《法老王》69
Post la pompa parolado pri la graveco de l’ sciencoj (la samon aŭskultis la egiptaj lernantoj jam de tri jarmiloj), la instruisto prenis krajonon kaj sur la alabastra muro komencis skribi la alfabeton. Ĉiun literon esprimis kelke da hieroglifaj simboloj aŭ demotikaj signoj. La desegnaĵo de okulo, birdo aŭ folio signifis: A, ŝafino aŭ florvazo: B, homo staranta en ŝipeto: K, serpento: R, homo sidanta aŭ stelo: S. La multeco de signoj, esprimantaj ĉiun literon, faris, ke la lernado de la arto skribi kaj legi estis tre malfacila kaj laciga okupo.
Ramzeson lacigis la sola aŭskultado, dum kiu la sola distraĵo estis, kiam la instruisto ordonis al iu lernanto desegni aŭ nomi literon kaj batis lin per bastono, se li eraris.
La princo adiaŭis la klason kiaj el la lernejo de skribistoj transiris en la lernejon de termezuristoj. Tie oni instruis la junulojn fari planojn de l’ kampoj, kiuj estis plejparte ortangulaj, kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo. En la sama klaso oni instruis la arton skribi la nombrojn, same malsimplan, kiel la hieroglifoj kaj demotikaj signoj. Sed la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj.
Ramzes jam havis sufiĉe kaj ne pli frue ol post kelke da tagoj konsentis viziti la medicinan lernejon.
Tio estis samtempe hospitalo, aŭ pli ĝuste granda ĝardeno, plena de arboj kaj bonodoraj herboj. La malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon.
Kiam la princo eniris, regis tie plej granda agado. Kelkaj malsanuloj banis sin en fluanta akvo, aliajn oni ŝmiris per bonodoraj pomadoj aŭ incensis. Estis kelkaj, kiujn oni dormigis per la rigardado aŭ mana karesado; unu ĝemis, al kiu oni ĵus remetis elartikigitan piedon.
Pastro donis en pokalo miksturon al grave malsana virino, dirante:
– Venu kuracilo, venu, elpelu tion el mia koro, el miaj membroj, sorĉa kuracilo.*
* Aŭtentika
Poste la princo, akompanata de la ĉefa kuracisto, iris en la apotekon, kie unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo, serpentaj kaj lacertaj haŭtoj, ostoj kaj grasoj bestaj. Demandita de Ramzes, la farmaciisto ne levis la okulojn de sia laboro. Li senĉese pesis kaj pistis, murmuretante preĝon:
– Ĉi tio resanigis Izidon, resanigis Izidon, resanigis Horuson... Ho Izido, granda sorĉanto, resanigu min, liberigu min de ĉiuj malbonaj, malutilaj, ruĝaj aferoj, de la febro de l’ dio kaj de la febro de l’ diino... Ho Ŝanagat Eenagate Synie! Erukate! Kauaruŝagate!... Paparuka paparaka paparura...
– Kion li diras? – demandis la princo.
– Mistero... – respondis la granda kuracisto, metante la fingrojn sur la lipojn.
Kiam ili eliris en la malplenan korton, Ramzes diris al la granda kuracisto:
– Diru al mi, sankta patro, kio estas la kuracista arto kaj sur kio estas bazitaj ĝiaj rimedoj? Ĉar mi aŭdis, ke la malsano estas malbona spirito, kiu ekloĝas en la homo kaj malsata turmentas lin, ĝis ĝi ricevos konvenan nutraĵon. Oni diras, ke unu spirito sin nutras per mielo, alia per oleo, alia per bestaj ekskrementoj. La kuracisto devas do antaŭe scii: kiu spirito loĝas en la malsanulo; kaj poste, kiajn nutraĵojn ĝi bezonas por ne turmenti la homon?...
La pastro pensis momenton kaj respondis:
– Kio estas la malsano kaj kiel ĝi falas sur la homan korpon, tion mi ne povas diri al vi, Ramzes. Sed mi klarigos al vi, ĉar vi estas purigita, kio gvidas nin en la kuracado.
Imagu, ke iu estas malsana je la hepato. Ni, pastroj, scias, ke la hepato estas sub la influo de la planedo Peneter-Deva*, kaj ke la kuracado devas dependi de ĉi tiu stelo.
* Venus
Sed ĉi tie la scienculoj sin dividas en du skolojn. Unuj diras, ke al malsana je la hepato oni devas doni ĉion, kio estas sub la influo de Peneter-Deva: la kupron, lapis-lazuri, florajn dekoktojn, antaŭ ĉio verbenajn kaj valerianajn, fine diversajn partojn de la korpo de l’ turto kaj kapro. Aliaj kuracistoj opinias, ke kiam la hepato estas malsana, oni devas ĝin kuraci per ĝuste kontraŭaj rimedoj. Kaj ĉar la kontraŭulo de Peneter-Deva estas Sebeg*, do la kuraciloj estas: la viva arĝento, smeraldo kaj agato, nuksoj kaj fine pistitaj partoj de la korpo de l’ rano kaj strigo.
* Merkuro
Sed tio ne estas ankoraŭ ĉio. Oni devas atenti la monaton, tagon kaj horon, ĉar ĉio ĉi estas sub influo de stelo, kiu povas helpi aŭ malfortigi la efikon de la rimedo. Fine oni ne devas forgesi: kiu stelo kaj kiu signo de la Zodiako estras la malsanulon? Nur konsiderinte ĉion ĉi, la kuracisto povas elekti certan rimedon.
– Kaj ĉu vi resanigas ĉiujn malsanulojn en la templo?
La pastro skuis la kapon.
– Ne – respondis li. – La homa inteligento, kiu devas atenti tiom da detaloj, pri kiuj mi parolis, tre facile eraras. Ankoraŭ pli bedaŭrinde estas, ke enviemaj spiritoj, protektantaj aliajn templojn, ofte por savi sian famon malhelpas la kuraciston kaj detruas la efikon de la rimedoj. Do plej diversa povas esti la definitiva rezultato: unu malsanulo tute resaniĝas, la stato de alia nur iom pliboniĝas, tria restas sen ŝanĝo. Kelkaj fariĝas ankoraŭ pli malsanaj, eĉ mortas... La volo de l’ dioj!...
La princo atente aŭskultis, sed li devis konfesi al si mem, ke ne multe li komprenis. Samtempe li rememoris la celon de sia veno en la templon kaj subite demandis la grandan kuraciston:
– Vi devis, sanktaj patroj, montri al mi la sekreton de la faraona trezorejo. Ĉu ĝi estas tio, kion mi vidis?
– Tute ne – respondis la kuracisto. – Ni estas ignorantoj en la ŝtataj aferoj. Venos ĉi tien la sankta patro Pentuer, granda saĝulo; li forprenos la vualon de viaj okuloj. Ramzes adiaŭis la kuraciston, scivole pensante pri tio, kion oni estis montronta al li.