《诗经》大雅•卷阿

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, June 01, 2023, 09:37 (301天前)

《诗经》大雅•卷阿
卷阿
有卷者阿,飘风自南。岂弟君子,来游来歌,以矢其音。
伴奂尔游矣,优游尔休矣。岂弟君子,俾尔弥尔性,似先公酋矣。
尔土宇昄章,亦孔之厚矣。岂弟君子,俾尔弥尔性,百神尔主矣。
尔受命长矣,茀禄尔康矣。岂弟君子,俾尔弥尔性,纯嘏尔常矣。
有冯有翼,有孝有德,以引以翼。岂弟君子,四方为则。
颙颙卬卬,如圭如璋,令闻令望。岂弟君子,四方为纲。
凤凰于飞,翙翙其羽,亦集爰止。蔼蔼王多吉士,维君子使,媚于天子。
凤凰于飞,翙翙其羽,亦傅于天。蔼蔼王多吉人,维君子命,媚于庶人。
凤凰鸣矣,于彼高冈。梧桐生矣,于彼朝阳。菶菶萋萋,雍雍喈喈。
君子之车,既庶且多。君子之马,既闲且驰。矢诗不多,维以遂歌。

Talentuloj bezonatas
La regnestro soife serĉas talentulojn.

Ondantaj montoj belas en apero,
zefiro blovas el la suda foro.
La lordo ja afablas kun sincero,
Li venas distri nin per kanto, danco,
li naĝadas en nia laŭd-rivero.

Vojaĝas li diversloken kun plezuro
aŭ gajnas tempon por ripozi pace.
La lordo ja prudentas kun skrupulo,
klopodas li tutvive por la regno
por ĝin plipotencigi en futuro.

Tre vastas la regna teritorio,
li garantias ĝin per sekureco.
Li bonkoras vere kun simpatio,
atingojn li akiras kun meritoj,
konduto lia plaĉas al cent dioj.

Li agas laŭ l’ ordon’ el la Ĉielo,
kaj ĝuas pacan vivon kaj feliĉon.
li traktas la plebanojn kun sincero,
pro lia pen’ tutviva por la regno,
la regna sort’ sin trovas en prospero.

Dependas li de saĝaj talentuloj,
li bonkondutas kun respekt’ al ili.
Asistas ili lin laŭ la postuloj,
kaj laboras fervore por palaco.
li ’stas bona model’ de decreguloj.

Aperas li afabla kaj majesta,
kaj bonkondutas dece senmakule,
prestiĝo lia estas ĉiamresta.
Kun afableco kaj akordiĝemo
li staras kiel la model’ modesta.

Fenikso flirte flugas en ĉielo,
cent birdoj strikte sekvas ĝin leĝere,
kaj akompanas ĝin sur alta arbo.
Ĉirkaŭ la lord’ saĝuloj restas vere,
proponas ili bonajn politikojn,
obeas laŭordone lin sincere.

Fenikso flirte flugas en aero,
cent birdoj strikte sekvas ĝin gracie,
sor ili ĵetas sin ĝis la ĉielo.
Saĝuloj lin ĉirkaŭas harmonie,
oferas saĝon al li kun prefero,
estimas lin elkore emocie.

Fenikso bele pepas bonaŭgure
starante alte sur montsupra sfero.
Platanoj kreskas sur altaĵo monta,
banante sin en matensuna helo.
Folioj freŝaj densas en prospero,
fenikso kantas bele en libero.

La lordo havas multe da kaleŝoj,
li povas sidveturi laŭ bontrovo.
La lordo havas multe da rajdbestoj,
li povas rajdveturi per la povo.
Laŭdkantoj ja abundas por la lordo,
nun kantas mi al li kun pena provo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum