《法老王》38

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 12, 2023, 07:55 (261天前)

ĈAPITRO XVI (2-1)

Tiaj estis la horoj ― cetere sufiĉe maloftaj ― de la plej granda proksimiĝo inter Sara kaj ŝia princa amato. Doninte la ordonojn al Patroklo kaj al la ĉefa intendanto, la kronprinco pasigis la plej grandan parton de la tago ekster la bieno, ordinare en la ŝipeto. Kaj, veturante sur Nilo li per reto kaptis fiŝojn, kiuj en miloj ludis en la benita rivero, aŭ li iris al la marĉo, kaj tie kaŝita inter la altaj lotusaj trunkoj li arkpafis la sovaĝajn birdojn, kies kriemaj bandoj rondflugis multenombre kiel muŝoj. Sed eĉ tiam ne forlasis lin la ambiciaj pensoj; li faris al si el la ĉasado kabalon aŭ antaŭdiran rimedon. Multfoje, vidante aron de flavaj anseroj sur la akvo, li streĉis la arkon kaj diris:
― Se mi trafos, mi estos iam kiel Ramzes Granda...
La sago mallaŭte ekfajfis kaj la trapikita birdo, svingante la flugilojn, kriis tiel dolorplene, ke la tuta marĉo ekmoviĝis. Nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis kaj strekinte grandan rondon super la mortanta kamarado, falis sur alian lokon.
Kiam ĉio jam estis silenta, la princo singarde puŝis la ŝipeton en alian lokon; gvidis lin la ŝanceliĝo de la kanoj kaj la interrompataj voĉoj de l' birdoj. Kaj kiam inter la verdaĵo li rimarkis tukon de klara akvo kaj novan aron, li ree streĉis la arkon kaj diris:
― Se mi trafos, mi estos faraono... Se ne...
Sed la sago ĉi tiun fojon ekbatis la akvon kaj resaltinte kelke da fojoj de ĝia supraĵo, malaperis inter la lotusoj. Kaj la princo, regata de la pasio, sendis novajn kaj novajn sagojn, mortigante birdojn aŭ nur fortimigante ilin. En la bieno oni povis ekkoni, kie li estas, per la krioj de la birdoj, kiuj ĉiumomente leviĝis kaj rondflugis super lia ŝipeto.
Kiam ĉirkaŭ la vespero li revenis laca hejmen, Sara jam atendis ĉe la sojlo kun kuvo da akvo, kruĉo da malforta vino kaj rozaj kronoj. La princo ridetis al ŝi, karesis ŝian vizaĝon, sed rigardante ŝiajn okulojn, plenajn de amo, pensis:
― Mi dezirus scii, ĉu ŝi batus la egiptajn kamparanojn, kiel ŝiaj ĉiam timigitaj parencoj?... oh, mia patrino estas prava, ke ŝi ne konfidas al Hebreoj, kvankam Sara eble estas alia!...
Foje reveninte neatendita, li ekvidis en la korto antaŭ la domo grandan areton da nudaj infanoj, kiuj gaje ludis. Ĉiuj estis flavaj kaj rimarkinte lin diskuris kun krioj, kiel la sovaĝaj anseroj de l' marĉo... Li ankoraŭ ne atingis la terason de la domo, kiam ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon.
― Kio ili estas, ĉi tiuj malgrandaj estaĵoj ― demandis li Saran ― kiuj forkuras de mi?
― Tio estas la infanoj de viaj servistoj ― respondis ŝi.
― De Hebreoj?
― De miaj fratoj...
― Dioj! Kiel multobliĝema estas tiu ĉi popolo! ― ridis la princo.
― Kaj kiu estas ĉi tiu?... ― aldonis li, montrante homon, kiu time elrigardis trans la muro.
― Tio estas Aod, filo de Baruĥ, mia parenco... Li volas servi al vi, sinjoro. Ĉu mi povas akcepti lin?...
La princo levis la ŝultrojn.
― La bieno estas via ― respondis li ― vi povas akcepti, kiun vi volas. Sed, se ĉi tiuj homoj tiel multobliĝos, baldaŭ ili invados Memfison.
― Vi malamas miajn fratojn?... ― murmuretis Sara, time rigardante Ramzeson kaj glitante al liaj piedoj.
La princo surprizita ekrigardis ŝin.
― Mi eĉ ne pensas pri ili ― respondis li fiere.
Ĉi tiuj bagatelaj okazoj, kiuj falis en fajraj gutoj sur la animon de Sara, ne ŝanĝis por ŝi Ramzeson. Li ĉiam estis same bonvola kaj karesis ŝin kiel ordinare, kvankam liaj okuloj pli kaj pli ofte kuris al la alia bordo de Nilo kaj haltis ĉe la potencaj pilonoj de la kastelo.
Baldaŭ li rimarkis, ke ne sole li sopiras en sia propravola ekzilo. Foje de la alia bordo forveturis ornamita reĝa barko, transpasis Nilon kaj komencis rondiri tiel proksime de la bieno, ke Ramzes povis rekoni la personojn, sidantajn tie.
Li rekonis sub la purpura baldakeno sian patrinon inter du kortegaj sinjorinoj, kaj kontraŭ ŝi, sur malalta benko, la ministron Herhoron. Kvankam ili ne rigardis la bienon, la princo divenis, ke ili vidas lin.
― Ah! ― pensis li, ridante. ― Mia respektinda patrino kaj lia ekscelenco la ministro dezirus forlogi min de tie ĉi antaŭ la reveno de lia sankteco.
Venis la monato Tobi, la fino de oktobro kaj la komenco de novembro. Nilo malleviĝis ĝis la kresko de unu homo kaj duono, malkovrante ĉiutage novajn pecojn de nigra, ŝlima tero. Ĉie, kie la akvo defluis, tuj aperis mallarĝa plugilo, tirata de du bovoj. Post ĝi iris nuda plugisto, apud la bovoj veturigisto kun mallonga vipo kaj post li semisto, kiu vadante en la ŝlimo ĝis la kalkanoj, portis en la antaŭtuko tritikon kaj ĵetis plenmanojn da ĝi.
Komenciĝis la plej bela sezono por Egipto ― la vintro. La varmo ne superis 15 gradojn, la tero baldaŭ kovriĝis de smeralda verdaĵo, kiun superstaris narcisoj kaj violoj. Ilia odoro estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero kaj akvo.
Jam kelke da fojoj la ŝipo, portanta la respektindan patrinon kaj la vic-reĝon Herhoron aperis proksime de la loĝejo de Sara. Ĉiufoje la princo vidis sian patrinon, gaje parolantan kun la ministro kaj konvinkiĝis, ke ili intence ne rigardas al li por montri al li sian malŝaton.
― Atendu! ― murmuris la kolera princo ― mi pruvos al vi, ke ankaŭ mi ne enuas...
Kiam do foje, malmulte antaŭ la subiro de l' suno, aperis apud la alia bordo la orita reĝa ŝipo, kies purpuran tendon ornamis en la anguloj strutaj plumoj, Ramzes ordonis prepari ŝipeton por du personoj kaj diris al Sara, ke li promenos kun ŝi.
― Jehovo! ― ekkriis ŝi, kunmetante la manojn. ― Tie ja estas via patrino kaj la ministro!
― Kaj ĉi tie estos la kronprinco. Prenu vian harpon Sara.
― Ankaŭ la harpon?... ― demandis ŝi tremetante. ― Kaj se via respektinda patrino volos paroli kun vi?... Nenio plu restos al mi, ol ĵeti min en la akvon!...
― Ne estu infano ― respondis li. ― Sara, lia ekscelenco kaj mia patrino tre amas la kanton. Vi do povas akiri ilian favoron, se vi kantos ian belan hebrean kanton. Ĝi estu pri la amo.
― Tian mi ne konas ― respondis Sara, en kiu la vortoj de l' princo vekis la kuraĝon. Eble efektive ŝia kanto plaĉos al la potencaj estroj, kaj tiam?...
Sur la reĝa ŝipo oni rimarkis, ke la kronprinco sidiĝas en simplan ŝipeton, eĉ ke li mem remas.
― Ĉu via ekscelenco vidas ― murmuretis la reĝino al la ministro ― ke li direktas al mi sian ŝipeton kun la Hebreino?...
― La kronprinco kondutis tiel korekte kun siaj soldatoj kaj kamparanoj kaj montris tian pentemon, forirante el la limoj de la palaco, ke via reĝina moŝto povas pardoni al li ĉi tiun malgrandan kulpon ― respondis la ministro.
― Oh, se ne li sidus en ĉi tiu konko, mi ordonus ĝin rompi! ― diris kolere la reĝino.
― Por kio? ― demandis la ministro. ― La princo ne estus posteulo de l' ĉefepiskopoj kaj faraonoj, se li ne penus disŝiri la bridon, kiun, ho ve, surmetas al li la leĝo, aŭ niaj, eble eraraj, moroj. En ĉiu okazo li scias ekregi sin. Li eĉ scias konfesi siajn proprajn kulpojn, kaj tio estas eco malofta, kaj ĉe kronprinco netaksebla.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum