《法老王》48
ĈAPITRO XIX (3-3)
La nobla Asarhadon ne trankviligis ankoraŭ sian koleron, kiam sur la strato eksonis fluto kaj malgranda tamburo, kaj post momento enkuris kvar preskaŭ nudaj dancistinoj. La portistoj kaj maristoj salutis ilin per krioj de l' ĝojo, eĉ la seriozaj komercistoj en la galerio komencis scivole rigardi kaj fari rimarkojn pri ilia beleco. La dancistinoj salutis la ĉeestantojn per movo de l' manoj kaj per rideto. Unu el ili komencis ludi duoblan fluton, la alia akompanis ŝin per tamburo, kaj du pli junaj dancis ĉirkaŭ la korto tiamaniere, ke estis preskaŭ neniu gasto ne tuŝita per iliaj muslinaj tukoj.
La trinkantoj komencis kanti, krii kaj inviti al si la dancistinojn, kaj inter la popolaĉo naskiĝis malkonsento, kiun la gardistoj facile trankviligis, levinte supren siajn bastonojn. Sole iu Libiano, incitita per la vido de la bastono, eltiris tranĉilon; sed du Negroj kaptis lin je la manoj, forprenis de li kelke da kupraj ringoj, kiel pagon por la manĝo, kaj elĵetis lin sur la straton. Dume unu dancistino restis kun la maristoj, du iris al komercistoj, kiuj donis al ili vinon kaj kukojn, kaj la plej maljuna iris ĉirkaŭ la tabloj kaj kolektis monon:
― Por la templo de la dia Izido!... ― kriis ŝi. ― Faru oferojn, piaj fremduloj, por la templo de Izido, de l' diino, kiu protektas ĉiujn estaĵojn... Ju pli multe vi donos, des pli multe da feliĉo kaj benoj vi ricevos... Por la templo de la patrino Izido!...
Oni ĵetis al ŝi sur la tamburon volvaĵojn de kupra fadeno, iafoje orajn grajnojn. Iu komercisto demandis, ĉu oni povas ŝin viziti? kaj ŝi kun rideto klinis la kapon.
Kiam ŝi eniris en la frontan galerion, Phut, enigis la manon en sian ledan sakon kaj eltiris oran ringon, dirante:
― Istar estas diino granda kaj bona, akceptu ĉi tion por ŝia templo.
La pastrino penetre lin rigardis kaj murmuretis:
― Anael, Sahiel...
― Amabiel, Abalidot ― respondis per la sama tono la vojaĝanto.
― Mi vidas, ke vi amas la patrinon Izidon ― diris la pastrino laŭte.
― Vi devas esti riĉa kaj estas malavara, vi do meritas, ke oni antaŭdiru al vi la sorton.
Ŝi sidiĝis apud li, manĝis kelke da daktiloj kaj diris, rigardante lian manon:
― Vi venas el malproksima lando de Bretor kaj Hagit... Vi havis feliĉan vojaĝon... De kelke da tagoj vin spionas Fenicianoj ― aldonis ŝi mallaŭte...
Venu al mi post la subiĝo de l' suno en la domon sub la "Verda Stelo" ― murmuretis ŝi.
Sed gardu vin de l' ŝtelistoj, kiuj avide rigardas vian havon ― finis ŝi, vidante, ke Asarhadon aŭskultas.
― Neniu ŝtelisto estas en mia domo!... ― eksplodis la Feniciano. ― Eble nur tiuj, kiuj venas de la strato.
― Ne koleru, maljunulo ― diris moke la pastrino ― ĉar tuj aperas ruĝa strio sur via kolo, kaj tio antaŭdiras fruan morton.
Aŭdinte tion, Asarhadon kraĉis tri fojojn kaj mallaŭte diris preĝon kontraŭ malbonaj antaŭdiroj. Kiam li foriris malproksime en la galerion, la pastrino komencis koketi la Harrananon. Ŝi donis al li rozon el sia bukedo, por la adiaŭo ĉirkaŭprenis lin kaj iris al la aliaj tabloj.
La vojaĝanto faris signon al la mastro.
― Mi volas ― diris li ― ke ĉi tiu virino estu ĉe mi. Ordonu konduki ŝin en mian ĉambron.
Asarhadon ekrigardis liajn okulojn, brubatis la manojn kaj eksplodis de rido.
― Tifono ekposedis vin, Harranano!... ― ekkriis li. ― Se io simila okazus en mia domo al egipta pastrino, oni elpelus min el la urbo. Ĉi tie oni povas akcepti nur fremdulinojn.
― En tia okazo mi iros al ŝi ― respondis Phut. ― Ĉar ŝi estas saĝa kaj pia virino kaj ŝi konsilos al mi en multaj okazoj. Post la subiro de l' suno vi donos al mi gvidiston, por ke mi ne perdu la vojon.
― Ĉiuj malbonaj spiritoj eniris en vian animon ― respondis la mastro.
― Ĉu vi scias, ke ĉi tiu koniĝo kostos al vi ducent draĥmojn, eble tricent, ne kalkulante tion, kion vi devas doni al la servistinoj kaj templo. Por tia sumo ― fine por kvincent draĥmoj, vi povas koniĝi kun virino juna kaj virta, mia filino, kiu havas jam dek kvar jarojn kaj kiel prudenta knabino kolektas al si doton. Ne vagu do nokte en fremda urbo, ĉar vi falos en la manojn de la polico aŭ ŝtelistoj, sed profitu tion, kion la dioj donas al vi hejme. Ĉu vi volas?....
― Kaj ĉu via filino veturos kun mi Harranon ― demandis Phut.
La mastro mire lin rigardis. Subite li ekbatis sian frunton, kvazaŭ diveninte sekreton, kaj kaptinte la vojaĝanton je la mano, tiris lin en niĉon.
― Mi jam scias ĉion! ― murmuretis li ekscitita. ― Vi komercas la virinojn... Sed memoru, ke pro forpreno de unu Egiptanino vi perdos vian havon kaj iros en la minejojn. Ekster... se ni faros la aferon kune, ĉar ĉi tie mi konas ĉie la vojojn...
― En tiu okazo vi montros al mi la vojon al la domo de ĉi tiu pastrino ― respondis Phut. ― Memoru, ke post la subiro de l' suno mi bezonas gvidiston, kaj morgaŭ miajn sakojn kaj kestojn, ĉar alie mi plendos al la juĝejo.
Dirinte ĉi tion, Phut forlasis la restoracion kaj iris supren en sian ĉambron.
Rabia de kolero Asarhadon proksimiĝis al la tableto, ĉe kiu trinkis feniciaj komercistoj kaj vokis flanken unu el ili, Kuson.
― Bonajn gastojn vi donas al mi por gardi!... ― diris la mastro, ne povante haltigi la tremon de l' voĉo. ― Ĉi tiu Phut preskaŭ nenion manĝas, ordonas al mi reaĉeti de la ŝtelistoj la pakaĵojn, kiujn oni ŝtelis de li, kaj nun kvazaŭ por moki mian domon li preprariĝas por viziti egiptan dancistinon, anstataŭ fari donacojn al miaj virinoj.
― Kio miriga? ― respondis Kus ridante. ― Fenicianinojn li havas en Sidono, kaj ĉi tie li preferas egiptajn knabinojn. Malsaĝa estas tiu, kiu en Kipro ne gastumas kipran vinon, sed trinkas tiran bieron.
― Kaj mi, mi diras al vi, ke li estas danĝera homo... ― interrompis la mastro ― li ŝajnigas simplan homon, kvankam li havas mienon de pastro.
― Vi Asarhadon havas aspekton de ĉefepiskopo, kaj estas nur drinkejestro! La benko ne ĉesas esti benko, kvankam ĝi havas sur si leonan felon.
― Sed por kio li vizitas pastrinojn?... Mi ĵurus, ke tio estas ruzo, kaj ke la ĥeta malĝentilulo anstataŭ al festeno kun virinoj iros al kunveno de konspirantoj.
― La kolero kaj avideco nebuligis vian saĝon ― respondis serioze Kus. ― Vi estas kiel homo, kiu, serĉante kukurbon sur figarbo, ne vidas la figon. Por ĉiu komercisto estas klare, ke Phut dezirante repreni kvin talentojn de pastro, devas akiri favoron de ĉiuj, kiuj moviĝas ĉirkaŭ la sanktejoj. Sed vi komprenas nenion.
― Ĉar la koro diras al mi, ke tio estas asiria sendito, embuskanta kontraŭ lia sankteco.
Kus rigardis la mastron kun malestimo.
― Do spionu lin, observu ĉiun lian paŝon. Kaj se vi malkovros ion, eble ia parto de lia havo transiros al vi.
― Oh, nun vi diras saĝan vorton! ― ekkriis la mastro. ― Ĉi tiu rato iru al la pastrinoj, kaj de ili en lokon de mi nekonatan. Sed mi sendos post li miajn pupilojn, de kiuj nenio sin kaŝos!