头像

回复S-ro Petro的短信

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 19, 2023, 07:06 (224天前)
编辑: Pipi, 时间: Saturday, August 19, 2023, 07:13

Kara Petro,

Ĉinio havas Kvar Famajn Romanojn, ĉu vi scias pri tio? Ili estas Tri Regnoj (《三国演义》), Ĉe la Akvorando (《水浒传》), Pilgrimado al la Okcidento (《西游记》)kaj Ruĝdoma Sonĝo (《红楼梦》), la plej famaj kaj senmortaj en la ĉina literatura historio, verkitaj en la dinastio Ming kaj Qing.

La romano "Tri Regnoj", verkita de Luo Guanzhong (1330-1400), temas pri la leviĝo kaj pereo de la regnoj Wei, Shu kaj Wu.

"Ĉe la Akvorando" estas la unua romano pri kamparana ribelo en la feŭda socio en la literatura historio de Ĉinio. Ĝia aŭtoro estas Shi Nai'an.

"Pilgrimado al la Okcidento" estas romantikisma mita romano, verkita en la meza periodo de Ming-dinastio. Ĝi temas pri tio, kiel la simi-reĝo (Monkey King) Sun Wukong eskortas bonzon Xuanzang en pilgrimado al la Okcidento por peti sutrojn kaj kiel li subigas demonojn kaj monstrojn survoje al la Okcidento. Ĝin verkis Wu Cheng'en (1500-1582).

Kara Petro, pri la simi-reĝo (Monkey King) Sun Wukong, vi certe scias, se vi iam spektis la filmon "Pilgrimado al la Okcidento" . Eble la simi-reĝo (Monkey King) Sun Wukong profunde impresis vin! Nun ĝi supozeble venas al vi en la kapon!

"Ruĝdoma Sonĝo", naskita en la dua duono de la 18-a jc., atingis la kulminon de la realiasmaj klasikaj romanoj de Ĉinio kaj samtempe estas rigardata kiel perlo en la trezorejo de la monda literaturo. Ĝia aŭtoro estas Cao Xueqin (1715-1764).

Lastatempe mi estas okupita fosante en la romano "Ruĝdoma Sonĝo", tradukita de Xie Yuming, ĉina esperantisto.

La romano "Ruĝdoma Sonĝo" en Esperanta traduko, en tri volumoj, konsistanta el 120 ĉapitroj, havas 1893 paĝojn. Tial se mi legos ĉiutage po 3 paĝoj, la tuta libro (en tri volumoj) estos espereble finlegita en du jaroj. Tio ŝajnas al mi longa longa vojaĝo, sendube konsumos miajn multajn karajn tempon kaj energion, kio signifas, ke mi memvole ŝarĝas min per peza ŝarĝo! Eble tio valoras mian penon! Ha ha ha!

Nun mi jam devas ŝviti super "Ruĝdoma Sonĝo"!

Respektoplene via,
Pipi


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum