《法老王》33

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 07, 2023, 10:07 (288天前)

34-a tago 2023.7.7 周五

ĈAPITRO XIV (4-2)

Tutmozis kovris la orelojn kaj piedfrapante ekkriis:
― Silentu jam, silentu!... ĉiu via vorto estas blasfemo... La ŝtaton regas nur lia sankteco, kaj ĉio, kio ajn fariĝas sur la tero, devenas de lia volo. Herhor estas nur servisto de l' faraono kaj faras tion, kion ordonas la sinjoro... Iam vi mem konvinkiĝos... Ne estu malbone komprenitaj miaj vortoj!...
La princo tiel malgajiĝis, ke Tutmozis interrompis la diskuton kaj plej rapide adiaŭis la amikon. Kiam li sidiĝis en la ŝipeto, ornamita de baldakeno kaj kurtenoj, li profunde ekspiris kaj eltrinkinte grandan pokalon da vino, komencis mediti:
"Brr!... Mi dankas la diojn, ke ili ne donis al mi tian karakteron, kian posedas Ramzes. Li estas la plej malfeliĉa en la plej feliĉaj kondiĉoj... Li povus havi la plej belajn virinojn el Memfiso, kaj li sin ligis kun unu por turmenti la patrinon! Dume, li turmentas ne la patrinon, sed ĉiujn ĉi ĉastajn virgulinojn kaj fidelajn edzinojn, kiuj sekiĝas de melankolio, ke la kronprinco, tiel bela knabo, ne forprenas de ili la virtecon aŭ ne devigas ilin al la malfideleco. Li povus ne nur trinki plej bonan vinon, sed eĉ sin bani en ĝi, kaj li preferas la mizeran soldatan bieron kaj sekan platan kukon, frotitan per ajlo. De kie ĉi tiuj kamparanaj gustoj? Mi ne komprenas. Oni povas supozi ke la respektinda sinjorino Nikotris en la plej danĝera tempo tro multe rigardis manĝantajn laboristojn?..."
"Li ankaŭ povus nenion fari de la tagiĝo ĝis la nokto. Se li volus, eĉ nutrus lin la plej eminentaj sinjoroj, iliaj edzinoj, fratinoj kaj filinoj. Sed li ne nur mem etendas la manon por preni la manĝaĵon, sed, eĉ kvazaŭ por ĉagreni la noblan junularon, li mem lavas sin, mem sin vestas, kaj lia frizisto tutajn tagojn kaptas per laĉoj birdojn kaj ne aplikas sian talenton."
"Ho Ramzes, Ramzes!... ― sopiris la elegantulo. ― Ĉu la modo povas flori, kiam ni havas tian princon... Jam de unu jaro ni portas samajn antaŭtukojn kaj la perukoj ne malaperas nur dank' al la kortegaj altranguloj, ĉar Ramzes tute ne volas porti perukojn. Ĉu tio ne estas granda humiligo por la nobelularo?
Kaj ĉion ĉi... brr... faras la malbenita politiko... Oh, kiel feliĉa mi estas, ke mi ne bezonas diveni, kion oni pensas en Tiro aŭ Ninivo, zorgi pri la salajro por la soldatoj, kalkuli ĉu la loĝantaro de Egipto kreskas aŭ malgrandiĝas kaj kiajn impostojn oni povas kolekti. Terura afero estas diri al si mem: mia kamparano ne pagas tiom, kiom mi bezonas kaj elspezas, sed kiom permesas la leviĝo de Nilo. La patro Nilo ne demandas ja miajn kreditorojn: kiom mi ŝuldas al ili?"
Tiel pensis la eleganta Tutmozis kaj per ora vino fortigis la ĉagrenitan animon. Kaj antaŭ kiam la ŝipeto atingis Memfison, faligis lin tiel forta dormo, ke la sklavoj devis sur la brakoj transporti sian sinjoron ĝis la portilo.
Post la foriro de Tutmozis, kiu similis forkuron, la kronprinco profunde ekmeditis, eĉ eksentis timon.
La princo estis skeptikulo, kiel edukito de la plej altaj pastraj lernejoj kaj membro de la plej alta aristokrataro. Li sciis, ke dum unuj pastroj per longedaŭraj fastoj kaj sobreco sin preparas al elvokado de l' spiritoj, aliaj nomas la spiritojn halucinacio aŭ trompo. Li vidis multfoje, ke la sankta bovo Apis, antaŭ kiu la tuta Egipto falis teren, ricevis ofte fortajn batojn de plej malaltaj pastroj, kiuj donis al li nutraĵon kaj submetis bovinojn. Fine, li komprenis, ke lia patro, Ramzes XII, kiu por la popolaĉo estas eterne vivanta dio kaj ĉiopova sinjoro de l' mondo, estas en la realeco sama homo kiel la aliaj, nur iom pli malsanema ol aliaj maljunuloj kaj kies povon tre limigis la pastroj.
Ĉion ĉi la princo vidis kaj multajn aferojn li mokis en sia animo, eĉ publike. Sed lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l' fakto, ke ne estas permesite al iu ajn ridi la titolojn de l' faraono!...
Ramzes konis la historion de sia lando kaj memoris, ke en Egipto oni multon pardonis al la grandaj. Granda sinjoro povis detrui kanalon, mortigi sekrete homon, ridi en silento la diojn, akcepti donacojn de l' fremdlandaj ambasadoroj... Sed du pekoj estis nepardoneblaj: la perfido de la pastraj misteroj kaj la perfido de l' faraono. Homo, kiu faris tion, malaperadis, iafoje post unu jaro, el la mezo de siaj servistoj kaj amikoj. Sed kie li estis kaj kio okazis al li, oni ne kuraĝis demandi.
Do Ramzes sentis, ke li estas sur sama krutaĵo, de l' tempo kiam la soldatoj kaj kamparanoj komencis ripeti lian nomon kaj diskuti pri iaj liaj planoj: pri ŝanĝoj en la ŝtato kaj pri estontaj militoj. Pensante pri tio, la princo sentis impreson, ke la sennoma amaso de mizeruloj kaj ribeluloj superforte puŝas lin, la kronprincon sur la supron de la plej alta obelisko, de kie oni povas nur fali kaj dispeciĝi.
Poste, kiam post longa vivo de l' patro li fariĝos faraono, li havos rajton kaj rimedojn plenumi tiajn agojn, pri kiuj neniu en Egipto povus pensi sen teruro. Sed hodiaŭ li vere devas sin gardi, ke oni ne proklamu lin perfidulo kaj ribelulo kontraŭ la fundamentaj leĝoj de la ŝtato.
En Egipto estis unu sola videbla estro: la faraono. Li regis, li volis, li pensis por ĉiuj, kaj ve al tiu, kiu kuraĝus laŭte dubi pri la ĉiopoveco de l' faraono, aŭ paroli pri iaj siaj planoj, aŭ pri ŝanĝoj entute.
La planoj estis farataj en unu sola loko: en la ĉambrego, kie la faraono aŭskultis la opiniojn de la membroj de la privata konsilantaro kaj esprimis al ili sian propran opinion. Ĉiuj ŝanĝoj povis eliri nur de tie. Tie brulis la sola videbla lampo de la ŝtata saĝo kaj ĝia brilo lumigis la tutan Egipton. Sed ankaŭ pri tio pli sendanĝere estis silenti.
Ĉiuj ĉi rimarkoj kun rapideco de l' vento traflugis la animon de l' kronprinco, kiam li sidis sur ŝtona benko en la ĝardeno de Sara, sub kaŝtanarbo, kaj rigardis la ĉirkaŭantan lin pejzaĝon.
La akvo de Nilo jam iom malleviĝis kaj komencis fariĝi klara, kiel kristalo. Sed la tuta lando havis ankoraŭ aspekton de l' mara golfo, semita per multenombraj insuloj, sur kiuj estis videblaj konstruaĵoj, ĝardenoj legomaj kaj fruktaj, kaj tie ĉi kaj tie aretoj da grandaj arboj, servantaj kiel ornamo.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum