《诗经》颂·周颂·载芟

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 12, 2023, 12:21 (279天前)

《诗经》颂·周颂·载芟
载芟
载芟载柞,其耕泽泽。千耦其耘,徂隰徂畛。侯主侯伯,侯亚侯旅,侯彊侯以。有嗿其馌,思媚其妇,有依其士。有略其耜,俶载南亩,播厥百谷。实函斯活,驿驿其达。有厌其杰,厌厌其苗,绵绵其麃。载获济济,有实其积,万亿及秭。为酒为醴,烝畀祖妣,以洽百礼。有飶其香。邦家之光。有椒其馨,胡考之宁。匪且有且,匪今斯今,振古如兹。

Kulturado
Himno pri kulturado de tero.

Jen miloj kaj miloj da kampuloj
jen forigas herbojn kaj arbetojn,
plugas kaj malkompaktigas teron,
sarkas pure veprojn, fi-vegetojn.
Mastro jen kunportas siajn filojn,
ĉiuj, junaj kaj maljunaj, kune
kamplaboras kun dungitoj pene.
Tagmeze ili manĝas subsune,
inoj belaspektas sur la kampoj,
viroj junaj viglas kun fortpleno.
Per brilanta la plugilo ili
plugas grundon sur suda tereno.
Ili ŝutas semojn sur la kampojn,
semoj tuj eligas vivon vere,
junaj ŝosoj aperas senĉese.
Longaj plantotigoj kreskas bele,
grenplantidoj staras en bonordo.
Spikoj de rizplantoj grandas grase,
riĉrikolto venos en proksimo.
Gren’ surloka montas ja amase
en milmil mezuroj jen en kvanto.
Oni vinon per ili elfaras
por oferi al gepatroj karaj
kaj ĉe ĉiuj ritoj ne ĝin ŝparas.
la aromo de la vino ŝvebas
super la prospera regna sfero.
Al olduloj donatas la vino,
ili ĝuas vivon kun fiero.
Ni rikoltas grenon diversloke,
la ĝojiga sceno daŭras certe
de l’ prapatroj, ne nur novepoke.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum