Kanto en la noktomezo
(1) Kanto en la noktomezo
En la supra etaĝo nestas nove-geedziĝinta paro.
La novedzo, solide konstruita, kun kolosa kapo, larĝa facio, tufaj brovoj kaj egaj okuloj, kaj la novedzino, mezstatura, du kapojn malpli alta ol la novedzo, linda, kun ovala vizaĝo, longa rufa hararo kaj vespa talio. Aspektas kvazaŭ ambaŭ havas 25 aŭ 26 jarojn.
Al ili plaĉegas ludi amludon de nubo kaj pluvo en profunda nokto.
Ĉiun nokton, ĉirkaŭ la noktomezo, apenaŭ mi falis en dormon aŭ troviĝis en somnolo, ondo post ondo da knaroj tra la plafono likiĝis en mian ĉambron, samtempe kun tio, filtriĝis ondo kaj ondo da ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj, kiuj, ŝrikaj, dolĉaj, ĉarmigitaj, ritmitaj kaj fascinaj, elŝiris min el la dormo.
Mi surdorse kuŝis en la lito, kun vaste fenditaj buŝo kaj okuloj al la plafono, sen ioma dormo. La ĝemoj tiel strangolis min, ke mia koro forte tamburis kaj ŝvito pluvis tra mia korpo. Bolis pasio en mia koro kaj inundis min svarmo da pensoj. Streĉante la orelon, mi kaj aŭskultis kaj imagis al mi tiun bildon. Mi estis ravita kaj dronis en senlimaj revoj ...
Ĉiun fojon, la knaroj kaj la ĝemoj persistis proksimume dudek minutojn. Post tio, eksonis murmuroj de paŝoj kaj akvofluo, kiuj kontinuis almenaŭ duonhoron. Tre povis esti, ke la duo sin banas.
Post kiam la paro finis ĉion, jam estis postnoktomezo. Regis silento. Probable la amora duo jam trovis sin en ŝtona dormo. Mi volus fermi la okulojn kaj retrovi la perditan dormon, sed mi ne povis. Ŝajnis kvazaŭ la ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj takte tremus en miaj oreloj. Mi min turnadis enlite, neniel povante endormiĝi. Mi maldormis ĝis la tago aŭroris.
Preskaŭ ĉiun nokton ili ripetadis la ludon. Estis kvazaŭ ili sentis nek lacon nek enuon en amorado. Tio ja ekstreme turmentis min kaj taŭzis mian trankvilan vivon. Mi jam kolapsis de maldormo.
Pasis pluraj tagoj antaŭ ol miaj oreloj kutimiĝis al tiu melodia muziko. Mi kalkulis ĝin kiel lulkanton. Akompane de la lulkanto mi rapide drivis en belan sonĝon. Ĉiunokte, kun granda plezuro mi atendis, ke la lulkanto leviĝu por ke mi havu bonan dormon.
Sed je mia ega surprizo, antaŭ dek tagoj la muziko subite sin bremsis, kaj vanuis kune kun la paro. Mi havis absolute nenian ideon pri tio, kio okazis al ili. Laŭdire la novedzino falis en malsanon kaj estis enhospitaligita. Neniu sciis pri kiu malsano temas. Sen la muziko, mi tamen sentis vakecon en la koro kaj ne povis endormiĝi nokte. Mi denove trafis en sendormecon ...
(2) Amo sen miela kiso, ĉu tio estis amo? (Pipi)
Ŝi estis knabino ĉiele bela, kun ovala vizaĝo, tufaj brovoj, grandaj okuloj, gracia kaj elasta talio, pufaj pugo kaj brusto. Sed la plej bela estis ŝia ĉarma ronda buŝeto, kiu estis simila al maturiĝinta ĉerizo elgutigonta dolĉan sukon. Kia tantaliga buŝeto! Ĉe tiu vido, viroj ne povis rezisti la tenton leki siajn lipojn kaj gluti buŝplenon da salivo, kaj eĉ havis soifon premi kison sur ĝin. Armeo da junuloj kun flamo en la brusto petis ŝian manon, aspirante pri edziĝo kun ŝi, sed ŝi donis sian manon al neniu el ili.
Kvankam ŝi atingis jam aĝon de 30 jaroj, ŝia mano estis ankoraŭ libera.
Kian edzon ŝi deziris? Edzon kun monto da mono!
Ŝi kredis je tio, ke mono estas ĉio, cetero estas nenio, tio, ke ŝi kun flora aspekto kaj luna vizaĝo estas inda riĉulon kaj indas altan rangon kaj grandan riĉecon, kaj tio, ke malriĉulo ne meritas ŝin. Ŝin interesis nur mono, kiu estis la unua kondiĉo por viro se li volis edziĝi kun ŝi.
Kun pacienco ŝi atendis, ke la ĉielo donu al ŝi miliardulon.
La ĉielo ne trompis ŝian atendon.
Finfine falis en ŝiajn okulojn miliardulo, kiu estis ravita de ŝia bela aspekto. Kaj ŝi plaĉis al liaj okuloj.
Ĉe la unua renkontiĝo, ili korinkliniĝis unu al la alia.
Ŝi decidis doni sin al li.
Li invitis ŝin en sian vilaon.
Plezure ŝi akceptis lian inviton.
Tio estis ilia unua rendevuo.
Ili ambaŭ vizaĝalvizaĝe interbabilis longan tempon. Dume li jen turnis flanken la vizaĝon jen fingre ŝtopis la nazon jen premis la lipojn.
En la fino, li diris la lastan vorton kaj donis al ŝi belan forregalon.
Ŝi fortrotis, deprimita kaj trista, kun penda kapo.
Pro kio? Je kio ŝi estis kulpa?
Ŝi estis kulpa nenion. Nur pro la kaŭzo, ke ŝi havas teruran halitozon. Sed tion li ne malkaŝis al ŝi, konsidere ŝian memrespekton.
Kvankam ŝia buŝo ĉerize freŝis, ĝi elspiris netolereblan fetoron.
Li ne povis elteni ŝian fiodoron. Kiel li kisus ŝin kaj akceptus ŝian kison en la estonteco se li prenus ŝin kiel edzinon?
Li ne povis malhavi kison. Li amis kisi kaj esti kisata. Amo tamen sen miela kiso, ĉu tio estis amo?
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: