Sovaĝa ansero gakas
Printempa vento, tre kaprica, jen eta jen ega, blovas jen milde jen moleste.
Kiam ĝi estas en bona humoro, ĝi tenere kisas min, karesas la teron, lulas branĉojn, kiuj aŭ tanĝas aŭ krispigas la akvosurfacon, sur kiu petolas la ondetoj.
Kiam ĝi estas en mava humoro, ĝi violente draŝas mian vizaĝon, ĉifas mian hararon, larmigas miajn okulojn, taŭzas mian menson, levas la polvon, kirligas nubon da sablo, kiu envolvas min. Mi komencas senti fridon. Mi kovriĝas de anashaŭto kaj tutkorpe tremadas.
(Mi ĉiam prenas venton por pluvo.)
Hodiaŭ en la aero portiĝas nigraj nuboj, gravedaj je pluvo, lante velante uesten. Pluvo pretiĝas.
Jen aŭdiĝas en la lontano la unua printempa tondromurmuro, kaj poste tondrobato, kiun sekvas densa pluvego. Ĝi daŭras plurajn horojn saturante la soifantajn teron kaj kreskaĵojn. Pluvo en printempo estas olee kara.
La tero cis kaj trans la rojo estas tapiŝita de herboj, minimume kvarcole altaj. Sur la holmo abrikotujoj, ĉerizujoj, persikujoj staras plene ŝarĝitaj de belaj floroj, kiuj, tre okulfrapantaj, vidate de lontane, ŝajnas nuboj ruĝaj aŭ blankaj zonantaj la holmon.
Ĉie jam pulsas printempo kaj regas printempa spiro.
Elen! Elhejmiĝu! Sorgrimpu la holmosupron, sor! sor! sor! por panorami la printempan pejzaĝon kaj brakumi la ĉarman naturon kaj spiri freŝan aeron!
(2022.3.25)