《诗经》颂·鲁颂·有駜

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, July 20, 2023, 09:45 (253天前)

《诗经》颂·鲁颂·有駜
有駜
有駜有駜,駜彼乘黄。夙夜在公,在公明明。振振鹭,鹭于下。鼓咽咽,醉言舞。于胥乐兮!
有駜有駜,駜彼乘牡。夙夜在公,在公饮酒。振振鹭,鹭于飞。鼓咽咽,醉言归。于胥乐兮!
有駜有駜,駜彼乘駽。夙夜在公,在公载燕。自今以始,岁其有。君子有穀,诒孙子。于胥乐兮!

La festeno
Duko Xi de Lu festenis kune kun siaj oficialuloj.

Altaj kaj fortikaj kvar ĉevaloj
tiras ĉaron en galopa kuro.
Oficistoj restas en palaco
sen ripozeto kaj sen plezuro.
Aro da ardeoj flugas alte
jen sor jen sob vere kun leĝero.
Tambursonoj jen aŭdiĝas klare,
ili dancas en ebri-ŝancelo.
Ili ludas ĝoje sen modero.

Altaj kaj fortikaj kvar ĉevaloj
kuras ja antaŭen per fortpleno.
Oficistoj okupitas pene,
ili drinkas post labora ĝeno.
Aro da ardeoj flugas alte
kaj flugilojn svingas en libero.
Tambursonoj jen aŭdiĝas klare,
post festeno ili sub vinpelo
hejmeniras lante ĉe vespero.

Altaj kaj fortikaj kvar ĉevaloj
jen galopas vete en akordo.
Oficistoj restas en laboro,
ili drinkas post labora mordo.
De ĉi-jar’ ni havas riĉrikoltojn
kaj satĝuas vivon sen mizero.
Duko Xi bonfaras dum regado,
por princidoj li ’stas ja modelo,
ili ’stas ekster si de ĝoj-helo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum