《诗经》大雅•泂酌

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, May 31, 2023, 09:30 (302天前)

《诗经》大雅•泂酌
泂酌
泂酌彼行潦,挹彼注兹,可以餴饎。岂弟君子,民之父母。
泂酌彼行潦,挹彼注兹,可以濯罍。岂弟君子,民之攸归。
泂酌彼行潦,挹彼注兹,可以濯溉。岂弟君子,民之攸塈。

Ĉerpi riverakvon el la foro
Kanto laŭdanta lordon, kiu zorgis pri la plebanoj.

Ĉerpinte riverakvon el la foro,
ĝin en akvujojn verŝas oni pene
por manĝon prepari per ĝi laŭ volo.
La lordo devas montri sin degnema
kaj grandanime zorgi pri l’ popolo.

Ĉerpinte riverakvon el la foro,
ĝin en akvujojn verŝas oni pene
por lavi oferpelvojn kun fervoro.
La lordo devas montri sin zorgema,
kaj l’ popolo obeas kun favoro.

Ĉerpinte riverakvon el la foro,
ĝin en akvujojn verŝas oni pene
por ŝvabra kaj puriga la laboro.
La lordo devas ’sti akordiĝema,
plebanoj dankas lin ja per la koro.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum