《诗经》大雅•常武

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, June 13, 2023, 09:51 (312天前)

《诗经》大雅•常武
常武
赫赫明明。王命卿士,南仲大祖,大师皇父。整我六师,以脩我戎。既敬既戒,惠此南国。
王谓尹氏,命程伯休父,左右陈行。戒我师旅,率彼淮浦,省此徐土。不留不处,三事就绪。
赫赫业业,有严天子。王舒保作,匪绍匪游。徐方绎骚,震惊徐方。如雷如霆,徐方震惊。
王奋厥武,如震如怒。进厥虎臣,阚如虓虎。铺敦淮濆,仍执丑虏。截彼淮浦,王师之所。
王旅啴啴,如飞如翰。如江如汉,如山之苞。如川之流,绵绵翼翼。不测不克,濯征徐国。
王犹允塞,徐方既来。徐方既同,天子之功。四方既平,徐方来庭。徐方不回,王曰还归。

Ekspedicio kontraŭ Regno Xu
Odo pri Reĝo Xuan, kiu persone gvidis ekspedicion por konkeri Regnon Xu.

Reĝo Xuan saĝas kun prudento,
nonumis li ministron ĉefo,
kies prapatro estis Nan Zhong.
La reĝ’ admonis lin pri devo:
“Ordigu la ses trupojn bone,
pretigu la armilojn vere.
Jen nepras teni vin gardemaj
por regi l’ sudon senŝancele.

La reĝo diris al Yin Jifu
taski al ministro Xiu Fu, do:
“Aranĝu trupojn en linioj
kaj marŝu rekte al la sudo.
Laŭ Huai-rivero militiru,
observu Regnon Xu detale.
Armeoj tri ne garnizonu,
ne ĝenu l’ plebon malbonfare.”

Kun imponeco kaj digneco
Reĝo Xuan montris sin majesta.
La reĝaj trupoj marŝis brave,
sen halto kaj sen ĝen’ infesta.
Tumultis trupoj de regno Xu,
kaos’ jam regis sen batalo.
kiel tondr’ eksonas horore,
Regno Xu staris ĉe fatalo.

Reĝaj trupoj avancis brave,
la malamikojn batis forte.
Militĉaroj sturmis antaŭen,
verŝajne tigre disŝir-morde.
Laŭlonge de la riverbordoj
tre multis kaptitaj soldatoj.
La reĝaj trupoj kaptis l’ urbon
kaj garnizonis kun paradoj.

Potencis la armeo reĝa,
kiel birdoj flirtas ekzalte,
kiel la rivero torentas,
kiel montoj staras tre alte.
Similis ĝi al torentfluo
nebarebla sen interrompo.
ĝi estis nevenkebla forto,
ĝi kaptis sudon kun aplombo.

Reĝo Xuan saĝas kaj sagacas,
regn’ Xu jam tributas obee.
Ĝia reĝo venas por paco,
ni kantu por li epopee.
Kvieto regas en la mondo,
la reĝo de Xu ne ribelas.
Tumulto jam ne plu leviĝos,
la reĝo diras “ĉio belas!”
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum