《法老王》40

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 14, 2023, 09:02 (280天前)

ĈAPITRO XVII (3-1)

De la vespero, kiam Sara kantis en la ŝipeto, la reĝa ŝipo ne aperis plu sur Nilo, kaj Ramzes komencis terure enui.
Proksimiĝis la monato Mehir, decembro. La akvoj pli kaj pli malleviĝis, la tero pli kaj pli vastiĝis, la herboj estis ĉiutage pli altaj kaj pli densaj, kaj inter ili kiel koloraj fajreroj ekbrulis diverskoloraj floroj, de nekomparebla odoro. Kvazaŭ insuloj sur verda maro, aperis en daŭro de unu tago floraj makuloj: blankaj, bluaj, flavaj, rozaj, aŭ multkoloraj tapiŝoj, de, kiuj disflugis ebriiganta odoro.
Malgraŭ tio la princo enuis, eĉ timis ion. De la forveturo de l' patro li ne estis en la palaco, kaj neniu de tie ĉe li, eĉ Tutmozis, kiu post la lasta interparolado malaperis kiel serpento en la herbo. Ĉu oni respektis lian izolecon aŭ volis lin turmenti, aŭ simple timis viziti la princon en malfavoro?... ― Ramzes ne sciis. ― Eble la patro forigos ankaŭ min de l' trono, kiel miajn pli aĝajn fratojn?... ― pensis iafoje la kronprinco, kaj la ŝvito aperis sur lia frunto, liaj piedoj tremis.
Kion li farus en tia okazo?
Krom tio Sara estis malsana: malgrasa, pala, ŝiaj grandaj okuloj enfalis, iafoje matene ŝi plendis pri naŭzo.
― Sendube iu ĵetis sorĉon sur la malfeliĉan!... ― ĝemis la ruza Tafet, kiun la princo malamis pro ŝia babilemo kaj malhonestaj faroj.
Kelkfoje, ekzemple, la kronprinco vidis, ke Tafet vespere sendis Memfison grandajn korbojn, plenajn de manĝaĵo, tolaĵo, eĉ de potoj. Kaj en la sekvinta tago ŝi kriis kiel freneza plendante, ke en la domo mankas farino, vino aŭ potoj. De l' tago, kiam la princo transloĝiĝis en la bienon, oni elspezis dekfoje pli multe da provizoj ol antaŭe.
― Mi estas certa ― pensis Ramzes ― ke ĉi tiu babilema megero ŝtelas min por siaj Hebreoj, kiuj tage malaperas el Memfiso, sed nokte svarmas en la plej malpuraj truoj, kiel ratoj!...
En ĉi tiu tempo la sola amuzo de l' princo estis rigardi la kolektadon de la daktiloj.
Nuda kamparano stariĝis sub alta senbranĉa palmo, ĉirkaŭis sin kaj la arbon per ŝnuro, kvazaŭ per vasta ringego, kaj suriris la arbon per la kalkanoj, etendante la tutan korpon posten: la ŝnuro subtenis lin, alpremante al la arbo. Poste li ŝovis la ŝnuran ringegon kelke da coloj pli alten, grimpis, ree ŝovis la ŝnuron kaj tiamaniere, senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis iafoje kelke da etaĝoj alten ĝis la supro, kie kreskis bukedo de grandaj folioj kaj daktiloj.
Atestanto de ĉi tiuj gimnastikaj ekzercoj estis ne nur la princo, sed ankaŭ la hebreaj infanoj. En la komenco ili forestis. Poste inter arbetoj kaj post la muro elrigardis krispaj kapetoj kaj nigraj brilantaj okuloj. Poste rimarkinte, ke la princo ne forpelas ilin, la infanoj eliris el siaj kaŝejoj kaj tre malrapide proksimiĝis al la arbo, de kiu oni ŝirkolektis la fruktojn. La plej kuraĝa el la knabinoj levis de l' tero belan daktilon kaj donis ĝin al Ramzes. Unu el la knaboj manĝis mem la plej malgrandan daktilon, kaj poste la infanoj komencis unuj manĝi, aliaj regali la princon per la fruktoj. En la komenco ili alportis al li la plej bonajn, poste malpli bonajn, fine tute putrajn.
La estonta estro de l' mondo ekmeditis kaj diris pense:
― Ili englitos ĉien kaj ĉiam tiel regalos min, per la pli bona por allogo, per la putra por danko.
Li leviĝis kaj foriris malgaja, kaj la infanaro de Izraelo, kiel aro da birdoj sin ĵetis sur la laboron de la egipta kamparano, kiu tre alte, super ilia kapo, kantis kanton, pensante nek pri siaj ostoj, nek pri tio, ke li rikoltas ne por si mem.
La nekomprenebla malsano de Sara, ŝiaj oftaj larmoj, malaperado de ŝiaj ĉarmoj, kaj antaŭ ĉio, Hebreoj, kiuj ĉesis sin kaŝi kaj pli kaj pli laŭte mastrumis en la bieno, ― ĉio tio faris la belan rifuĝejon teda por Ramzes. Li ne veturis plu sur Nilo, ne ĉasis, ne rigardis la kolektadon de l' daktiloj, sed malgaja vagis en la ĝardeno, aŭ de la teraso observis la reĝan palacon.
Ne alvokita li neniam revenus al la kortego, sed li jam komencis pensi pri forveturo en la bienojn en Malsupra Egipto apud la maro.
En tia stato de l' animo lin trovis Tutmozis, kiu unu tagon sur luksa kortega ŝipo venis al la kronprinco kun la alvoko de l' faraono.
Lia sankteco revenante de Teboj deziris, ke la kronprinco veturu renkonte al li, por lin saluti.
La princo tremis, paliĝis kaj ruĝiĝis, kiam li legis la bonvolan leteron de l' sinjoro kaj estro. Li estis tiel emociita, ke li eĉ ne rimarkis la kolosan perukon de Tutmozis, kiu dissendis el si dek kvin parfumojn, ne rimarkis lian tunikon kaj mantelon, pli delikatan ol la nebulo, nek la sandalojn, ornamitajn per oraj ringoj.
Post iom da tempo Ramzes trankviliĝis kaj, ne rigardante la adjutanton, diris:
― Kial vi tiel longe ne estis ĉe mi? Ĉu vin timigis la malfavoro, kiu frapis min?...
― Dioj! ― ekkriis la elegantulo. ― Kiam vi estis en malfavoro kaj ĉe kiu? Ĉiu kuriero de lia sankteco demandis, kiel vi fartas; kaj la respektinda sinjorino Nikotris kaj lia ekscelenco Herhor kelkfoje alveturis en ŝipo al via domo, esperante, ke vi faros almenaŭ cent paŝojn al ili, kiuj faris kelke da miloj... Pri la armeo mi ne parolos. La soldatoj de viaj regimentoj silentas dum la ekzercoj kiel palmoj kaj ne eliras el la kazernoj, kaj la glora Patroklo de ĉagreno trinkas kaj malbenas la tutan tagon...
Do la princo ne estis en malfavoro, kaj se li estis, ĝi jam pasis!... Tiu ĉi penso influis Ramzeson, kiel pokalo da bona vino. Li rapide sin banis kaj oleis, surmetis novan tolaĵon, novan tunikon kaj kaskon kun plumoj kaj iris al Sara, kiu pala kuŝis, flegata de Tafet.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum