《中国寓言百则》第17则 Aĉeti Ŝuojn
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第17则
Aĉeti Ŝuojn (HAN FEI)
Iu el Zheng-regno volis aĉeti ŝuojn.
Li mezuris sian piedon en la hejmo kaj iris al la bazaro.
En la bazaro kiam li elektis por si ŝatatajn ŝuojn, li trovis, ke li forgesis la mezuron hejme.
Li hastis hejmen por preni ĝin. Kiam li revenis al la bazaro, ĝi jam fermiĝis.
Iu demandis: "Kial vi ne provu la ŝuojn per viaj piedoj?"
La Zheng-regnano respondis: "Mi kredas la mezuron pli ol miajn piedojn."