《法老王》41

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Saturday, July 15, 2023, 06:44 (279天前)

ĈAPITRO XVII (3-2)

Sara ekkriis, vidante la princon tiel vestitan. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭante lian kolon per la brakoj, komencis murmureti:
― Vi forveturas, mia sinjoro?... Vi ne revenos plu!...
― Sed kial? ― demandis kun miro la kronprinco. ― Ĉu ne pli ol unu fojon mi forveturis kaj revenis?...
― Mi memoras vin same vestitan, tie... en nia valo... ― diris Sara.
― Oh, kie estas tiuj tempoj!... Tiel rapide ili pasis, antaŭ tiel longe malaperis!
― Sed mi revenos kaj alkondukos plej faman kuraciston.
― Por kio?... interrompis Tafet. ― Ŝi estas sana, mia pavino... ŝi bezonas nur ripozon... Kaj la egiptaj kuracistoj enpuŝos ŝin en veran malsanon...
La princo eĉ ne ekrigardis la babileman virinon.
― Tio estis mia plej feliĉa monato kun vi ― diris Sara, sin premante al Ramzes ― sed ĝi ne alportis al mi feliĉon.
Oni trumpetis sur la reĝa ŝipo, ripetante signalon, donitan de la supro de l' rivero.
Sara ektremis.
― Oh, ĉu vi aŭdas, sinjoro, la terurajn sonojn?... Vi aŭdas kaj ridetas kaj, ve al mi, vi elŝiriĝas el miaj brakoj!... Kiam la trumpetoj vokas, nenio vin retenos, tiom malpli via sklavino...
― Ĉu vi volus, ke mi ĉiam aŭskultu la kriojn de la kokinoj?... ― interrompis malpacience la princo. ― Fartu bone kaj gaja atendu min...
Sara ellasis lin el la brakoj kaj rigardis tiel plende, ke la kronprinco moliĝis kaj karesis ŝin.
― Estu trankvila... Vi timas la sonojn de miaj trumpetoj... Ĉu ili estis tiam por vi malbona antaŭsigno?...
― Sinjoro ― respondis Sara ― mi scias, ke ili retenos vin tie... Faru do al mi lastan favoron... Mi donos al vi ― diris ŝi ploretante ― kaĝon kun kolomboj... Ĉi tie ili naskiĝis kaj kreskis... Do... ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon, malfermu la kaĝon kaj ellasu unu birdon... Ĝi alportos al mi novaĵojn de vi, kaj mi... kisos, karesos ĝin, kiel... kiel... Nun jam iru!...
La princo ĉirkaŭprenis ŝin kaj iris al la ŝipo, ordoninte al la Negro atendi la kolombojn de Sara kaj sekvi lin rapide en malpeza ŝipeto.
Kiam proksimiĝis la kronprinco, eksonis tamburoj kaj flutoj, la ŝipistaro laŭte aklamis. Reveninte inter la soldatojn, la princo profunde ekspiris kaj forte etendis la manojn, kvazaŭ liberigitajn el ĉenoj.
― Tutmozis ― diris li al la adjutanto ― ordonu tuj rosti min sur malgranda fajro, sed ne restigu min duan fojon en la bieno.
― Jes ― aprobis Tutmozis ― la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi. Brr!... Tremoj kuras sur mia dorso, kiam mi pensas, ke vi pasigis preskaŭ du monatojn, nutrata per kisoj vespere, per daktiloj matene kaj per azenina lakto tagmeze.
― Sara estas tre bona knabino ― interrompis la princo.
― Mi ne parolas pri ŝi, sed pri la Hebreoj, kiuj invadis la bienon, kiel la papirusoj la marĉojn. Ĉu vi vidas, ke ili ankoraŭ sekvas vin per la okuloj, eble eĉ sendas al vi salutojn... ― daŭrigis la flatulo.
La princo tedite sin turnis al alia flanko, kaj Tutmozis gaje palpebrumis al la oficiroj, kvazaŭ por komprenigi al ili, ke Ramzes ne baldaŭ forlasos ilian societon.
Ju pli malproksimen ili leviĝis sur la rivero, des pli densaj estis la popolaj amasoj sur la bordoj kaj la ŝipetoj sur Nilo, des pli multenombraj estis la floroj, kronoj kaj bukedoj, ĵetataj al la ŝipo de l' faraono.
Unu mejlon de Memfiso staris popolamasoj kun standardoj, dioj kaj orkestro, sonis granda bruo, simila al fulmotondro.
― Jen lia sankteco! ― ekkriis ĝoje Tutmozis.
Antaŭ la okuloj de l' rigardantoj aperis unika vidaĵo. En la mezo de la vasta kurbiĝo de l' rivero veturis la grandega ŝipo de l' faraono, kun levita antaŭo kvazaŭ cigno. Dekstre kaj maldekstre, kvazaŭ du grandegaj flugiloj rapidis sennombraj ŝipetoj de l' regnanoj, kaj malantaŭe, kvazaŭ riĉa ventumilo, sin dismetis la sekvantaro de la estro de Egipto.
Ĉiu vivanta kriis, kantis, aplaŭdis aŭ ĵetis florojn al la piedoj de l' sinjoro, kiun cetere neniu vidis. Sufiĉis, ke super la orita tendo kaj super la bukedoj de strutaj plumoj flirtis ruĝe-blua standardo, la signo de l' ĉeesto de la faraono.
La homoj en la ŝipetoj estis kiel ebriaj, la homoj sur la bordo, kiel frenezaj. Ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon, el kiu, feliĉe, forkuris la krokodiloj, timigitaj de la eksterordinara bruo. Sur la bordoj ĉiuj puŝis unu alian, ĉar neniu rigardis sian najbaron, patron, infanon, sed fiksis la frenezajn okulojn sur la ora beko de la ŝipo kaj sur la reĝa tendo. Eĉ la piedpremataj homoj, al kiuj la ondanta amaso senkonscie rompis la ripojn kaj tordis la artikojn, havis nur unu krion:
― Vivu eterne, vi nia estro!... brilu, suno de Egipto!
La saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l' kronprinco: la oficiroj, soldatoj kaj remistoj, kunpremitaj en unu amason, vete kriis, kaj Tutmozis, forgesante pri la kronprinco grimpis la altan antaŭon de l' ŝipo kaj preskaŭ falis en la akvon.
Subite sur la reĝa ŝipo oni ektrumpetis kaj post momento respondis trumpeto de la ŝipo de Ramzes. Dua signalo kaj ― la princo estis antaŭ la patro.
La vido de l' faraono aŭ eble la tondro de krioj, bruantaj ĉirkaŭe, duone svenigis la princon, kaj li ne povis diri eĉ unu vorton. Li falis al la piedoj de l' patro, kaj la sinjoro de l' mondo premis lin al sia dia brusto.
Post momento oni levis la flankojn de la tendo kaj la tuta popolo de ambaŭ bordoj de Nilo ekvidis sian estron sur la trono, kaj sur la plej alta ŝtupo la kronprincon, genuantan, kun la kapo sur la patra brusto.
Fariĝis tia silento, ke oni aŭdis la flirtadon de la standardoj sur la ŝipoj, kaj subite eksplodis grandega krio, pli granda ol ĉiuj antaŭaj. La egipta popolo honoris per ĝi la repaciĝon de l' patro kun la filo, aklamis la nunan, salutis la estontan estron. Se iu esperis ion de la malpacoj en la familio de l' faraono, li povis hodiaŭ konvinkiĝi, ke la nova reĝa branĉo estas forte kunkreskita kun la trunko.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum