《诗经》大雅•崧高

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, June 08, 2023, 09:22 (317天前)

《诗经》大雅•崧高
崧高
崧高维岳,骏极于天。维岳降神,生甫及申。维申及甫,维周之翰。四国于蕃。四方于宣。
亹亹申伯,王缵之事。于邑于谢,南国是式。王命召伯,定申伯之宅。登是南邦,世执其功。
王命申伯,式是南邦。因是谢人,以作尔庸。王命召伯,彻申伯土田。王命傅御,迁其私人。
申伯之功,召伯是营。有俶其城,寝庙既成。既成藐藐,王锡申伯。四牡蹻蹻,钩膺濯濯。
王遣申伯,路车乘马。我图尔居,莫如南土。锡尔介圭,以作尔宝。往近王舅,南土是保。
申伯信迈,王饯于郿。申伯还南,谢于诚归。王命召伯,彻申伯土疆。以峙其粻,式遄其行。
申伯番番,既入于谢。徒御啴啴。周邦咸喜,戎有良翰。不显申伯,王之元舅,文武是宪。
申伯之德,柔惠且直。揉此万邦,闻于四国。吉甫作诵,其诗孔硕。其风肆好,以赠申伯。

Pri Grafo Shen
La epopeo kantas pri investado de grafo al Shen, kiu, kiel komandanto, gvidis trupojn defendi la sudan landlimon.

Impone montoj firme staras,
tre alte jen ĝis la ĉielo.
La feoj de la montoj venis,
naskiĝis Shen kaj Fu sur tero.
Regno Shen kaj Regno Fu estas
superaj en Zhou-dinastio,
kaj baras invadon de l’ fremdaj,
kaj muras ĉe la limlinio.

Grafo Shen estas diligenta
en la palaca registaro.
En sia regn-ĉefurbo ĉe Xie
li elstaras en regn-najbaroj.
La reĝ’ ordonis al li gvidi
konstruon de domoj en sudo,
kaj vivi tie kun decido
por teni l’ regnon en la tuto.

La reĝ’ ordonis al li esti
modelo en sud-regiono
kaj pere de ĉeloka forto
konstrui novan muro-zonon.
Ordono de la reĝ’ alvenis:
ke li difinu l’ landan limon
kaj korteganoj oldaj vivu
kun graf’ Shen tie en intimo.

La finkonstruon de Regno Shen
grafo Zhao entreprenis vere.
La urbmuroj estis solidaj,
la templ’ jam konstruiĝis bele.
Aspektas l’urbo ja majeste,
la reĝ’ premiis al Shen bone:
stalonoj kvar fortikaj korpe
brustornamitaj or-blazone.

La reĝo forsendis grafon Shen
al Xie per kaleŝo orflava.
“Zorgeme planu l’ urbon tie,
la suda regno ’stas bonhava.
Donacas mi jadplaton al vi,
ĝi estas la landa trezoro.
Foriru kun trankvilo, grafo,
defendi l’ landon kun fervoro.”

Grafo Shen pretis ekvojaĝi,
la reĝ’ lin ĝisis per festeno.
Decidis Shen alsuden iri
por defendi limon kun peno.
La reĝo petis de Grafo Zhao
defini la landlimon bone,
pretigi sufiĉe da greno
rapide iri laŭordone.

Bravulo Grafo Shen ekiris
al Xie, la bona lok’ de belo.
Sekvantoj liaj marŝis vice,
plebanoj kriis kun ĝoj-helo.
Modele li elstaris vere
en popolanoj, kun la gloro.
Impresis li majeste, brave,
lin plebo amis kun adoro.

Kondutis li kun bonaj virtoj
afable, milde kaj bonkore.
Li tenis regnon en bonordo,
famiĝis ĉie li honore.
Mi, Ji Fu, kantas per poemo
por laŭdi lin ja el la koro.
Prezentu mi ĉi versliniojn,
al graf’ Shen, granda la sinjoro.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum