《诗经》颂·鲁颂·泮水

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, July 21, 2023, 09:29 (281天前)

《诗经》颂·鲁颂·泮水
泮水
思乐泮水,薄采其芹。鲁侯戾止,言观其旂。其旂茷茷,鸾声哕哕。无小无大,从公于迈。
思乐泮水,薄采其藻。鲁侯戾止,其马蹻蹻。其马蹻蹻,其音昭昭。载色载笑,匪怒伊教。
思乐泮水,薄采其茆。鲁侯戾止,在泮饮酒。既饮旨酒,永锡难老。顺彼长道,屈此群丑。
穆穆鲁侯,敬明其德。敬慎威仪,维民之则。允文允武,昭假烈祖。靡有不孝,自求伊祜。
明明鲁侯,克明其德。既作泮宫,淮夷攸服。矫矫虎臣,在泮献馘。淑问如皋陶,在泮献囚。
济济多士,克广德心。桓桓于征,狄彼东南。烝烝皇皇,不吴不扬。不告于訩,在泮献功。
角弓其觩。束矢其搜。戎车孔博。徒御无斁。既克淮夷,孔淑不逆。式固尔犹,淮夷卒获。
翩彼飞鸮,集于泮林。食我桑葚,怀我好音。憬彼淮夷,来献其琛。元龟象齿,大赂南金。

Apudlaga palaco
Himno laŭdanta Dukon Xi de Lu, kiu konstruigis apudlagan palacon kaj konkeris tribojn de Huai.

Apud lago regas ĝoj-etoso,
ni kolektas kresojn kun fervoro.
Duk’ Xi tuj alvenos por festado,
jam vidiĝas flagoj en sungloro.
Sur la ĉaroj la tintiloj tintas
kaj flagetoj flirtas en ventpelo.
Oficistoj diversrangaj ĉiuj
sekvas lin akvflue kun prefero.

Apud lago vervas ĝoja sento,
ni kolektas algojn jen kun peno.
Duk’ Xi tuj alvenos por festado,
ĉevaloj galopas kun vivpleno.
Kuregas ĉevaloj nun plenforte,
la sekvantoj gajas en apero.
Duko Xi afablas ridmiene,
li neniam bolas de kolero.

Apud lago bruas ĝojaj krioj,
ni kolektas herbojn kun plenforto.
Duko Xi alvenos por festado,
aranĝitas la festen’ ĉe l’ bordo.
Ĉiuj tason levas kaj deziras:
“Vi longlonge vivu en mil jaroj!
Marŝu brave laŭ ĉi tiu vojo,
vi ja venkos per konkeraj faroj!”

Duko Xi solenas kaj majestas,
regas li la regnon kun tutkoro.
Lia bonkonduto kaj bonvirto
estas la model’ por la popolo.
Li tre lertas ankaŭ en milito,
kaj daŭrigas la regadon bone.
Li obeas al prareĝaj leĝoj,
li famiĝas vaste ja surtrone.

Saĝas Duko Xi kun asiduo,
kaj observas leĝojn kun diskreto.
La palac’ ĉelaga konstruiĝis,
triboj de Huai vivas en kvieto.
Tigre bravaj oficiroj liaj
prezentas kaptitojn dum festado.
Li kaptitajn malamikojn montras,
kontribuas al la granda ŝtato.

li elbakas multajn kapablulojn,
lia famo vastas pro bonkoro.
Tri armeoj militiras bati
tribojn eost-sudajn sen langvoro.
La imponaj trupoj en bonordo
pasas en la stratoj jen sen bruo.
Ili bone traktas la kaptitojn
kaj gajnas rangojn pro kontribuo.

Ili streĉas kordojn de pafarkoj
kaj elpafas sagojn kun susuro.
Militĉaroj multas en batalo,
la soldatoj bravas sen mezuro.
Triboj de Huai jam subiĝis vere,
ili ne plu agas kun ribelo.
Batalplano plenumiĝis bone,
triboj submetis sin kun sincero.

Strigo flugas flirte kun leĝero,
kaj ĉe lago nestas en arbaro.
Ĝi formanĝis niajn morusberojn
kantas ĝi por ni per voĉa klaro.
Nun la triboj de Huai jam obeas,
ili ja donacas per tributo:
ne nur ja testudoj kaj eburo,
sed valora oro el la sudo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum