《法老王》46
ĈAPITRO XIX (3-1)
La eksterlandula kvartalo en Memfiso estis en la nord-orienta angulo de l' urbo proksime de Nilo. Oni kalkulis tie kelkcenton da domoj kaj dekkelkon da miloj da loĝantoj: Asirianoj, Hebreoj, Grekoj kaj precipe Fenicianoj. Tio estis riĉa kvartalo. Strato tridek paŝojn larĝa, sufiĉe rekta, pavimita per plataj ŝtonoj, formis la ĉefan arterion. De ambaŭ flankoj leviĝis domoj brikaj, sabloŝtonaj aŭ kalkŝtonaj, tri ĝis kvin etaĝojn altaj. En la keloj estis tenejoj de krudaj materialoj, en la surteraj etaĝoj loĝejoj de riĉaj homoj, pli alte stabloj de teksistoj, juvelistoj, ŝuistoj, supre malvastaj loĝejoj de laboristoj.
La konstruaĵoj en ĉi tiu kvartalo, cetere kiel en ĉiuj aliaj, estis plej parte blankaj. Sed oni povis vidi ankaŭ domojn verdajn kiel la herbejoj, flavajn kiel la tritikaj kampoj, bluajn kiel la ĉielo kaj ruĝajn kiel la sango.
En multaj domoj la antaŭaj muroj estis ornamitaj per pentraĵoj, prezentantaj la okupojn de iliaj loĝantoj.
Sur la domo de la juvelisto longaj vicoj de pentraĵoj anoncis, ke ĝia posedanto vendas al fremdlandaj reĝoj ĉenojn kaj braceletojn, faritajn de li, kiuj naskis ilian miron. La grandega palaco de la komercisto estis kovrita per pentraĵoj, rakontantaj la penojn kaj danĝerojn de la komercista vivo: sur la maro kaptas la homon teruraj monstroj kun fiŝaj vostoj ― en la dezerto flugilaj, fajron elspirantaj drakoj, kaj sur la malproksimaj insuloj lin turmentas grandeguloj, kies sandalo estas pli granda ol fenicia ŝipo.
La kuracisto montris sur la muroj de sia kabineto personojn, kiuj dank' al lia helpo retrovis la perditajn brakojn kaj krurojn, eĉ la dentojn kaj la junecon. Kaj sur la konstruaĵo, okupita de la administrantaro de l' kvartalo, oni vidis barelon, en kiun oni ĵetas orajn ringojn, skribiston, al kiu iu murmuretas en la orelon kaj kondamniton, kiun bastonas du aliaj personoj.
La strato estis plena. Apud la muroj atendis la portilistoj, ventumistoj, sendatoj kaj laboristoj, pretaj al servoj. En la mezo ondis seninterrompa ĉeno de komercaĵoj, portataj de homoj, azenoj aŭ bovoj, jungitaj al veturiloj. Sur la trotuaroj svarmis kriemaj vendistoj de akvo, vinberoj, daktiloj, fumaĵitaj fiŝoj kaj inter la vendistoj kolportistoj, muzikistoj kaj ĉiaspecaj artistoj.
En ĉi tiu homa fluo, kiu ruliĝis, dispuŝis, aĉetis kaj vendis, distingiĝis la policistoj. Ĉiu havis brunan ĉemizon ĝis la genuoj, nudajn krurojn, antaŭtukon kun bluaj kaj ruĝaj strioj, mallongan glavon ĉe la flanko kaj potencan bastonon en la mano. Ĉi tiu oficisto promenis sur la trotuaro, iafoje parolis kun sia kolego, sed plej ofte sin lokis sur ŝtono, por pli bone ĉirkaŭpreni per la rigardo la amason, preterfluantan ĉe liaj piedoj.
Ĉe tia vigleco la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente. Ordinare du el ili komencis batalon, kaj kiam kolektiĝis hom-amaso kaj la policistoj regalis per bastonoj la batalantojn kaj la rigardantojn, aliaj anoj de l' arto ŝtelis.
Preskaŭ en la mezo de la strato staris gastejo de Asarhadon, Feniciano de Tiro; en ĝi, por pli facila kontrolo, estis devigataj loĝi ĉiuj eksterlanduloj. Tio estis granda kvadrata domo, havanta de ĉiu flanko dekkelkon da fenestroj; ĝi ne tuŝis la najbarajn domojn, oni do povis ĉirkaŭiri ĝin kaj observi de tiuj flankoj. Super la ĉefa pordego pendis modelo de ŝipo, sur la fronta muro estis pentraĵoj, prezentantaj lian sanktecon Ramzeson XII dum oferado al la dioj aŭ dum protektado de l' fremduloj, inter kiuj Fenicianoj distingiĝis per alta kresko kaj kuprekolora vizaĝo.
La fenestroj estis mallarĝaj, ĉiam malfermitaj kaj nur en okazo de l' bezono kovrataj per kurtenoj el tolo aŭ el koloraj vergoj. La loĝejoj de la mastro kaj vojaĝantoj okupis tri etaĝojn; malsupre estis drinkejo kaj restoracio. La maristoj, portilistoj, metiistoj kaj ĝenerale pli malriĉaj vojaĝantoj manĝis kaj trinkis en la korto, kiu havis mozaikan plankon kaj tolajn tegmentojn, pendigitajn sur kolonoj, por ke oni povu vidi ĉiujn gastojn. La pli riĉaj kaj pli alte naskitaj festenis en la galerio, ĉirkaŭanta la korton.
En la korto oni sidis sur la tero, ĉe ŝtonoj, kiuj anstataŭis tablojn. En la galerio, kie estis malvarmete, oni trovis tablojn, benkojn kaj seĝojn, eĉ malaltajn kanapojn el kusenoj, sur kiuj oni povis dormeti.
En ĉiu galerio estis granda tablo, ŝarĝita per pano, viandoj, fiŝoj kaj fruktoj, kaj per bareloj da vino, biero kaj akvo. Negroj kaj negrinoj disportis la manĝaĵojn al la gastoj, forigis la malplenajn barelojn, alportis plenajn; skribistoj, observante la tablojn, zorge notis ĉiun pecon da pano, ĉiun ajlon, ĉiun pokalon da akvo. En la mezo de l' korto, sur pli alta loko, staris du gardistoj kun bastonoj, kiuj unuflanke kontrolis la servistojn kaj skribistojn, aliflanke kvietigis la malkonsentojn inter la malriĉaj fremduloj. Dank' al tia organizo ŝteloj kaj bataloj okazis ĉi tie malofte; eĉ pli ofte en la galerio, ol en la korto.
La mastro de la gastejo, la fama Feniciano Asarhadon, homo pli ol kvindekjara, vestita per longa ĉemizo kaj muslina skarpo, iradis inter la gastoj, por vidi, ĉu ĉiu havas, kion li bezonas.
― Manĝu kaj trinku, miaj filoj! ― diris li al grekaj maristoj ― ĉar tia porkaĵo kaj biero ne ekzistas en la tuta mondo. Mi aŭdis, ke ventego atakis vin en la ĉirkaŭaĵo de Rufi? Vi devus fari grandajn oferojn al la dioj, ke ili savis vin!... En Memfiso dum sia tuta vivo oni povas ne vidi ventegon, sed sur la maro pli facile estas trovi fulmotondron ol utenon... Mi havas mielon, farunon, kaj tie en la anguloj staras la dioj de ĉiuj popoloj: En mia gastejo la homo povas esti sata kaj pia por tre malmulte da mono.
Li deturnis sin kaj eniris en la galerion, inter la komercistojn.
― Manĝu. kaj trinku, noblaj sinjoroj! ― instigis li salutante. ― La tempoj estas bonaj. Lia ekscelenco, la kronprinco (li vivu eterne!) veturas al Pi-Bast kun granda sekvantaro, kaj el Supra Egipto venis oro por vendo, kaj pli ol unu el vi havos belan profiton en ĉi tiu afero. Ni havas perdrikojn, junajn anserinojn, fiŝojn freŝajn el la rivero, bonegan kapreolan rostaĵon. Kaj kian vinon oni sendis al mi de Kipro!... Mi fariĝu Hebreo, se unu pokalo da tia nektaro ne valoras du draĥmojn!... Sed al vi, miaj patroj kaj bonfarantoj, mi donos ĝin por unu draĥmo. Sed nur hodiaŭ por fari la komencon.
― Donu pokalon por duono da draĥmo, tiam ni gustumos ― diris unu el la komercistoj.
― Por duono da draĥmo! ― ripetis la mastro. ― Antaŭe Nilo fluos al Teboj, ol mi donos tian dolĉaĵon por duono da draĥmo! Eble nur por vi, sinjoro Belezis, kiu estas la perlo de Sidono... Rapide, sklavoj!... alportu al niaj bonfarantoj grandan kruĉon da kipra vino.