《法老王》68
ĈAPITRO I
Subite li ekaŭdis murmureton. De malproksime, de flanka navo eliris vico de malgrandaj blankaj figuroj, irantaj en paroj. Tio estis nokta procesio de pastroj, kiuj honoris la statuon de la diino, kantante en du ĥoroj.
Ĥoro I – Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj teron kaj faris ĉiujn estaĵojn sur ĝi.
Ĥoro II – Mi estas Tiu, kiu faris la akvojn kaj dronigis la tutan teron; Tiu, kiu estas la patro de ĉiuj estaĵoj.
Ĥoro I – Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj la misterajn horizontojn kaj metis en ilin la animojn de la dioj.
Ĥoro II – Kiam mi malfermas la okulojn, fariĝas la lumo, kaj kiam mi fermas ilin, falas la nokto.
Ĥoro I – La akvoj de Nilo fluas, kiam mi ordonas.
Ĥoro II – Sed la dioj ne konas mian nomon.*
* Aŭtentika
La voĉoj en la komenco malklaraj, fariĝis pli kaj pli fortaj, kaj oni povis jam aŭdi ĉiun vorton. Kiam la procesio malaperis, ili komencis perdiĝi inter la kolonoj... Fine ili eksilentis.
– Tamen ĉi tiuj homoj – pensis Ramzes – ne sole manĝas, trinkas kaj kolektas riĉaĵojn... Ili efektive plenumas siajn devojn, eĉ nokte... Sed, ĉu tio utilos la statuon?...
La princo ofte vidis, kiel la loĝantoj de fremda nomeso ĵetis koton sur la statuojn de l’ dioj de la limoj, kaj kiel la soldatoj de eksterlandaj regimentoj pafis en ilin el arkoj aŭ ŝtonĵetiloj. Se tio ne ofendas la diojn, kredeble indiferentaj estas por ili la preĝoj kaj procesioj.
– Cetere, kiu vidis la diojn?... – diris al si la princo.
La kolosa grandeco de la templo, ĝiaj sennombraj kolonoj, lumoj brulantaj antaŭ la statuo, ĉio ĉi altiris Ramzeson. Li volis ekkoni pli detale la misteran templon kaj iris antaŭen.
Subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon... Li turnis sin... Estis neniu, li do iris antaŭen.
Nun du manoj kaptis lin je la kapo, kaj tria, granda apogis sin sur lia dorso... – Kiu estas ĉi tie?... – ekkriis la princo kaj ĵetis sin inter la kolonojn.
Sed li faletis: io kaptis lin je la kruroj.
Ree ekregis lin timo, pli granda ol en la ĉelo. Senpense li komencis forkuri, tuŝegante la kolonojn, kiuj ŝajnis bari al li la vojon, kaj la mallumo ĉirkaŭis lin de ĉiuj flankoj.
– Ho sankta diino, savu!... – murmuretis li.
En la sama momento li haltis: kelke da paŝoj de li estis la granda pordego de la templo, tra kiu rigardis internen la stelplena ĉielo. Li turnis la kapon: inter la arbaro de la grandegaj kolonoj brulis la lampoj, kaj ilia lumo malforte rebrilis de la bronzaj genuoj de l’ sankta Hator.
La princo revenis en sian ĉelon, ekscitita kaj humiligita; la koro saltis en li, kiel birdo en kaptilo. Unuan fojon de multe da jaroj li falis sur la vizaĝon kaj varmege preĝis, petante kompaton kaj pardonon.
– Via peto estos plenumita – eksonis super li dolĉa voĉo. Ramzes tuj levis la kapon, sed en la ĉelo estis neniu: la pordo estis fermita, la muroj dikaj. Li do preĝis ankoraŭ pli varmege kaj tiel ekdormis, kun la vizaĝo sur la ŝtonoj kaj kun disetenditaj manoj.
Kiam li vekiĝis en la sekvinta mateno, li jam estis alia homo: li ekkonis la forton de la dioj kaj ricevis promeson de ilia favoro.
De tiu tago, dum longa serio da tagoj kun fervoro kaj kredo li dediĉis sin al piaj servoj. En sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante, lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la malsuperaj pastroj.
Lia antaŭa vivo, plena de ĝuoj, fariĝis abomena por li, la manko de kredo, kiun li imitis de la malĉastaj junuloj kaj eksterlanduloj, plenigis lin per timo. Kaj se hodiaŭ oni proponus al li elekti: la tronon aŭ la pastran oficon? – li ŝanceliĝus.
Foje la granda profeto de la templo alvokis lin, rememorigante, ke li venis tien ne sole por preĝi, sed ankaŭ por ekkoni la saĝon. Li laŭdis lian pian vivon, diris, ke li jam estas purigita, kaj ordonis al li ekkoni la lernejojn, kiuj estis ĉe la templo.
Pro obeemo, ne pro scivolo, la princo rekte de li iris en la eksteran korton, kie estis la klaso de la legado kaj skribado.
Tio estis granda ĉambrego, lumigata tra truo en la tegmento. Sur matoj sidis kelkdeko da nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj. Unu muro estis el alabastro, antaŭ ĝi staris la instruisto kaj skribis signojn per diverskoloraj krajonoj.
Kiam la princo eniris, la lernantoj (kiuj preskaŭ ĉiuj estis liaj samaĝuloj) falis sur la vizaĝon. La instruisto, salutinte la veninton, interrompis sian okupon kaj diris al la knaboj lecionon pri la granda graveco de la scienco.
– Miaj karaj! – diris li – la homo, kiu ne havas koron por la saĝo, devas sin okupi per la mana laboro kaj lacigi la okulojn. Sed tiu, kiu komprenas la valoron de la sciencoj kaj studas ilin, povas ricevi ĉiujn povojn, ĉiujn kortegajn oficojn. Memoru pri tio.*
* Aŭtentika
“Rigardu la mizeran vivon de la homoj, kiuj ne konas la skribarton. La forĝisto estas nigra, malpura, havas fingrojn kovritajn de kaloj, laboras tage kaj nokte. La ŝtonisto rompas al si la brakon por plenigi la ventron. La masonisto, konstruante kapitelojn en la formo de lotuso, estas ofte forblovata de la vento de la supro de l’ tegmento. La teksisto havas kriplajn genuojn, la fabrikanto de pafiloj senĉese vojaĝas: apenaŭ li revenis vespere en sian domon, li jam devas ĝin forlasi. La kolorigisto havas fingrojn, kiuj malbonodoras, kaj li pasigas la tempon tranĉante ĉifonojn. Kaj la kuristo, li devas adiaŭante la familion skribi testamenton, ĉar ĉiam minacas lin la danĝero renkonti sovaĝajn bestojn aŭ Azianojn.”
“Mi montris al vi la sorton de diversaj metioj, ĉar mi volas, ke vi amu la skribarton, kiu estas via patrino, kaj nun mi prezentos al vi ĝiajn belaĵojn. Ĝi ne estas vanta vorto sur ĉi tiu tero, ĝi estas pli grava ol ĉiuj aliaj okupoj. Tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata jam de la infaneco; li plenumas grandajn misiojn. Sed tiu, kiu ne partoprenas en ĝi, vivas en mizero.”
“La lernejaj studoj estas pezaj kiel la montoj, sed unu ilia tago sufiĉos al vi por la tuta eterneco. Rapide do, plej rapide koniĝu kun ili kaj ekamu ilin... La stato de la skribisto estas princa stato, lia inkujo kaj libro donas al li plezurojn kaj riĉaĵojn!...”