《法老王》41

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Sunday, July 16, 2023, 09:20 (279天前)

ĈAPITRO XVII (3-3)

La aspekto de lia sankteco ne montris bonfarton. Post ama akcepto, li ordonis al la filo sidiĝi apud la trono kaj diris:
― Mia animo sopiris al vi, Ramzes, des pli varme, ju pli bonajn novaĵojn mi havis pri vi. Hodiaŭ mi vidas, ke vi estas ne nur junulo kun leona koro, sed ankaŭ viro plena de prudento, kiu scias juĝi la proprajn agojn, scias sin regi kaj kiu komprenas la ŝtatajn raciojn.
Kaj kiam la kortuŝita princo silentis kaj kisis la patrajn piedojn, la monarĥo daŭrigis:
― Vi bone agis, forlasante la komandon de du grekaj korpusoj, ĉar vi meritas la memfisan korpuson, kies estro vi estas de hodiaŭ...
― Mia patro!... ― murmuretis la tremanta princo.
― Krom tio, en Malsupra Egipto, malfermita de tri flankoj al la atakoj de l' malamikoj, mi bezonas viron bravan kaj prudentan, kiu vidus ĉion ĉirkaŭe, juĝus en sia koro kaj rapide agus en subitaj okazoj. Kaj tial en ĉi tiu duono de l' regno mi nomas vin vic-reĝo.
Larmoj fluis el la okuloj de Ramzes. Per ili li adiaŭis sian junecon kaj salutis la povon, al kiu de multe da jaroj sopiris malpacience lia animo.
― Mi jam estas laca homo kaj malforta de la malsanoj ― diris la monarĥo ― kaj se ne detenus min la zorgo pri la estonteco de l' ŝtato kaj pri via juneco, ankoraŭ hodiaŭ mi petus la eterne vivantajn antaŭulojn, ke ili alvoku min al sia gloro.
Sed ĉiu tago estas por mi pli kaj pli peza, kaj tial, Ramzes, vi komencos dividi kun mi la ŝarĝon de l' povo. Kiel la kokino instruas siajn idojn serĉi grajnojn kaj sin gardi kontraŭ vulturo, same mi instruos al vi la malfacilan arton regi la ŝtaton kaj observi la agojn de l' malamikoj. Ho, falu iam sur ilin, kiel la aglo sur la timemajn perdrikojn!
La reĝa ŝipo kaj ĝia brila sekvantaro albordiĝis al la kastelo. La laca monarĥo suriris portilon, kaj en la sama momento Herhor proksimiĝis al la kronprinco:
― Permesu al mi, nobla princo ― diris li ― esti la unua, kiu ĝojas pro via leviĝo. Komandu kun sukceso la armeojn kaj regu same feliĉe nian ĉefan provincon por la gloro de Egipto!
Ramzes forte premis lian manon.
― Vi tion faris, Herhor? ― demandis li. ― Vi havas la tutan mian dankemon kaj vi konvinkiĝos, ke ĝi ion valoras.
― Vi jam rekompencis min, parolante tiel ― respondis Herhor. La princo volis foriri, Herhor haltigis lin.
― Ankoraŭ unu malgranda vorto ― diris li. ― Avertu, kronprinco, unu el viaj virinoj, Saran, ke ŝi ne kantu religiajn himnojn...
Kaj kiam Ramzes mire lin rigardis, li aldonis:
― Tiam dum la promenado sur Nilo, ĉi tiu knabino kantis nian plej sanktan himnon, kiun aŭdi havas la rajton nur la faraono kaj ĉefepiskopoj. La malfeliĉa infano povus kare pagi sian kantan arton kaj sian nescion pri tio, kion ŝi kantas.
― Ŝi do faris blasfemon? ― demandis la konfuzita princo.
― Nevole ― respondis la ĉefepiskopo. ― Feliĉe sole mi aŭdis kaj mi pensas, ke inter ŝia kanto kaj nia himno estas simileco tre malproksima. En ĉiu okazo ŝi ne ripetu ĝin.
― Kaj ŝi devas sin purigi ― aldonis la princo. ― Ĉu sufiĉos por fremdulino, se ŝi oferos al la templo de Izido tridek bovinojn?
― Bone, ŝi oferu ― respondis Herhor kun delikata grimaco. ― La diojn ne ofendas la oferoj...
― Kaj vi, nobla sinjoro ― daŭrigis Ramzes ― bonvolu akcepti ĉi tiun miraklan ŝildon, kiun mi ricevis de mia sankta avo...
― Mi?... La ŝildon de Amenhotep?... ― ekkriis la ministro. ― Ĉu mi ĝin indas?
― Per la saĝo vi egalas mian avon, kaj per la posteno vi lin egalos.
Herhor silente kliniĝis profunde. Ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l' amuleto ĝi do estis reĝa donaco.
Sed pli gravaj estis la vortoj de l' princo, ke Herhor per la posteno egalos Amenhotepon... Ĉu la kronprinco jam decidiĝis edziĝi kun la filino de li, Herhor?...
Tio estis la plej amata revo de la ministro kaj de la reĝino Nikotris Tamen oni devas konfesi, ke Ramzes parolante pri la estonta posteno de Herhor, tute ne pensis pri la edziĝo kun lia filino, sed pri novaj honoraj oficoj por li, kiuj mankis nek en la temploj, nek en la kortego.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum