Granda peto

作者 aŭtoro: renato corsetti, 发表于 afiŝita je Sunday, April 10, 2022, 12:09 (719天前)
编辑: Solis, 时间: Thursday, April 14, 2022, 14:30

vi certe aŭdis pri la romano 'La nomo de la rozo' de Umberto Eco. Itala esperantisto, Carlo Sarandrea estas tradukanta ĝin al Esperanto. Sed tiu romano estas plena je kulturaj aludoj, kiujn itala katoliko facile komprenas. Ni bezonas ĉinon, kiu pretus relegi ĝin kaj diri al ni kion ŝanĝi aŭ piednoti por internacia publiko. La tekston tradukitan vi jam povas vidi en http://bonalingvo.net/index.php/La_nomo_de_la_rozo.

Se vi pretus oferi vin por tiu tasko, ni estus tre dankaj. Se vi ne povus, ĉu vi povus doni nomojn kaj ret-adresojn de nekatolikaj ĉinaj esperantistoj, kiuj povus?

amike

renato

--
~~~
renato corsetti
22, St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
renato@esperanto.org


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum