头像

国际台《文学园地》 Ponto (Tradukis Pipi)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 20, 2023, 09:12 (244天前)

Ponto | Pipi | Ĉinio
(GMT+08:00) 2019-09-20 16:49:24 Redaktoro:Xiong


Ponto

Verkis Tan Ge

Tradukis Pipi


Ĉe la aŭroro la pluvo subite intensiĝis, kvazaŭ verŝite per siteloj.

Blekante, la montdiluvo torentis el la valo senbride kiel grego da timigitaj sovaĝaj ĉevaloj.

La konstruejo surprizite vekiĝis. La homoj eksaltis el la lito, sed stariĝis en inundakvon. Aŭdiĝis panika ekkrio, kaj sekve pli ol cent homoj, interpuŝiĝante, kuregis suden. Tamen la inundo pli ol du futojn alta jam dancadis sur la vojo. La homoj freneze retrokuregis.

Nek oriente nek okcidente troviĝis vojo. Nur norde estis mallarĝa ligna ponto.

La morto alpremiĝis en la malicaj ridoj de la inundo.

La homoj, stumblante, puŝis sin en la direkto al la ligna ponto.

Ĉe la ligna ponto, en la akvo alta ĝis la femuroj, staris ilia sekretario de la Partia filio, la maljunulo baldaŭ emeritiĝonta.

Kun pluvo fluanta sur la malgrasa vizaĝo, li, monte aplomba, senparole najlis siajn okulojn al la bruanta homamaso.

Haltinte, la homoj rigardis la maljunulon.

Li raŭke kriegis: "La ponto estas streta! Formu vicon kaj ne interpuŝiĝu! La kompartianoj viciĝu ĉefine!"

" Ankaŭ kompartianoj estas homoj." aŭdiĝis la kriego el inter la homamaso.

"Tio ne estas filmludo!" eĥis alia krio.

"Venu kaj anoncu vin al mi, se vi volus eksiĝi el la Partio!" la maljunulo malvarme diris.

Nenia protesta kriado plu. Pli ol cent homoj kuregis laŭvice unu post alia preter la maljunulo sur la lignan ponton.

La akvo leviĝis iom post iom alten kaj senskrupule lekadis al homoj la taliojn.

La maljunulo subite etendis sian manon kaj eltiris junulon el la vico, insultante: "Ĉu vi, al la diabloj, ankoraŭ meritas esti kompartiano? Vi foriru la lasta de ĉi tie!" Li furioze muĝis kiel leopardo.

La junulo ĵetis al li koleran ekrigardon kaj tuj iris flanken.

La vico iris en perfekta ordo.

La ligna ponto komencis tremi kaj dolorĝemi.

Fine, kiam la akvo atingis la bruston de la maljunulo, restis nur li kaj la junulo.

La junulo ekpuŝis la maljunulon, dirante: "Vi unue foriru!"

"Ne babilaĉu! Tuj for de ĉi tie!" kriante, li forte puŝis la junulon sur la lignan ponton.

Abrupte, la ligna ponto disfalis kun tondra bruego en la akvon. La junulo estis englutita de la akvo.

La maljunulo ŝajnis krii ion, tamen, unu subita ondego ankaŭ voris lin.

Regis vasta etendaĵo da akvo.

Kvin tagojn poste la inundo vanuis.

Maljunulino, subtenata de iu je la brako, venis ĉi tien por fari oferadon al du mortintoj — ŝiaj edzo kaj filo.

——

Pipi

Dalian

2019.9.8


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum