《法老王》75 读书笔记
En la fino de l’ finoj Pentuer diris nenion novan: ĉiuj plendis pri la malkresko de la teroj kaj loĝantaro en Egipto, pri la mizero de l’ kamparanoj, pri la maljusteco de la skribistoj kaj malhonesteco de Fenicianoj. Sed la prediko de la profeto ordigis liajn senordajn sciojn, donis al ili palpeblajn formojn kaj pli bone lumigis kelkajn faktojn.
Fenicianoj ekteruris lin: la princo ne komprenis ĝis nun la grandegon de la malfeliĉoj, kaŭzataj de ĉi tiu popolo al la ŝtato. La teruro estis tiom pli forta, ke li ja mem siajn proprajn kamparanojn farmdonis al Dagon kaj estis atestanto, kiel la bankiero reprenis la ŝuldojn!...
Sed la fakto, ke la princo sin trovis implikita kun la malhonesteco de Fenicianoj, alkondukis al stranga rezultato: Ramzes ne volis pensi pri ili, kaj kiom da fojoj ekflamis en li kolero kontraŭ ĉi tiuj homoj, tiom da fojoj estingis ĝin la sento de l’ honto. Ĉu li ne estis parte ilia kunulo?
Kontraŭe, la princo bone komprenis la gravecon de la malgrandiĝo de l’ teritorio kaj loĝantaro, kaj pri tio li precipe insistis en siaj meditoj.
– Se ni posedus – diris li al si mem – la du milionojn da homoj, kiujn Egipto perdis, oni povus kun ilia helpo repreni de la dezerto la fruktodonajn terojn, eĉ pligrandigi la teritorion... Kaj, tiam, malgraŭ Fenicianoj; niaj kamparanoj vivus pli bone kaj pligrandiĝus la enspezoj de la ŝtato...
Sed kie preni la homojn?
Okazo inspiris al li la respondon. Foje vespere, promenante en la ĝardenoj de l’ templo, la princo renkontis aron de sklavoj, kiujn la generalo Nitager kaptis sur la orienta limo kaj sendis al la diino Hator. Ĉi tiuj homoj estis bone konstruitaj; laboris pli multe ol Egiptanoj, kaj ĉar oni bone ilin nutris, ili eĉ estis kontentaj je sia sorto.
Kiam la princo rigardis ilin, fulmo eklumigis lian animon: de la emocio li preskaŭ perdis la konscion. Egipto bezonas homojn, multe da homoj, centojn da miloj, eĉ milionon, aŭ du milionojn... Kaj jen ili estas!... Oni devas nur invadi Azion, preni ĉion, kion oni renkontos sur la vojo, kaj sendi Egipton... Kaj ne fini la militon pli frue, ol oni kolektos tiom, ke ĉiu Egiptano havos sian sklavon...
Tiel naskiĝis plano simpla kaj kolosa, dank’ al kiu la ŝtato devis akiri loĝantaron, la kamparanoj helpantojn en la laboro, kaj la trezorejo de l’ faraono fonton de enspezoj, neniam sekiĝantan.
La princo estis ravita, kvankam en la sekvinta tago vekiĝis en li nova dubo.
Pentuer insiste proklamis, kaj Herhor jam antaŭ li diris la samon, ke la fonto de la malfeliĉoj de Egipto estis la venkaj militoj.
Do oni ne povas relevi Egipton per nova milito.
– Pentuer estas granda saĝulo kaj Herhor estas granda saĝulo – pensis la princo. – Se ili opinias la militon malutila, se same opinias la ĉefpastro Mefres kaj aliaj pastroj, eble la milito vere estas danĝera afero?...
Kaj ĝi devas esti tia, se tion diras tiom da saĝaj kaj sanktaj homoj.
La princo estis profunde ĉagrenita. Li elpensis simplan rimedon relevi Egipton, kaj la pastroj certigis, ke ĝuste tio povis definitive ruinigi la landon.
La pastroj, la plej saĝaj kaj sanktaj homoj.
Sed baldaŭ okazis io, kio malvarmigis iom la kredon de l’ princo al la verdiremo de la pastroj, aŭ pli ĝuste, revekis en li la antaŭan malkredemon.
Foje li iris kun kuracisto en la bibliotekon. La vojo pasis tra malvasta kaj malluma koridoro, de kiu la kronprinco foriris kun abomeno.
– Mi ne iros tra ĝi! – diris li.
– Kial? – demandis la kuracisto kun miro.
– Ĉu vi ne memoras, sankta patro, ke en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo, en kiu vi kruele martiris perfidulon?
– Ah, jes!... – respondis la kuracisto. – Ĉi tie estas kelo, en kiun ni verŝis bolantan peĉon...
– Kaj vi mortigis homon...
La kuracisto ekridetis. Li estis bona kaj gaja homo. Vidante la indignon de l’ princo, li diris post mallonga pripenso:
– Jes, malpermesite estas al iu ajn perfidi la sanktajn misterojn... Kompreneble... Antaŭ ĉiu pli granda soleno ni rememorigas tion al la junaj kandidatoj je pastroj.
Lia tono estis tiel stranga, ke Ramzes postulis klarigojn.
– Mi ne povas perfidi la misterojn, – respondis la kuracisto – sed... Se via alteco promesos esti diskreta, mi rakontos al vi historion.
Ramzes promesis, la kuracisto rakontis jenon:
– Egipta pastro, vizitante la templojn de la idolana lando Aram, renkontis en unu el ili homon, kiu ŝajnis al li tre grasa kaj kontenta; kvankam li portis mizerajn vestojn.
“Klarigu al mi – demandis la pastro la gajan mizerulon – kial, kvankam vi estas malriĉa, vi havas korpon grasan, kvazaŭ la estro de l’ temploj?”
La homo, ĉirkaŭrigardinte, ĉu iu ne aŭskultas, respondis:
“Mi havas tre lamentan voĉon, mi estas martiro en la templo. Kiam la popolo kunvenas por la diservo, mi englitas en la kelon kaj ĝemas per ĉiuj fortoj; por tio oni donas al mi ne malbonan manĝon dum la tuta jaro, kaj kruĉon da biero por ĉiu martira tago...”
– Tiel estas en la idolana lando Aram – finis la kuracisto, metante fingron sur la lipojn. – Memoru, princo, kion vi promesis al mi, kaj pensu pri nia bolanta peĉo, kion vi volas...
La rakonto ree ekscitis la princon. Li iom trankviliĝis, eksciinte, ke oni ne mortigis en la templo homon, sed samtempe revekiĝis en li ĉiuj antaŭaj suspektoj kontraŭ la pastroj...
Ke ili trompas la simplulojn, pri tio li sciis. Li ja memoris de sia tempo en la lernejo, la procesion de la sankta bovo Apis. La popolo estis certa, ke Apis kondukas la pastrojn; sed ĉiu lernanto sciis, ke la dia besto iras tien, kien volas la pastroj.
Kiu do povas scii, ĉu la prediko de Pentuer ne estis procesio de Apis, destinita por li? Tiel facile ja estas ŝuti sur teron diverskoloran fazeolon aŭ aranĝi vivantajn bildojn. Kiom da pli belaj spektakloj li vidis: ekzemple la batalo de Set kontraŭ Oziriso, en kiu partoprenis kelkcento da personoj... Kaj ĉu eĉ tiam ne trompis la pastroj? Tio devis esti batalo de dioj, kaj batalis alivestitaj homoj. Pereadis en ĝi Oziriso, kaj la pastro, ludanta Ozirison estis sana, kiel rinocero. Kiajn miraklojn oni ne montris tie!... La akvo leviĝis, bruegis la tondro, la tero tremis kaj eligis fajron. Kaj ĉio ĉi estis trompo. Kial do la spektaklo de Pentuer devis esti vero?
Cetere, la princo ne senbaze suspektis, ke oni volis lin trompi. Jam estis trompo la homo, ĝemanta en la kelo kaj martirata per bolanta peĉo. Sed tio ne estis grava. Pli grava estis tio, pri kio la princo konvinkiĝis jam multfoje, ke Herhor ne volis militon, Mefres ankaŭ ne volis militon, kaj Pentuer estis la helpanto de unu, la favorato de la alia.
Tia estis la batalo, kiu bolis en la animo de l’ princo: jen li pensis, ke li ĉion komprenas, jen ree ĉirkaŭis lin mallumo; jen li estis plena de espero, jen li dubis pri ĉio. De unu horo al alia, de unu tago al alia lia animo leviĝis kaj malleviĝis, kiel la akvoj de Nilo dum unu tuta jaro.
Iom post iom Ramzes retrovis la egalpezon, kaj kiam venis la tempo forlasi la templon, liaj opinioj estis jam klare formulitaj.
Antaŭ ĉio li bone komprenis, kion bezonas Egipto: pli multe da tero kaj pli multe da homoj.
Due li kredis, ke la plej bona rimedo akiri homojn estas milito kontraŭ Azio. Tamen Pentuer penis pruvi al li, ke la milito povis nur pligrandigi la malfeliĉojn de l’ ŝtato. Aperas nova demando: ĉu Pentuer diris veron aŭ mensogis?
Se li diris la veron, li dronigis Ramzeson en malesperon, ĉar la princo ne vidis, ekster la milito, alian rimedon por relevi la ŝtaton. Sen milito Egipto ĉiujare perdos iom da loĝantaro kaj pligrandiĝos la ŝuldoj de l’ faraono, ĝis ĉio ĉi finiĝos per terura katastrofo, eble jam dum la sekvonta regado.
Kaj se Pentuer mensogis? Kial li farus tion? Kompreneble instigita de Herhor, Mefres kaj de la tuta pastraro. Sed kial la pastroj ne volis militon? Kiaj estis iliaj motivoj? Ĉiu milito ja alportis plej grandajn profitojn al ili kaj al la faraono.
Cetere ĉu la pastroj povis trompi lin en tiel grava afero? Estas vere, ke ili faris tion ofte, sed en malgravaj aferoj, sed ne en la aferoj pri la estonteco kaj sorto de l’ ŝtato. Oni ne povas ankaŭ diri, ke ili ĉiam trompis. Ili ja estas la servistoj de l’ dioj kaj la gardistoj de la grandaj misteroj. En iliaj temploj loĝas spiritoj, Ramzes mem konvinkiĝis pri tio en la unua nokto de sia loĝado ĉe la templo.
Kaj se la dioj ne permesas al la profanoj proksimiĝi al siaj altaroj, se ili tiel vigle gardas la templojn, kial ili ne gardus Egipton, kiu estas ilia plej granda templo?
Kiam post kelke da tagoj, post solena diservo, benata de l’ pastroj, Ramzes forlasis la templon de Hator, du demandoj okupis liajn pensojn:
Ĉu milito kontraŭ Azio povus malutili Egipton?
Ĉu la pastroj povus en ĉi tiu demando trompi lin, la kronprincon?
《法老王》 读书笔记 (37-42页)
《法老王》 读书笔记 (37-42页)
1. En la fino de l’ finoj Pentuer diris nenion novan:
—— En la fino de l’ finoj = Finfine
2. Sed la fakto, ke la princo sin trovis implikita kun la malhonesteco de Fenicianoj, alkondukis al stranga rezultato:
—— la fakto, ke同位语从句,也可视为定从。
3. Se ni posedus – diris li al si mem – la du milionojn da homoj, kiujn Egipto perdis, oni povus kun ilia helpo repreni de la dezerto la fruktodonajn terojn, eĉ pligrandigi la teritorion...
—— Se ni posedus ... 条从,谓语动词用虚拟语气。kiujn Egipto perdis, 为定从。kun ilia helpo 靠/借助于他们的帮助,在他们的帮助下。*helpe de ..., per helpo de ...
4. Okazo inspiris al li la respondon.
—— 一个机会给了他答案。inspiris:使获得灵感,给予启示。
5. Ĉi tiuj homoj estis bone konstruitaj;
—— 这些人身材匀称。*belstatura.
6. Kiam la princo rigardis ilin, fulmo eklumigis lian animon: de la emocio li preskaŭ perdis la konscion.
—— Kiam时从。fulmo eklumigis lian animon 他忽然开窍了。de la emocio li preskaŭ perdis la konscion. 他激动得差点晕了过去。de la emocio 由于激动。表示原因,原因状语。perdis la konscion 失去知觉。
7. Oni devas nur invadi Azion, preni ĉion, kion oni renkontos sur la vojo, kaj sendi Egipton... Kaj ne fini la militon pli frue, ol oni kolektos tiom, ke ĉiu Egiptano havos sian sklavon...
—— ĉion, kion定从。ne fini la militon pli frue, ol 直到 ...... 再结束战争。ne ... ĝis ...; antaŭ ol ... 补充结束的表达:meti finon al ...; meti la finan punkton al ...
8. La princo estis ravita, kvankam en la sekvinta tago vekiĝis en li nova dubo.
—— La princo estis ravita 王子心醉神迷。kvankam让从。en la sekvinta tago, en la sekvanta tago, en la sekva tago. 第二天。vekiĝis en li nova dubo 他心里产生新的疑虑。
9. Pentuer insiste proklamis, kaj Herhor jam antaŭ li diris la samon, ke la fonto de la malfeliĉoj de Egipto estis la venkaj militoj.
—— ke同位语从句。
10. La princo estis profunde ĉagrenita.
—— 王子感到很懊恼。
11. Sed baldaŭ okazis io, kio malvarmigis iom la kredon de l’ princo al la verdiremo de la pastroj, aŭ pli ĝuste, revekis en li la antaŭan malkredemon.
—— io, kio定从。aŭ pli ĝuste 确切地说。插入语。
12. La vojo pasis tra malvasta kaj malluma koridoro, de kiu la kronprinco foriris kun abomeno.
—— de kiu定从。kun abomeno伴随状语。
13. Ĉu vi ne memoras, sankta patro, ke en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo, en kiu vi kruele martiris perfidulon?
—— en kiu定从。
14. Jes, malpermesite estas al iu ajn perfidi la sanktajn misterojn...
—— 不允许任何人泄露天机。*lici = esti permesita.
15. mi englitas en la kelon kaj ĝemas per ĉiuj fortoj;
—— per ĉiuj fortoj 竭尽全力,尽一切力量。
16. Ke ili trompas la simplulojn, pri tio li sciis.
—— 调整一下语序:li sciis pri tio, ke ili trompas la simplulojn
17. La popolo estis certa, ke Apis kondukas la pastrojn; sed ĉiu lernanto sciis, ke la dia besto iras tien, kien volas la pastroj.
—— estis certa, ke宾从。tien, kien地从。
18. Pli grava estis tio, pri kio la princo konvinkiĝis jam multfoje, ke Herhor ne volis militon, Mefres ankaŭ ne volis militon, kaj Pentuer estis la helpanto de unu, la favorato de la alia.
—— tio, pri kio主语从句。
19. Tia estis la batalo, kiu bolis en la animo de l’ princo: jen li pensis, ke li ĉion komprenas, jen ree ĉirkaŭis lin mallumo; jen li estis plena de espero, jen li dubis pri ĉio. De unu horo al alia, de unu tago al alia lia animo leviĝis kaj malleviĝis, kiel la akvoj de Nilo dum unu tuta jaro.
—— jen ..., jen ..., jen ..., jen ... 时而/一会儿 ..., 时而/一会儿 ..., 时而/一会儿 ..., 时而/一会儿 ... 区别:jen kaj jen/de tempo al tempo 不时。De unu horo al alia, de unu tago al alia
20. Iom post iom Ramzes retrovis la egalpezon, kaj kiam venis la tempo forlasi la templon, liaj opinioj estis jam klare formulitaj.
—— liaj opinioj estis jam klare formulitaj 他的意见已被简明扼要地提出。
21. Due li kredis, ke la plej bona rimedo akiri homojn estas milito kontraŭ Azio.
—— akiri homojn 动词不定式短语作后置定语。
21. Se li diris la veron, li dronigis Ramzeson en malesperon, ĉar la princo ne vidis, ekster la milito, alian rimedon por relevi la ŝtaton.
—— li dronigis Ramzeson en malesperon 他让Ramzeso绝望。他使Ramzeso陷入绝望之中。malespero; profunda malespero; despero. *ekster la milito:除了战争。
22. Estas vere, ke ili faris tion ofte,
—— 主语从句。
23. du demandoj okupis liajn pensojn
—— 他满脑子里想着两个问题。他总在思考两个问题。两个问题占据着他的头脑。