牛郎和织女
Pri la Bovpaŝtisto kaj la Teksanta Knabino*
牛郎和织女
En la vespero de la sepa de la sepa monato la Bovpaŝtisto renkontiĝas kun la Teksanta Knabino. Kompatindaj geamantoj! Ili povas renkontiĝi nur unu fojon en ĉiu jaro! Kial ne estas pramo en la Arĝenta Rivero? Kial ne estas ponto en la ordinara tempo, sed nur en la vespero de la sepa de la sepa monato? Kial oni permesas al ili kuniĝi nur unu fojon ĉiujare? Pro kio ili estis punitaj tiel severe? Ĉu ne estas libero de amo en la ĉielo same kiel en la homa mondo? Ĉu ankaŭ la fraŭlinoj-steloj ne havas liberon kaj rajton elekti sian amaton?
Tiel streta estas la rivero kaj tiel malprofunda estas ĝia akvo. Kial oni ne konstruas ponton longdaŭran por ke la Bovpaŝtisto transpasu la riveron por akompanadi sian Teksantan Knabinon?
Mi volus konstrui ponton super la Ĉiela Rivero, por ke la geamantoj povu kunesti ĉiutage.
——
*En ĉina mitologio, la Bovpaŝtisto kaj la Teksanta Knabino estas geamantoj, kiuj estis kruele disigitaj per la Ĉiela Rivero aŭ alinome Arĝenta Rivero (t.e. la Laktovojo) kaj permesitaj kuniĝi nur unu fojon ĉiujare je la sepa de la sepa monato.