《诗经》大雅•召旻

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, June 15, 2023, 09:20 (316天前)

《诗经》大雅•召旻
召旻
旻天疾威,天笃降丧。瘨我饥馑,民卒流亡。我居圉卒荒。
天降罪罟,蟊贼内讧。昏椓靡共,溃溃回遹,实靖夷我邦。
皋皋訿訿,曾不知其玷。兢兢业业,孔填不宁,我位孔贬。
如彼岁旱,草不溃茂,如彼栖苴。我相此邦,无不溃止。
维昔之富不如时,维今之疚不如兹。彼疏斯粺,胡不自替?职兄斯引。
池之竭矣,不云自频。泉之竭矣,不云自中。溥斯害矣,职兄斯弘,不烖我躬。
昔先王受命,有如召公,日辟国百里,今也日蹙国百里。於乎哀哉!维今之人,不尚有旧!

Sentaŭga Reĝo You
Satiro pri Reĝo You, kiu kaŭzis ruiniĝo de la regno pro lia uzo de malbonaj kaj insidaj uloj.

Malica kaj feroca la Ĉielo
faligas plagojn kaj sinistrojn mavajn,
alportas malsategon kun kruelo.
Plebanoj fuĝas kaj vagadas ĉien,
dezertas tute ja la regna tero.

Ĉielo ŝutas sob reton de krimo,
la lordoj konfliktadas en malpaco.
Eŭnukoj vivas diboĉe sen limo,
malemaj teni ordon en palaco,
atendas la regnon pere-destino.

Malbofarantoj ja ne scias vere,
ke trompo kaj langvoro estas mankoj.
Ni, laboremaj, zorgemaj sincere,
maltrankviliĝas ege kun anksio,
ni timas perdi rangon ja despere.

Dum granda la sekeg’ de tiu jaro,
cent herboj ne prosperis pro akvmanko,
folioj velkis, flirtis jen en aro.
Ho, ĝuste kiel tiu sceno trista,
la regn’ tumultas, iros tuj al falo.

Nun la riĉaĵoj malpliiĝas fale,
kaj la misfaroj regas en la regno.
Li sola ĝuas rizon joviale,
kial el la tron’ li ne retiriĝus?
La regno jam malboniĝas tre klare.

Sekiĝas tute l’ akvo en la lago
jen komencante de la laga bordo.
Fonakvo ĉesas flui sen zigzago
ĝuste pro mank’ de akvo en la fonto.
Serioziĝas ĉie jam la plago,
mizero disvolviĝas diversloke,
ĉu min ne trafas la sufer-atako?

Dum la prareĝo regis en prospero,
saĝulo Duko Zhao asistis al li.
La regna ter’ pliiĝis kun akcelo,
sed nun ĝi reduktiĝas jen grandkvante.
Ve, lamentinda sceno en sufero!
Ĉu en la nuna palaco troviĝas
ankoraŭ korteganoj kun fidelo?
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum