头像

《中国寓言百则》第31则 Ripari Stalon post Perdo de Ŝafoj

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 22, 2023, 06:48 (220天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第31则

Ripari Stalon post Perdo de Ŝafoj (LIU XIANG)

Iu bredis ŝafojn. Iun matenon li trovis, ke perdiĝis unu ŝafo. La stalo havis truon, tra kiu lupo eniris kaj ŝtelis la ŝafon nokte.

Lia najbaro konsilis: "Tuj riparu la stalon kaj ŝtopu la truon."

Li diris: "La ŝafo jam perdiĝis, kial ripari la stalon?"

La sekvan matenon li trovis, ke perdiĝis alia ŝafo — denove venis lupo tra la truo.

Li tre bedaŭris, ke li ne akceptis la konsilon de la najbaro, kaj tuj riparis la stalon. Poste neniam plu perdiĝis liaj ŝafoj.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum