《诗经》大雅•韩奕

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, June 10, 2023, 09:48 (320天前)

《诗经》大雅•韩奕
韩奕
奕奕梁山,维禹甸之,有倬其道。韩侯受命,王亲命之:缵戎祖考,无废朕命。夙夜匪解,虔共尔位,朕命不易。榦不庭方,以佐戎辟。
四牡奕奕,孔脩且张。韩侯入觐,以其介圭,入觐于王。王锡韩侯,淑旂绥章,簟茀错衡,玄衮赤舄,钩膺镂鍚,鞹鞃浅幭,鞗革金厄。
韩侯出祖,出宿于屠。显父饯之,清酒百壶。其肴维何?炰鳖鲜鱼。其蔌维何?维笋及蒲。其赠维何?乘马路车。笾豆有且。侯氏燕胥。
韩侯取妻,汾王之甥,蹶父之子。韩侯迎止,于蹶之里。百两彭彭,八鸾锵锵,不显其光。诸娣从之,祁祁如云。韩侯顾之,烂其盈门。
蹶父孔武,靡国不到。为韩姞相攸,莫如韩乐。孔乐韩土,川泽訏訏,鲂鱮甫甫,麀鹿噳噳,有熊有罴,有猫有虎。庆既令居,韩姞燕誉。
溥彼韩城,燕师所完。以先祖受命,因时百蛮。王锡韩侯,其追其貊。奄受北国,因以其伯。实墉实壑,实亩实藉。献其貔皮,赤豹黄罴。

Talenta Markizo Han
Laŭdkanto pri Markizo Han elstara en talento.

Monto Liang staras grandioze,
Yu de Xia ĝin ordigis pene,
la voj’ kondukas al ĉefurbo.
Markizo Han pretas saĝplene,
la reĝ’ edikton sendis al li:
“Servu prapatrojn fidele,
obeu la ordonojn de mi,
kaj ne langvoru malsincere,
persistu sur via posteno;
ne ŝanĝu l’ ordonojn laŭvole,
subigu tributregnojn bone,
regadon helpu ja fervore.”

La ĉaron tiras kvar ĉevaloj,
fortika venas li impone
nun por la reĝa aŭdienco.
Li iras al palac’ bontone
kaj riverencas al la reĝo.
Donacas al li l’ reĝ’ favore
drakflagon kun brokitaj floroj,
la ĉarkovrilon altvaloran,
nigran robon kun ruĝaj ŝuoj,
kapbridon belan por ĉevalo,
ĉaran garnaĵon tigro-felan,
kaj bridrimenojn kun or-palo.

Survoje la markizo kultas
kaj loĝas ĉe Tu kun trankvilo.
Regalas Xian Fu lin festene,
proponas vinon kun ĝentilo.
Sin trovas multaj bonaj pladoj
kaj fiŝaĵo kun bonodoro.
Legomoj freŝaj surtabliĝas:
la bambuŝosoj en vaporo.
Donacoj pretas ankaŭ por li:
kaleŝo kun kvar tirĉevaloj.
Festeno riĉas je frandaĵoj,
gastoj manĝas en jovialo.

Han edzinigas belulinon,
ŝi estas regnestra nevino,
filino de feŭdestro Gui Fu.
Markizo Han kun korinklino
persone prenas ŝin rehejmen.
Cent ĉaroj rulas sin impone
Ok tintiloj sonas tre klare
la sceno brilas impresdone.
la novedzinon akompanas
fratinoj kiel nuboj belaj.
Li kapsalutas rigardantojn
plenas la dom’ je splendoj helaj.

Gui Fu tre lertas en milito,
vojaĝis ĉien li kun peno.
Li ŝatis la regnon Han, trovis
por filnjo edzon en la regno.
Tie ’stas lagoj kaj riveroj,
la vivo dronas en komforto.
Bramoj kaj karpoj grasas, grandas,
kuras cervoj sur mont’ en hordo.
Vidiĝas ursoj en arbaro,
kaj ankaŭ tigroj kaj ŝakaloj.
Filino lia vivas tie
kvazaŭ naĝante en nektaro.

L’ altajn murojn en la regn’ Han
konstruis plebo de l’ Yan-regno.
Prapatroj de Han ediktitas
batali kontraŭ huna veno.
La reĝ’ ordonas al markizo
de nun du regnojn regi plene
kaj nordajn tribojn inkluzive
por teni la nordon senĝene.
Li gvidas solidigi murojn
kaj agron dividi egale.
Kaj li prezentas al la reĝo
diversajn bestfelojn lojale.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum