《法老王》32
33-a tago 2023.7.6 周四
ĈAPITRO XIV (4-1)
En la monato Ĥoiak, de la mezo de septembro ĝis la mezo de oktobro, la akvoj de Nilo kreskis plej alten kaj komenciĝis malgranda malleviĝo En la ĝardenoj oni kolektis la tamarindajn fruktojn, daktilojn kaj olivojn, kaj la arboj ekfloris duan fojon.
En ĉi tiu tempo lia sankteco Ramzes XII forlasis sian sunan palacon apud Memfiso. Kun granda sekvantaro en kelkdeko da ŝipoj riĉe ornamitaj li veturis Tebojn danki la tieajn diojn pro la bona leviĝo de Nilo kaj samtempe fari oferojn en la tomboj de siaj eterne vivantaj antaŭuloj...
La granda monarĥo tre favore adiaŭis sian filon kaj heredonton, sed la administradon de la ŝtataj aferoj dum sia foresto li konfidis al Herhor.
La princo Ramzes tiel forte estis impresita de ĉi tiu manko de l' konfido de la monarĥo, ke dum tri tagoj li ne eliris el sia domo, manĝis nenion kaj nur ploris. Poste li ĉesis sin razi kaj transloĝiĝis en la bienon de Sara, por eviti renkonton kun Herhor kaj kolerigi la patrinon, kiu laŭ lia opinio estis la kaŭzo de liaj malfeliĉoj.
Tuj en la sekvinta tago en ĉi tiu rifuĝejo vizitis lin Tutmozis, tirante post si du ŝipojn kun muzikistoj kaj dancistinoj kaj trian plenan de manĝaĵo, floroj kaj vino. Sed la princo ordonis al la muzikistoj kaj dancistinoj veturi for, kaj kondukante la adjutanton en la ĝardenon, diris:
― Kredeble mia patrino (ŝi vivu eterne!) sendis vin ĉi tien por forŝiri min de la Hebreino?... Diru do al ŝia reĝa moŝto, ke se Herhor fariĝus ne nur la vic-reĝo, sed eĉ filo de mia patro, mi faros, kio plaĉos al mi... Mi komprenas tion... Hodiaŭ ili volus forpreni de mi Saran, kaj morgaŭ .... Mi pruvos al ili, ke mi rezignos nenion.
La princo estis incitita: Tutmozis levis la ŝultrojn, fine li respondis:
― Kiel la vento forportas la birdon en la dezerton, tiel la kolero elĵetas la homon sur la bordojn de la maljusteco. Ĉu vi povas miri, ke la pastroj ne ĝojas, ke la kronprinco ligis sian vivon kun virino de alia kredo? Estas vero, ke Sara ne plaĉas al ili, tiom pli, ke vi posedas ŝin solan; se vi havus kelke da diversaj virinoj, kiel ĉiuj junaj nobeluloj, oni tute ne atentus la Hebreinon. Sed kion malbonan ili faris al ŝi?... Nenion. Kontraŭe, iu pastro defendis ŝin kontraŭ furiozaj atakantoj, kiujn vi bonvolis liberigi el la malliberejo.
― Kaj mia patrino ... ― interrompis la kronprinco.
Tutmozis komencis ridi.
― Via respektinda patrino ― daŭrigis li ― amas vin, kiel siajn proprajn okulojn kaj sian propran koron. Sendube ankaŭ al ŝi ne plaĉas Sara, sed ĉu vi scias, kion ŝi foje diris al mi?... Ke mi ŝtelu de vi Saran!... Vi vidas, kiel ŝi ŝercis. Mi respondis ankaŭ per ŝerco: "Ramzes donacis al mi aron da ĉashundoj kaj du siriajn ĉevalojn, kiam ili tedis lin; do eble iam li transdonos al mi ankaŭ sian amatinon, kiun mi kredeble devos akcepti kun aldono."
― Eĉ ne sonĝu pri tio. Al neniu mi hodiaŭ donus Saran, ĝuste tial, ke pro ŝi mia patro ne nomis min vic-reĝo.
Tutmozis balancis la kapon.
― Vi tute eraras, vi tiel eraras, ke tio timigas min. Ĉu efektive vi ne komprenas la kaŭzojn de la malfavoro, kiujn konas ĉiu klera homo en Egipto?...
― Mi scias nenion....
― Tiom pli malbone ― diris embarasite Tutmozis. ― Vi do ne scias, ke de l' tempo de la manovroj, la soldatoj, precipe grekaj, en ĉiuj drinkejoj trinkas por via sano...
― Por tio ja ili ricevis la monon.
― Jes, sed ne por krii per laŭta voĉo, ke kiam vi ekregos post lia sankteco (li vivu eterne!), vi komencos grandan militon, post kiu grandaj ŝanĝoj fariĝos en Egipto... Kiaj ŝanĝoj?... Kaj kiu, dum vivas la faraono, kuraĝas paroli pri la planoj de lia heredonto?
Nun la princo malgajiĝis.
― Jen unu afero, sed mi diros al vi ankoraŭ pri alia ― daŭrigis Tutmozis, ― ĉar la malbono, kiel hieno, neniam iras unuope. Ĉu vi scias, ke inter la kamparanoj oni kantas vin, kiel vi liberigis el la malliberejo la atakintojn, kaj kio estas pli malbona, ankaŭ tie oni parolas, ke kiam vi ekregos post lia sankteco, oni neniigos ĉiujn impostojn. Mi devas tuj aldoni, ke ĉiufoje kiam oni komencis babili inter la kamparanoj pri la maljusteco aŭ pri la impostoj, ĉiam eksplodis ribeloj. Aŭ ekstera malamiko sin ĵetis sur la malfortigitan ŝtaton, aŭ Egipto dividiĝis en tiom da partoj, kiom da nomarĥoj estis... Cetere juĝu vi mem: ĉu estas konvene, ke en Egipto oni ripetas iun ajn nomon pli ofte, ol la nomon de l' faraono?... kaj ke iu sin lokas inter la popolo kaj nia sinjoro?... Se vi permesus, mi rakontus al vi, kion pri tio opinias la ― pastroj...
― Parolu, mi petas vin...
― Tre saĝa pastro, kiu de la supro de la templo de Amon observas la ĉielajn movojn, elpensis sekvantan apologon:
La faraono estas la suno, la kronprinco la luno. Kiam la lumantan dion sekvas de malproksime la luno, ni havas la helecon tage kaj la helecon nokte. Kiam la luno volas esti proksime de la suno, tiam ĝi mem malaperas kaj la noktoj estas mallumaj. Sed se okazas, ke la luno stariĝas antaŭ la suno, tiam fariĝas mallumiĝo kaj granda paniko en la mondo.
― Kaj ĉiuj ĉi babiladoj ― interrompis, Ramzes ― atingas la orelojn de lia sankteco?... Ve al mia kapo!... Estus pli bone, se mi neniam estus reĝa filo!...
― La faraono, kiel tera dio, scias pri ĉio; sed li estas tro potenca por atenti la kriojn de ebriaj soldatoj, aŭ murmurojn de kamparanoj. Li komprenas, ke ĉiu Egiptano estas preta doni por li sian vivon kaj vi antaŭ ĉiuj.
― Veron vi diris!... ― respondis la ĉagrenita princo. ― Tamen en ĉio ĉi mi vidas novan malnoblecon kaj malsincerecon de l' pastroj ― aldonis li viviĝante. ― Do mi, mi kovras la majeston de nia sinjoro, ĉar mi liberigas el la malliberejo la senkulpajn kaj malpermesas al mia bienluanto turmenti la kamparanojn per maljustaj impostoj?... Sed kiam lia ekscelenco Herhor komandas la armeon, nomas ĝiajn estrojn, faras traktatojn kun fremdaj princoj, kaj al mia patro ordonas pasigi la tempon en preĝoj...
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: