《中国寓言百则》第15则 Fari Pantalonon
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第15则
Fari Pantalonon (HAN FEI)
Foje s-ro Bu de Zhengxian-gubernio petis sian edzinon fari pantalonon por li.
"Kian pantalonon vi deziras?" demandis lia edzino.
"Same kiel la malnova," respondis s-ro Bu.
Lia edzino faris novan pantalonon. Poste ŝi malpurigis kaj difektis ĝin por ke ĝi estus tute sama kiel la malnova.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: