《中国寓言百则》第29则 Ĝusta Memtakso (LIU XIANG*)
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第29则
Ĝusta Memtakso (LIU XIANG*)
Zou Ji, ĉefministro de Qi-regno, havis altan staturon kaj belan aspekton.
Iumatene li vestis sin kaj metis ĉapon sur sian kapon antaŭ la spegulo. Li demandis sian edzinon: "Kiu estas pli bela, ĉu mi aŭ s-ro Xu en la norda parto de nia urbo?" Ŝi respondis: "Vi estas multe pli bela, li ne povas sin kompari kun vi."
S-ro Xu estas fama belulo en Qi-regno. Zou Ji ne kredis, ke li estas pli bela ol Xu. Li demandis sian kromedzinon, kaj ĉi tiu senhezite respondis: "Xu ne povas konkuri kun vi." La sekvantan tagon iu vizitis Zou Ji. Zou demandis la gaston, kaj ankaŭ ĉi tiu diris definitive: "Xu estas malpli bela ol vi."
Foje s-ro Xu vizitis Zou en lia hejmo. Zou atente rigardadis kaj trovis Xu pli bela. Li kaŝe rigardis sin en la spegulo: Li ja multe malpli bela ol Xu. Nokte li meditadis sur la lito, kial la tri personoj diris, ke li estas pli bela ol Xu. Fine li komprenis: "La edzino tiel diris pro amo al mi; la kromedzino pro timo; kaj la gasto pro komplezo."
——
*Liu Xiang (77 a.K. — 6 a.K.), fama intelektulo en la posta periodo de la Okcidenta Han-dinastio.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: