回复s-ro Petro
回复s-ro Petro
Hahaha, mia kara Petro, unue mi devas adresi al vi mian dankon!
Ĉimomente mi fieras precize kiel pavo, eĉ povas sinjorumi surstrate samkiel miliardulo kun giganta sumo da mono enpoŝe. Ŝajnas al mi, ke subite kreskas sur mi flugiloj, kiuj levas min tiom alten, ke mi birde flugas tiom malproksimen, en la nubojn, celas ĉielen, zeniten, al la suno, al la luno! Ĉi ĉion mi devas ŝuldi (atribui) al via laŭdo, kiu eble maldormigos min tri tagnoktojn.
Hahaha, nur ŝerco!
Nun ni revenu al nia temo!
Jes, trafe dirite! La metafora, figura uzo de vortoj ŝajnas al mi iom malfacila, sed tre grava, tre necesa, tre vaste uzata, precipe en literaturaj verkoj. Dum mia ĉiutaga legado, mi ĉiam donas pli da atento al "la metafora, figura uzo de vortoj". Se mi trovas vortojn aŭ esprimojn belaj, mi tuj skribas notojn aŭ surpapere aŭ enmarĝene. Kompreneble mi adoptas ilin laŭbezone kiam mi verkas ion.
La lasta problemo, kiun vi devas solvi, estas: se mi pro via laŭdo restus sendorma kaj mortus de dormemo, per kio vi kompensus mian vivon?
(Pro tio, ke mi verkis la supran tekston en kurta tempo, unuspire, mi pensas, ke dozo da eraroj, aŭ grandaj aŭ etaj, certe neeviteblas. Pardonon!)
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: