《法老王》34
35-a tago 2023.7.8 周六
ĈAPITRO XIV (4-3)
Ĉirkaŭ ĉiuj ĉi insuloj krakis la gruoj kun siteloj, per kiuj homoj nudaj, brunkoloraj, en malpuraj kufoj kaj zonoj ĉerpis la akvon el Nilo kaj verŝis ĝin, unu post alia, en pli kaj pli alte kuŝantajn putojn.
Precipe unu sceno fiksiĝis en la memoro de Ramzes: sur la deklivo de monteto laboris tri gruoj: unu verŝis akvon el la rivero en la plej malaltan puton, la dua ĉerpis el ĝi kaj levis la akvon kelke da ulnoj pli alten; la tria el la meza puto transverŝis la akvon en la plej altan puton, sur la supro de la monteto. Tie kelke da homoj, ankaŭ nudaj, ĉerpis la akvon per kruĉoj kaj surverŝis bedojn de legomoj aŭ per ŝprucigiloj malsekigis la arbojn.
La movoj de la gruoj supren kaj malsupren, la klinado de l' siteloj, la ŝprucado de l' akvo estis tiel ritmaj, ke homoj, kiuj plenumis ilin, ŝajnis aŭtomatoj. Neniu el ili alparolis sian najbaron, ŝanĝis lokon aŭ sin turnis; ĉiu nur sin klinis kaj rektiĝis, ĉiam same de la mateno ĝis la vespero, de unu monato ĝis alia, kaj kredeble de la juneco ĝis la morto.
― Kaj tiaj kreaĵoj ― pensis la princo, rigardante la laboron de la terkulturistoj ― tiaj kreaĵoj volas min fari plenumanto de iliaj ĥimeroj!... Kiajn ŝanĝojn en la ŝtato ili povas postuli? Nenion alian ol tion, ke la homo ĉerpanta el la plej malalta puto transiru al la pli alta aŭ anstataŭ surverŝi la bedojn per sitelo, li surverŝu la arbojn per ŝprucigilo.
La kolero ekregis lin kaj sento de l' humileco ĉe la penso, ke li, la kronprinco, dank' al la fabeloj de tiaj kreaĵoj, kiuj la tutan vivon balanciĝas antaŭ putoj kun malpura akvo, ne fariĝis la vic-reĝo de la faraono!
En la sama momento li ekaŭdis mallaŭtan murmuron inter la arboj, kaj delikataj manoj sin apogis sur liaj ŝultroj.
― Kio do, Sara? ― demandis la princo, ne turnante la kapon.
― Vi estas malĝoja, mia sinjoro? ― respondis ŝi. ― Ne tiel ĝojis Moiso, ekvidinte la promesitan teron, kiel mi, kiam vi diris, ke vi transloĝiĝas ĉi tien por resti kun mi. Sed jam unu tagon ni estas kune, kaj mi ne vidis ankoraŭ vian rideton. Vi eĉ ne parolas al mi, sed paŝas malgaja, kaj nokte vi ne karesas min, sed sopiras.
― Mi havas ĉagrenon.
― Diru ĝin al mi. Ĉagreno estas kiel trezoro, ricevita por gardado. Dum ni solaj gardas ĝin, eĉ la dormo forkuras de ni kaj nur tiam ni trankviliĝas, kiam ni trovas duan gardiston.
Ramzes ĉirkaŭprenis ŝin kaj sidiĝis apud ŝi sur la benko.
― Kiam la kamparano ― diris li kun rideto ― ne sukcesos ĝustatempe antaŭ la leviĝo de Nilo kolekti la rikoltojn, la edzino helpas lin. Ŝi ankaŭ helpas lin melki la bovinojn, portas al li manĝaĵon, kiam li forestas, lavas lin, kiam li revenas de la laboro. Tiel aperis la kredo, ke la virino povas malgrandigi la embarasojn de l' viro.
― Vi tion ne kredas, sinjoro?...
― La ĉagrenojn de princo ― respondis Ramzes ― ne forigos virino, eĉ tiel saĝa kaj potenca, kiel mia patrino.
― Pro Dio! Kiaj ili estas, diru al mi?... ― insistis Sara, karese sin premante al la ŝultro de l' kronprinco. ― Laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva, kaj li ja estis la plej granda reĝo de la plej bela regno...
La princo ekmeditis, post momento li komencis:
― Ankaŭ niaj saĝuloj instruas, ke pli ol unu viro forlasis altan rangon por virino. Sed oni ne diras, ke iu viro akiris ion grandan per virino; eble nur ia militestro, al kiu faraono donis sian filinon kun granda doto kaj alta ofico.
Sed helpi iun atingi pli altan postenon aŭ eĉ nur eliri el embaraso, ― tion la virino ne povas.
― Ĉar eble ŝi ne amas, kiel mi amas vin, sinjoro... ― murmuretis Sara.
― Mi scias, ke vi amas min senlime... Neniam vi postulis de mi donacojn, neniam vi protektis tiajn, kiuj ne ŝanceliĝas serĉi karieron eĉ sub la litoj de princaj amatinoj. Vi estas pli dolĉa, ol ŝafido kaj silentema kiel la nokto apud Nilo. Viaj kisoj estas kiel la parfumoj el la lando Punt, via ĉirkaŭpreno estas dolĉa kiel la dormo de laca homo. Mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn por viaj kvalitoj. Vi estas mirindaĵo inter la virinoj, kies buŝo estas plena de maltrankvilo, kaj kies amo kostas kare. Sed malgraŭ tuta via perfekteco, kiel vi povas helpi miajn embarasojn? Ĉu vi faros, ke lia sankteco proklamu grandan militon kontraŭ la oriento kaj nomos min militestro? Ĉu vi donos al mi almenaŭ la Memfisan korpuson, pri kiu mi petis, aŭ faros min vic-reĝo de Malsupra Egipto? Kaj ĉu vi igos ĉiujn regnanojn de lia sankteco pensi kaj senti kiel mi, la plej fidela el ĉiuj?...
Sara mallevis la manojn sur la genuojn kaj murmuretis malĝoje:
― Vere, mi ne povas... Mi povas nenion!...
― Kontraŭe vi povas multon!... Vi povas gajigi min ― respondis Ramzes ridetante. ― Mi scias, ke vi lernis danci kaj ludi. Demetu do viajn longajn vestojn, kiuj konvenas al pastrinoj, gardantaj la fajron, kaj vestu vin per diafana muslino, kiel... la feniciaj dancistinoj... kaj dancu, kaj karesu min, kiel ili...
Sara kaptis lin je la manoj kaj kun flamoj en la okuloj, ekkriis:
― Vi vizitas tiajn malĉastulinojn?... Diru... mi eksciu pri mia mizero... Kaj poste resendu min al la patro, en mian dezertan valon, kie, ho, se mi ne estus vin vidinta!...
― Trankviliĝu, trankviliĝu ― diris la princo, ludante kun ŝiaj haroj.
― Mi ja devas vidi dancistinojn, se ne en la festenoj, almenaŭ en reĝaj solenoj, aŭ dum diservo en la temploj. Sed ili ĉiuj kune ne interesas min tiel, kiel vi sola, cetere... kiu el ili povus vin egali. Vi havas korpon kiel la statuo de Izido, skulptita en eburo, kaj el la dancistinoj ĉiu havas ian difekton. Unuj estas tro grasaj, aliaj havas maldikajn piedojn aŭ malbelajn manojn, aliaj portas malnaturajn harojn. Kiu el ili estas kiel vi?... Se vi estus Egiptanino, ĉiuj temploj konkurus por havi vin kiel unuan kantistinon. Kion mi diras?... Se nun vi aperus en Memfiso en diafana vesto, la pastroj paciĝus kun vi, se nur vi konsentus partopreni en la procesioj.