头像

《中国寓言百则》第35则 Kalidro kaj Molusko Militas ...

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 26, 2023, 06:51 (245天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第35则

Kalidro kaj Molusko Militas, Fiŝisto Profitas ( LIU XIANG)

Sur riverplaĝo molusko malfermis siajn konkojn por sunbano. Tion vidinte, kalidro salivumas kaj alflugis por manĝi delikatan karnon de la molusko. La molusko tuj fermis siajn konkojn kaj krampis la bekon de la kalidro.

La kalidro diris: "Se ne pluvos hodiaŭ nek morgraŭ, vi mortos."

La molusko diris: "Se mi ne forlasos vin hodiaŭ nek morgaŭ, vi mortos."

Ili ne cedis unu al la alia. Tion vidinte, fiŝisto kaptis ilin senpene.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum