头像

《中国寓言百则》第30则 Terura Onidiro (LIU XIANG)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, August 21, 2023, 06:35 (247天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第30则

Terura Onidiro (LIU XIANG)

Zengzi adiaŭis sian patrinon por viziti Fei-regnon.

En Fei-regno estis iu, kiu havas saman nomon kiel Zengzi, mortigis homon. Prenante Zengzi por la murdinto, iu hastis al lia patrino kaj diris: "Via filo mortigis homon en Fei-regno!"

Tiam ŝi estis teksanta ŝtofon kaj tute ne kredis. Ŝi diris eĉ sen levi sian kapon:

"Mia filo absolute ne mortigas homon."

Tion dirinte, ŝi daŭre teksis.

Iom poste, venis alia kun raporto: "Zengzi mortigis homon!"

La patrino silentis antaŭ tio kaj trankvile laboras.

Venis la tria kun la sama raporto: "Zengzi mortigis homon!"

La patrino ektimis, forĵetis la naveton, forlasis la teksilon kaj forkuris trans la muron.

Ja terura estas onidiro.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum