《法老王》45
ĈAPITRO XVIII (4-4)
La faraono jam estis laca. La princo falis do antaŭ li sur la vizaĝon, kaj ricevinte la patran ĉirkaŭprenon, iris al la patrino.
La reĝino sidis en sia kabineto, teksis maldikan tolon por la vestoj de l' dioj, kaj ŝiaj honoraj servistinoj kudris kaj brodis vestojn, aŭ faris bukedojn. Juna pastro bruligis incenson antaŭ la statuo de Izido.
― Mi venas ― diris la princo ― por danki vin, patrino, kaj adiaŭi.
La reĝino leviĝis kaj ĉirkaŭprenante lian kolon, diris kun larmoj:
― Kiel vi ŝanĝiĝis?... Vi jam estas viro!... Tiel malofte mi renkontas vin, ke mi povus forgesi viajn trajtojn, se mi ne vidus ilin ĉiam en mia koro. Malbona... Mi tiom da fojoj kun la ministro veturis al via bieno, pensante ke vi fine ĉesos senti vin ofendita, kaj vi alkondukis renkonte al mi vian konkubinon...
― Pardonu... pardonu!.... ― diris Ramzes, kisante la patrinon.
La patrino elkondukis lin en ĝardenon, kie kreskis strangaj floroj, kaj kiam ili restis sen atestantoj, ŝi diris:
― Mi estas virino, min interesas do virino kaj patrino. Ĉu vi volas preni ĉi tiun knabinon kun vi, en vojaĝon?... Memoru, ke la bruo kaj movado, kiu ĉirkaŭos vin, povas malutili al ŝi kaj al ŝia infano. Por la gravedaj virinoj plej konvenaj estas la silento kaj la trankvilo.
― Ĉu vi parolas pri Sara? ― demandis Ramzes kun miro. ― Ŝi estas graveda?... Ŝi nenion diris al mi...
― Eble ŝi hontas, eble ŝi mem ne scias ― respondis la reĝino... ― En ĉiu okazo la vojaĝo...
― Mi tute ne intencas kunpreni ŝin!... ― elkriis la princo. ― Sed kial ŝi kaŝas tion de mi... kvazaŭ la infano ne estus mia?...
― Ne estu suspektema ― admonis lin la patrino. ― Tio estas ordinara hontemo de l' junaj knabinoj... Cetere, eble ŝi kaŝis sian staton timante, ke vi forlasos ŝin?...
― Mi ja ne povas preni ŝin en mian kortegon! ― interrompis la princo kun tia malpacienco, ke la okuloj de la reĝino ekridetis, sed ŝi vualis ilin per siaj longaj okulharoj.
― Ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin. Ni ankaŭ, de nia flanko, donos ion al ŝi. La infano de la reĝa sango devas esti bone edukita kaj posedi riĉaĵon.
― Kompreneble ― respondis Ramzes. ― Mia unua filo, kvankam li ne posedos la princajn rajtojn, devas esti lokita tiel alte, ke mi ne hontu pro li, kaj ke li ne malbenu min.
Ramzes adiaŭis la patrinon kaj volis veturi al Sara; por tiu ĉi celo li revenis en siajn ĉambrojn.
Du sentoj skuis lin: kolero kontraŭ Sara, kiu kaŝis de li la kaŭzon de sia malsano, kaj fiero, ke li estos patro.
Li, patro!... Ĉi tiu titolo donis al li gravecon, kiu kvazaŭ plifortigis lin en liaj altaj oficoj: de l' militestro kaj vic-reĝo. Patro ― ne estas plu junulo, kiu devas rigardi kun respekto la pli aĝajn homojn.
La princo estis ravita kaj kortuŝita. Li volis vidi Saran, riproĉi ŝin kaj poste ĉirkaŭpreni kaj superŝuti per donacoj.
Sed kiam li revenis en sian parton de l' palaco, li trovis tie du nomarĥojn de Malsupra Egipto, kiuj venis por prezenti al li raportojn pri siaj nomesoj, kaj kiam li estis aŭskultinta ilin, li jam estis laca. Krom tio, li estis akceptonta vespere ĉe si kaj ne volis malfrui.
― Kaj ree mi ne estos ĉe ŝi ― pensis li. ― Malfeliĉa knabino, ŝi ne vidis min preskaŭ du dekadojn...
Li alvokis la Negron.
― Ĉu vi havas la kaĝon, kiun donis al vi Sara, kiam ni salutis lian sanktecon?
― Jes ― respondis la negro.
― Prenu el ĝi unu kolombon kaj ellasu ĝin.
― La kolomboj estas jam manĝitaj.
― Kiu manĝis ilin?...
― Via ekscelenco. Mi diris al la kuiristo, ke la birdoj estas donaco de sinjorino Sara, li do faris el ili rostaĵojn kaj pasteĉojn nur por via ekscelenco.
― La krokodiloj englutu vin! ― ekkriis la ĉagrenita princo.
Li alvokis Tutmozison kaj senprokraste sendis lin al Sara. Li rakontis al la adjutanto pri la kolomboj kaj diris:
― Portu al ŝi orelringojn kun smeraldoj, braceletojn por la piedoj kaj manoj kaj du talentojn. Diru al ŝi, ke mi koleras, ke ŝi kaŝis de mi sian gravedecon, sed ke mi pardonos ŝin, se la infano estos sana kaj bela. Se naskiĝos filo, mi donos al ŝi duan bienon! ― finis li ridante. ― Sed petu ŝin, ke ŝi forigu almenaŭ iom da Hebreoj, kaj akceptu almenaŭ kelke da Egiptanoj kaj Egiptaninoj. Mi ne volas, ke mia filo venu en la mondon en tia societo. Li eble amuziĝus kun hebreaj infanoj, kiuj instruus lin doni al la patro malbonajn daktilojn.