Flanken, flanken!
(Avertu: Mia improvizaĵo neniun koncernas kaj celas.)
Flanken, flanken! Jen mi venas! Nun mi faru paroladon!
Lastatempe mian menson ĉiam hantas aminde ĉarma virino. Kian krimon ŝi kulpis por meriti tiajn murmurojn kaj kraĉadon? Eble ŝi sentas rankoron en la koro. Eble ŝi sentas multon sur la lango, tamen ĉi-momente ŝi ne scias, kiel komenci kaj kiel vortumi kaj kiel langumi. Kiu kirlis la aferon? Estas neniu alia krom ŝi! Kapricu laŭ ŝia plaĉo!
Ŝi, kondutante sinjorinece, surbuŝe paroladas pri justeco kaj bonkoreco, sed ŝia pita ventro estas plena de veneno! Ŝi jen frenezas jen folas jen kapricas jen skoldas jen ... Jam ne saveble!
Kiel nimfo kiel ŝi povas tieli? Kiel malfacile dresebla ĉevalido! Ĉiujn ŝi rigardas kiel nenion. Senhonta! La blanka kolombeto metamorfoziĝis en vulturon! Ŝi tute ne indas esti homo. Al tia homo proksimiĝante oni sentas jam naŭzon! Se ŝi estus mia filino, mi certe rekompencus ŝin per du klakaj vangofrapoj.
Malklera bruto! Ĉu vi deziras instruiĝi! Lecionon vi volas? Jes!
Ne pensu, ke ni estas stultaj! Kiel dirite, pli klare vidas apudaj observantoj. La tuta afero jam pruviĝas frivola kaj komika.
Nia tuta atento fokusiĝu al la virino, kiu nomiĝas ... kaj kiu elŝoviĝis nesciate el kie. Malgraŭ la brila eksteraĵo, ŝi aspektas pli kiel needukita grumblulino ol kiel klera demona reĝo.
Ŝi pelis sin en angulon! Ŝi kaŭzis al si dilemon! Ŝi frapis sin al la najlo! Ŝi semis venton kaj rikoltis fulmotondron. Ŝi levis ŝtonegon kaj ĝin faligi sur siajn proprajn piedojn.
Mankas reago? Ŝi endilemiĝas kaj ŝrumpas kaj kolapsas?
Konfesu al la popolo tion, kion vi faris. Tio ĉi estas por vi publika prijuĝo. Mankas eskapebleco. Vi devas fronti al publika prijuĝo!
Ovru la faŭkon, ke ni rigardu, el kio viaj dentoj kaj lango estas faritaj! Skizu al la ni la aferon!
Sed unue, kompense al via peko, vi punu vin vangofrapante vin tien-reen per viaj manoj! Komprenite?
Stampu en via memoro la vortojn de Gorkij: La plej glora kaj granda tasko estas esti homo en la mondo!