头像

《中国寓言百则》第38则 Zorgi nur pri Ĉasaĵo antaŭ Si

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 29, 2023, 07:09 (241天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第38则

Zorgi nur pri Ĉasaĵo antaŭ Si (LIU XIANG)

En la ĝardeno staris granda arbo, sur kiu estis cikado. Ĝi, tremigante siajn flugilojn, kantis kaj suĉis freŝajn roserojn, tute nesciante, ke manto proksimiĝas nerimarkite al ĝi.

La manto kuntiris sian korpon kaj kurbigis siajn antaŭajn membrojn falĉileto-similajn por ĉasi la cikadon kaj tute ne atendis, ke fringelo estas apud ĝi.

La fringelo etendis sian kolon por kapti la manton, tute ne sciante, ke sub la arbo homo streĉis katapulton kaj celis ĝian kapon.

La cikado, la manto kaj la fringelo zorgis nur pri la ĉasaĵo antaŭ si, sed ne pri la danĝero post si.

——
注释:

1. Zorgi nur pri Ĉasaĵo antaŭ Si 只顾眼前的猎物 (螳螂捕蝉,黄雀在后)

2. En la ĝardeno staris granda arbo, sur kiu estis cikado. 花园里有一棵大树,树上有一只蝉。

3. Ĝi, tremigante siajn flugilojn, kantis kaj suĉis freŝajn roserojn, tute nesciante, ke manto proksimiĝas nerimarkite al ĝi. 它颤动着翅膀,鸣叫着,吮吸新鲜的露珠,浑然不知一只螳螂正悄悄地靠近它。

4. La manto kuntiris sian korpon kaj kurbigis siajn antaŭajn membrojn falĉileto-similajn por ĉasi la cikadon kaj tute ne atendis, ke fringelo estas apud ĝi. 螳螂蜷曲着身子,弯起像镰刀一样的前肢捕蝉,完全没料到一只黄雀在它身边。

5. La fringelo etendis sian kolon por kapti la manton, tute ne sciante, ke sub la arbo homo streĉis katapulton kaj celis ĝian kapon. 黄雀伸长脖颈去捉螳螂,全然不知树下有个人正拉紧弹弓在瞄准它的脑袋瓜子。

6. La cikado, la manto kaj la fringelo zorgis nur pri la ĉasaĵo antaŭ si, sed ne pri la danĝero post si. 蝉,螳螂和黄雀只顾眼前猎物,却不顾身后之危险。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum