《法老王》76
第二卷
ĈAPITRO IV
Akompanata de kelke da oficiroj la princo rajdis sur ĉevalo al Pi-Bast, la fama ĉefurbo de l’ nomeso Habu.
Pasis la monato Paoni, komenciĝis Epifi (aprilo, majo). La suno estis en sia zenito, antaŭdirante la sezonon de la varmegoj, plej malagrablan en Egipto. Jam kelke da fojoj leviĝis la terura vento de l’ dezerto; la homoj kaj bestoj sveniĝadis de la varmego, sur la kampojn kaj arbojn komencis fali griza polvo, sub kiu mortas la kreskaĵoj.
La rozoj jam estis kolektitaj kaj oni faris el ili esencon; la grenoj estis rikoltitaj kaj la trifolio jam duafoje. La gruoj kaj la siteloj laboris kun duobla fervoro, disverŝante malpuran akvan sur la tero, por prepari ĝin al nova semo. Oni komencis ŝirkolekti la figojn kaj vinberojn.
La akvo de Nilo malleviĝis, la kanaloj estis malprofundaj kaj malbonodoraj. Super la tuta lando pendis delikata polvo en la radioj de la bruliganta suno.
Malgraŭ tio la princo rajdis kontenta. La penta vivo de la templo tedis lin; li eksopiris al festenoj, virinoj kaj bruo.
La ĉirkaŭaĵo, kvankam ebena kaj unuforme distranĉita de la kanala reto, estis interesa. En la nomeso Habu vivis alia loĝantaro: ne enlandaj Egiptanoj, sed posteuloj de la batalemaj Hiksosoj, kiuj iam invadis Egipton kaj regis ĝin dum kelke da jarcentoj.
La veraj Egiptanoj malestimis ĉi tiun restaĵon de la forpelitaj venkintoj, sed Ramzes rigardis ilin kun plezuro. Ili estis viroj altaj, kun fiera mieno kaj vira energio en la vizaĝo. Antaŭ la princo kaj la oficiroj ili ne faladis sur la vizaĝon kiel Egiptanoj, rigardis la altrangulojn sen malbonvolo, sed ankaŭ sen timo. Ili ne havis ankaŭ dorsojn, kovritajn de cikatroj de la bastonoj; la skribistoj respektis ilin, sciante, ke batata Hiksos redonas la batojn kaj iafoje mortigas la persekutanton. Fine Hiksosoj posedis la favoron de l’ faraono, ĉar ĉi tiu popolo liveris la plej bonajn militistojn.
Ju pli proksimiĝis la kronprinco al Pi-Bast, kies templojn kaj palacojn oni vidis tra la polva nebulo kvazaŭ tra vualoj, des pli vivplena fariĝis la ĉirkaŭaĵo. Per la vasta vojo kaj per la najbaraj kanaloj oni transportis: brutojn, tritikon, fruktojn, vinon, florojn, panojn kaj multajn aliajn objektojn de la ĉiutaga uzado. La fluo de la homoj kaj komercaĵoj, rapidantaj al la urbo, brua kaj densa, kvazaŭ ĉe Memfiso en la festaj tagoj, ĉi tie estis ordinara afero. Ĉirkaŭ Pi-Bast dum la tuta jaro regis tumulto de foiro, kiu silentiĝis nur nokte.
La kaŭzo de tio estis simpla: la urbo havis la feliĉon posedi antikvan kaj faman templon de Astarte, respektata de la tuta okcidenta Azio kaj altiranta amason da pilgrimoj. Sen troigo oni povas diri, ke apud Pi-Bast ĉiutage metis siajn tendojn tridek mil eksterlanduloj: Sasĥu aŭ Araboj, Fenicianoj, Hebreoj, Filistinoj, Ĥetoj, Asirianoj kaj aliaj. La egipta registaro amike rilatis al la pilgrimoj, kiuj alportis la ĝi grandajn enspezojn; la pastroj toleris ilin, kaj la loĝantaro de la najbaraj nomesoj volonte komercis kun ili.
Unu horon da vojo de la urbo oni povis vidi la terdometojn kaj la tendojn de la pilgrimoj, konstruitajn sur la nuda tero. Unuj sub la libera ĉielo preparis nutraĵon, aliaj aĉetis la senĉese alfluantajn komercaĵojn, aliaj iris procesie al la templo. Tie ĉi kaj tie kolektiĝis grandaj amasoj antaŭ la lokoj de ludoj, kie faris spektaklojn la dresistoj de bestoj, la sorĉistoj de serpentoj, atletoj, dancistinoj kaj ĵonglistoj.
Super la homa amaso pendis polvo kaj tumulto:
Ĉe la urba pordego salutis Ramzeson liaj korteganoj kaj la nomarĥo de Habu kun la oficistoj. La saluto estis bonkora, sed malvarma. La mirigita vic-reĝo murmuretis al Tutmozis:
– Kion signifas, ke vi rigardas min, kvazaŭ mi venus disdoni punojn?
– Ĉar via ekscelenco – respondis la favorato – havas vizaĝon de homo, kiu gastis ĉe la dioj.
Li diris la veron. Ĉu de la asketa vivo, ĉu de la kunestado kun la saĝaj pastroj, ĉu eble de la longaj meditoj, la princo ŝanĝiĝis. Li malgrasiĝis, lia vizaĝo bruniĝis, en lia fizionomio oni legis grandan seriozecon. Dum kelke da semajnoj li plimaljuniĝis je kelke da jaroj.
En unu el la ĉefaj stratoj de l’ urbo tiel granda amaso da homoj puŝis unuj la aliajn, ke la policistoj estis devigitaj dispuŝi ilin por liberigi la vojon al la kronprinco kaj lia sekvantaro. La popolo ne salutis la princon, sed amasiĝis ĉirkaŭ malgranda palaco, kvazaŭ atendante iun.
– Kio estas tio? – demandis Ramzes la nomarĥon, ĉar malagrable tuŝis lin la indiferenteco de la amaso.
– Tie ĉi loĝas Hiram – respondis la nomarĥo – tira princo, homo tre bonfara. Ĉiutage li disdonas almozon, kolektiĝas do la mizeruloj.
La princo sin turnis sur la ĉevalo, rigardis kaj diris:
– Mi vidas tie reĝajn laboristojn. Do ankaŭ ili venas por la almozo de la fenicia riĉulo?
La nomarĥo silentis. Feliĉe ili proksimiĝis al la registara palaco kaj Ramzes forgesis pri Hiram.
Kelke da tagoj daŭris la festenoj por la honoro de la vic-reĝo; sed la princo ne estis ravita de ili. Mankis en ili la gajeco kaj okazis malagrablaĵoj.
Foje, unu el la princaj amatinoj, dancante antaŭ li, ekploris. Ramzes prenis ŝin en la brakojn kaj demandis, kio estas al ŝi?
En la komenco ŝi ŝanceliĝis respondi, sed kuraĝigita de la favoro de l’ princo, ŝi respondis, dronante en la larmoj:
– Ni estas, monarĥo, viaj virinoj, ni estas filinoj de grandaj gentoj kaj oni devas nin respekti...
– Vi diras veron – intermetis la princo.
– Tamen via trezoristo limigas niajn elspezojn. Li eĉ dezirus senigi nin je servaj knabinoj, sen kiuj ni ja ne povas nin vesti, nek kombi.
Ramzes alvokis la trezoriston kaj severe admonis lin, ke liaj virinoj havu ĉion, konforme al la deveno kaj situacio.
La trezoristo falis antaŭ la princo sur la vizaĝon kaj promesis plenumi la ordonojn de l’ virinoj. Post kelke da tagoj eksplodis ribelo inter la palacaj sklavoj, kiuj plendis, ke oni ne donas plu al ili vinon.
La kronprinco ordonis ree doni al ili vinon. Sed en la sekvinta tago dum la revuo de la armeo, venis al li deputatoj de la regimentoj kun humila plendo, ke oni malgrandigis iliajn porciojn de viando kaj pano.
Ankaŭ ĉi tiun fojon la princo ordonis plenumi la postulojn de la petantoj.
Post kelke da tagoj vekis lin granda bruo antaŭ la palaco. Ramzes demandis pri la kaŭzo. La deĵoranta oficiro klarigis, ke kolektiĝis la reĝaj laboristoj kaj postulas la nepagitan salajron.
Oni alvokis la trezoriston; la princo kolere atakis lin.
– Kion tio signifas?... – kriis li. – De mia alveno ne pasis eĉ unu tago, en kiu oni ne plendis pri ia maljustaĵo. Se ree okazos io simila, mi ordonos juĝan esploron kaj metos finon al via ŝtelado!...
La tremanta trezoristo ree falis sur la vizaĝon kaj ĝemis:
– Mortigu min, sinjoro!... Sed kion mi povas fari, se via trezorejo kaj provizejoj estas malplenaj?...
Malgraŭ la kolero la princo komprenis, ke la trezoristo eble estas senkulpa. Li ordonis al li foriri kaj alvokis Tutmozison.
– Aŭskultu – diris Ramzes al sia favorato – okazas ĉi tie aferoj, kiujn mi ne komprenas kaj al kiuj mi ne kutimis. Miaj virinoj, sklavoj, soldatoj kaj reĝaj laboristoj ne ricevas sian salajron aŭ oni limigas iliajn elspezojn. Kaj kiam mi demandis la trezoriston, kion tio signifas, li respondis, ke mi havas plu nenion en la trezorejo kaj provizejoj.
– Li diris la veron.
– Kiel?... – eksplodis la princo. – Por mia vojaĝo lia sankteco destinis ducent talentojn en komercaĵoj kaj oro. Ĉu ĉio jam estas malŝparita?...
– Jes – respondis Tutmozis.
– Kiamaniere?... Por kio?... – kriis la vic-reĝo. – Sur la tuta vojo ja akceptis nin la nomarĥoj?...
– Sed ni pagis al ili por tio.