头像

《中国寓言百则》第39则 Perdo de Ambaŭ Virinoj

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 30, 2023, 06:56 (241天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第39则

Perdo de Ambaŭ Virinoj (LIU XIANG)

Zhao Jianzi, ĉefministro de la regno Jin, pretis militi kontraŭ la regno Qi kaj deklaris, ke li mortpunos armeanon, kiu aŭdacos malkonsili lin. Estis militisto nomata Gong Luwang. Renkontiĝinte kun Zhao Jianzi, li ekridegis.

Zhao Jianzi demandis lin: "Pro kio vi ridas?"

Gong Luwang respondis: "Mi ekmemoris ridindigan aferon."

Zhao Jianzi diris severe: "Diru do la aferon. Se ĝi vere ridigas, mi pardonos vin, alie, mi mortigos vin."

Gong Luwang rakontis kun trankvileco: "En rikolta sezono la geedzoj de mia najbaro kune iris al kampo. La edzo rimarkis virinon en profunda morusarbaro kaj tuj postkuris ŝin, sed ne sukcesis kuratingi ŝin. Kaj kiam li revenis, lia edzino jam forlasis lin pro kolerego. Mi ridis, ke por ĉasi la virinon li perdis ambaŭ virinojn kaj fariĝis solulo."

Zhao Jianzi tuj komprenis kaj diris: "Se mi militos kontraŭ alia regno, mi perdos la mian kaj fariĝos sklavo." Tial, li ordonis retiri la trupojn.

——
注释:

1. Perdo de Ambaŭ Virinoj 失去两个女人

2. ĉefministro:总理,首相,宰相,丞相

3. pretis militi kontraŭ la regno Qi kaj deklaris, ke li mortpunos armeanon, kiu aŭdacos malkonsili lin. 准备攻打齐国宣称将处死敢劝阻他的军人。

4. Estis militisto nomata Gong Luwang. 有一个叫Gong Luwang的军人。

5. "Mi ekmemoris ridindigan aferon." 我想起了一件让人好笑的事儿。

6. severe:严厉(肃)地

7. "Diru do la aferon. Se ĝi vere ridigas, mi pardonos vin, alie, mi mortigos vin." 那就请讲。若真的好笑,我就饶恕你,否则,我杀了你。

8. rakontis kun trankvileco 平静地说 ——kun trankvileco作状语,表示伴随。

9. En rikolta sezono la geedzoj de mia najbaro kune iris al kampo. La edzo rimarkis virinon en profunda morusarbaro kaj tuj postkuris ŝin, sed ne sukcesis kuratingi ŝin. 在一个收获季节,我邻居家的那对夫妇一起去田里。丈夫看到一女子在桑树林深处并立即追赶过去,但没追上。

10. Kaj kiam li revenis, lia edzino jam forlasis lin pro kolerego. Mi ridis, ke por ĉasi la virinon li perdis ambaŭ virinojn kaj fariĝis solulo. 当他返回时,他的妻子已经愤怒地离他而去。我笑他为了追女人而失去了两个女人并变成孤家寡人。

11. "Se mi militos kontraŭ alia regno, mi perdos la mian kaj fariĝos sklavo." 倘若我攻打他国,我就会失去我的国家并成为奴隶。

12. Tial, li ordonis retiri la trupojn. 于是,他下令撤回部队。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum