《ĵ法老王》24

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, June 28, 2023, 08:28 (311天前)

ĈAPITRO XI (3-2)
― Kaj kiel vi povis lasi la edzinon kun la soldato? ― demandis la oficisto.
― Kun la permeso de via ekscelenco, kion mi povis fari? Mi estas nur kamparano, kaj li batalisto kaj soldato de lia sankteco...
― Kaj ĉu vi vidis la pastron, kiu parolis al vi?
― Tio ne estis pastro ― respondis la kamparano per firma tono. ― Tio devis esti la dio Num mem, ĉar li eliris el la trunko de figarbo kaj havis ŝafan kapon.
― Kaj ĉu vi vidis, ke li havis ŝafan kapon?
― Kun via permeso, mi ne memoras bone, ĉu mi mem vidis aŭ ĉu aliaj tiel diris: Miajn okulojn kovris la maltrankvilo pri la edzino.
― Ĉu vi ĵetis ŝtonojn en la ĝardenon?
― Por kiu mi estus ĵetinta ilin, sinjoro de l' vivo kaj morto. Se mi tiam trafus la edzinon, mi farus al mi maltrankvilon por tuta semajno, se la soldaton, mi ricevus tian pugnofrapon en la ventron, ke la lango elirus. Ĉar mi estas nur kamparano, kaj li soldato de nia sinjoro eterne vivanta.
La kronprinco kliniĝis de post la kolono. Oni forkondukis Dutmoze'on kaj enkondukis Anup'on. Tio estis malalta kamparano, sur la dorso li havis ankoraŭ cikatrojn de la bastonoj.
― Diru Anup ― komencis ree la oficisto, ― kiel tio okazis en la atako kontraŭ la domo de l' kronprinco?
― Okulo de la suno ― respondis la kamparano ― vazo de l' saĝeco, vi scias plej bone, ke mi ne faris la atakon... Nur venis al mi najbaro kaj diras: "Anup, ni iru sur la monton, ĉar Nilo leviĝas." Kaj mi diras: "Ĉu efektive ĝi leviĝas?" Kaj li diras: "Vi estas pli malsaĝa ol la azeno, ĉar la azeno ja aŭdus la muzikon sur la monto, kaj vi ne aŭdas."
Kaj mi respondas: " Mi estas malsaĝa, ĉar mi ne lernis skribi; sed kun via permeso, alia afero estas la muziko, alia la leviĝo de Nilo." Kaj li diras: "Se ne estus la leviĝo, oni ne havus kaŭzon por la ĝojo, muziko kaj kantoj." Ni do iris, mi diras al via justeco, sur la monton, kaj tie oni jam dispelis la muzikistojn kaj ĵetis ŝtonojn en la ĝardenon...
― Kiu ĵetis?
― Mi ne povis distingi. Ili ne havis aspekton de kamparanoj: ĝustadire ili similis malpurajn paraŝitojn, kiuj distranĉas la mortintojn por enbalzamigo.
― Ĉu vi vidis la pastron?
― Kun la permeso de via vigleco, tio ne estis pastro, sed certe ia spirito, kiu gardas la domon de l' kronprinco... li vivu eterne!...
― Kial spirito?
― Ĉar iafoje mi vidis lin, kaj iafoje li ien malaperis.
― Eble li tiam estis kaŝita en la popolamaso?
― Sendube la popolamaso iafoje kovris lin. Sed krom tio jen li estis pli alta, jen pli malalta.
― Eble li suriris monteton kaj poste mallevigis?
― Sendube, li suriris kaj malleviĝis, sed eble li plilongiĝis kaj malplilongiĝis, ĉar li estis granda faranto de mirakloj. Apenaŭ li diris: "Tuj leviĝos Nilo" kaj en la sama momento Nilo komencis kreski.
― Ĉu vi ĵetis ŝtonojn, Anup?
― Kiel mi kuraĝus ĵeti ŝtonojn en la ĝardenon de la kronprinco?... Mi ja estas simpla kamparano, kaj mia mano sekiĝus ĝis la kubuto pro tia malpiaĵo.
La princo ordonis interrompi la esploradon. Kaj kiam oni elkondukis la kulpigitojn, li sin turnis al la oficisto.
― Do ĉi tiuj homoj apartenas al la plej kulpaj?
― Vi diris, sinjoro ― respondis la oficisto.
― En tia okazo oni devas hodiaŭ senprokraste ellasi ilin. Oni ne povas malliberigi homojn pro tio, ke ili volis konvinkiĝi, ĉu la sankta Nilo leviĝas, aŭ pro tio, ke ili aŭskultis muzikon.
― Plej alta saĝo parolas per via buŝo, erpatre ― diris la oficisto. ― Oni ordonis al mi trovi la plej kulpajn, mi do elektis tiujn, kiujn mi trovis. Sed mi ne havas la povon redoni al ili la liberecon.
― Kial?
― Rigardu, via ekscelenco, ĉi tiun keston. Ĝi estas plena de papirusoj, sur kiuj estas skribitaj la aktoj de la afero. La juĝisto de Memfiso ĉiutage ricevas raportojn pri la rezultatoj de la juĝa esploro kaj transdonas ilin al lia sankteco. Kio do fariĝus el la laboro de tiom da instruitaj skribistoj kaj grandaj homoj, se oni liberigus la kulpigitojn?
― Sed ili estas senkulpaj! ― ekkriis la princo.
― Estis atako, estis do krimo. Kie ekzistas krimo, devas ekzisti krimuloj, kaj kiu jam falis en la manojn de la justeco kaj estas enskribita en la aktoj, tiu ne povas foriri sen rezultato. En la drinkejo oni trinkas kaj pagas; en la foiro oni vendas kaj ricevas la monon; sur la kampo oni semas kaj rikoltas; en la tombo oni ricevas la benojn de la mortintaj antaŭuloj. Kiel do iu veninte en la juĝejon, povus foriri sen io ajn, kiel vojaĝanto, kiu haltas en la mezo de sia vojo kaj turnas la paŝojn al sia domo, ne atinginte la celon?
― Vi saĝe parolas ― respondis la kronprinco. ― Tamen diru al mi, ĉu lia sankteco mem ne havus la rajton liberigi ĉi tiujn homojn?
La oficisto krucis la manojn kaj klinis la kapon.
― Li, egala al dioj, povas fari ĉion, kion li volas: liberigi la kulpigitojn, eĉ kondamnitojn; li eĉ povas detrui la aktojn de la afero, kaj tio, farita de ordinara homo, estus granda malpiaĵo.
La princo adiaŭis la juĝiston kaj ordonis al la gardisto doni pli bonan nutraĵon al la kulpigitoj pri la atako; la elspezojn li promesis pagi mem. Poste incitita li forveturis al la alia bordo de la senĉese plilarĝiĝanta rivero kaj iris en la palacon peti la faraonon nuligi la malfeliĉan aferon.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum