbaroj restis dura,
prestiĝon propran oni tenis vere.
forigis oni kverkojn kaj dornveprojn
jen por elhaki l’ vojojn sendanĝere.
Barbaroj jam eskapis el ĉirkaŭe,
timante la potencon kundespere.

La regno senrivalas inter regnoj,
Persistis ĉiam Reĝ’ Wen je la paco.
Vasalaj landoj venis por protekto,
asistas reĝon homoj kun sagaco,
kaj talentuloj ĉien iris pledi,
soldatoj staris kontraŭ fi-minaco.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum