《法老王》82
Li jam estis ĉe la piedoj de l’ templo, li do suriris la terason. Silente kaj malplene, kvazaŭ en tombo; nur de malproksime murmuretis la akvo de fontano. Sur la dua ŝtuparo li forĵetis sian mantelon kaj glavon, ankoraŭ unu fojon ekrigardis la ĝardenon, kvazaŭ por adiaŭi la lunon, kaj eniris en la templon. Super li leviĝis ankoraŭ tri etaĝoj.
La bronza pordo estis malfermita, ĉe ambaŭ flankoj de la eniro staris flugilaj figuroj de homoj kun bovaj kapoj, sur kies vizaĝoj regis fiera trankvilo.
– Jen la asiriaj reĝoj – pensis la princo, rigardante iliajn barbojn, plektitajn en malgrandajn harligojn.
La interno de la templo estis nigra, kiel la plej nigra nokto; en la mallumon penetris nur blankaj strioj de la luna lumo, eniranta tra mallarĝaj, sed altaj fenestroj.
En la mezo brulis du lampoj, antaŭ la statuo de la diino Astarte. Ia stranga lumigo de supre faris la statuon perfekte videbla. Ramzes rigardis. Tio estis grandega virino kun strutaj flugiloj. Ŝi portis longan veston kun faldoj, sur la kapo pintan ĉapon, en la dekstra mano paron da kolomboj. Ŝia bela vizaĝo kaj mallevitaj okuloj havis esprimon de tia dolĉeco, de tia ĉasteco, ke mirego ekregis la princon: ŝi ja estis patronino de la venĝo kaj plej senhonta malĉasteco.
Fenicio montris al li ankoraŭ unu el siaj misteroj:
– Stranga nacio – pensis li. – Iliaj homglutantaj dioj manĝas neniun, kaj ilian malĉastecon protektas virgaj pastrinoj kaj diinoj kun infana vizaĝo...
Subite li eksentis, ke sur liaj piedoj traglitis io, kvazaŭ granda serpento. Ramzes posteniĝis kaj haltis en la strio de la luna lumo.
– Senteraro!... – diris li al si. Preskaŭ en la sama momento li ekaŭdis murmureton:
– Ramzes!... Ramzes!...
Ne eble estis ekkoni la voĉon: ĉu ĝi estis vira aŭ virina, kaj de kie ĝi venas?
– Ramzes!... Ramzes!... – eksonis murmureto, kvazaŭ de la planko.
La princo eniris en nelumigitan lokon kaj aŭskultante klinis sin. Subite li eksentis sur sia kapo du delikatajn manojn,
Li saltis por kapti ilin, sed li renkontis nur la aeron. – Ramzes!... – murmuretis oni de supre.
Li levis la kapon kaj eksentis sur la buŝo lotusan floron. Kiam li etendis al ĝi la manojn, iu delikate sin apogis sur liajn ŝultrojn.
– Ramzes!... – kriis oni de la altaro.
La princo sin turnis posten kaj ŝtoniĝis. Kelke da paŝoj de li, en la luma strio staris belega homo, tute simila al li. La samaj okuloj, – vizaĝo, junula barbo, la sama kresko, movoj kaj vestoj...
Unu momenton la princo pensis, ke li staras antaŭ ia grandega spegulo, kian ne posedis eĉ la faraono. Sed tuj li konvinkiĝis, ke lia samulo ne estas bildo, sed vivanta homo.
En ĉi tiu momento li eksentis kison sur la kolo. Li ree sin turnis, sed estis neniu, kaj dume lia samulo malaperis.
– Kiu estas ĉi tie?... Mi volas scii!... – diris kolere la princo.
– Mi... Kama – respondis dolĉa voĉo.
En la luma strio aperis belega virino: nuda, kun ora zono ĉirkaŭ la koksoj.
Ramzes ekkuris kaj kaptis ŝin je la mano. Ŝi ne forkuris.
– Vi estas Kama?... Ne, vi estas... Jes, vin iam sendis Dagon, sed via nomo estis tiam Kareso...
– Ĉar mi estas ankaŭ Kareso – respondis ŝi naive.
– Ĉu vi tuŝis min per la manoj?...
– Mi.
– Kiel?
– Jen tiel... – respondis ŝi, ĵetante siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj kisante lin.
Ramzes kaptis ŝin per la brakoj, sed ŝi elŝiris sin kun tia forto, kian oni ne povus supozi en tiel delikata estaĵo.
– Do vi estas la pastrino Kama?... Al vi kantis hodiaŭ la Greko?...
– diris la princo, pasie premante ŝiajn manojn. – Kiu li estas, ĉi tiu kantisto?...
Kama malestime levis la ŝultrojn.
– Li estas ĉe nia templo.
La okuloj de Ramzes brilis, plilarĝiĝis liaj naztruoj, li sentis zumadon en la kapo. La sama virino antaŭ kelke da monatoj faris je li malgrandan impreson, sed hodiaŭ li estis preta fari por ŝi frenezaĵon. Li enviis al la Greko kaj samtempe sentis nepriskribeblan doloron ĉe la penso, ke se ŝi fariĝus lia amatino, ŝi devus morti.
– Kiel bela vi estas! – diris li. – Kie vi loĝas?... Ah jes, mi scias, en tiu palaceto... Ĉu oni povas viziti vin?... Kompreneble, se vi akceptas vizitojn de kantistoj, vi povas ankaŭ min akcepti... Ĉu vere vi estas pastrino, gardanta la fajron.
– Jes.
– Kaj viaj leĝoj estas tiel kruelaj, ke ili ne permesas al vi ami? Eh, tio estas nur vanaj minacoj!... Por mi vi faros escepton...
– La tuta Fenicio malbenus min, la dioj sin venĝus... – respondis ŝi kun rido.
Ramzes ree altiris ŝin al si, ŝi ree elŝiris sin.
– Gardu vin, princo – diris ŝi kun provokanta rigardo. – Fenicio, estas potenca, kaj ĝiaj dioj...
– Indiferentaj estas por mi viaj dioj kaj Fenicio!... Se unu haro falus de via kapo, mi piedpremus Fenicion, kiel venenan serpenton...
– Kama!... Kama!... – eksonis voĉo, venanta de la statuo.
Ŝi ektimis.
– Jen vi aŭdas, ili vokas min... Eble ili eĉ aŭdis viajn blasfemojn...
– Ili ne ekaŭdu mian koleron!... – eksplodis la princo.
– La kolero de la dioj estas pli terura... Ŝi elŝiris sin kaj malaperis en la ombroj de la templo. Ramzes sin ĵetis post ŝi, sed subite li haltis. La tutan templon, inter la altaro kaj li, plenigis grandega fajra flamo, en kiu komencis sin montri monstraj figuroj: grandegaj vespertoj, rampaĵoj kun homaj vizaĝoj, ombroj...
La flamo iris rekte al li tra la tuta larĝo de la konstruaĵo. Konsternita de la terura spektaklo, la princo posteniĝis. Freŝa aero envolvis lin. Li turnis la kapon – li estis jam ekster la templo, kaj samtempe la bronza pordego kun bruo fermiĝis post li.
Li frotis la okulojn kaj rigardis ĉirkaŭe. La luno de la plej alta punkto sur la ĉielo malleviĝis jam al la okcidento. Apud kolono Ramzes trovis sian glavon kaj mantelon. Li levis ilin kaj malsupreniris kiel ebria.
Kiam li malfrue revenis en la palacon, Tutmozis, vidante lian palan vizaĝon kaj malklaran rigardon, ekkriis kun timo:
– Pro dioj! kie vi estis, erpatre?... La tuta kortego ne povas dormi de maltrankvilo...
– Mi rigardis la urbon. Bela nokto...
– Ĉu vi scias – diris rapide Tutmozis, kvazaŭ timante, ke iu ne faru tion pli frue – Sara naskis al vi filon...
– Ĉu vere?... Mi volas, ke neniu maltrankviliĝu, kiam mi promenas.
– Sola?...
– Se mi ne povus iri sola, kie plaĉas al mi, mi estus la plej malfeliĉa sklavo en ĉi tiu regno, – respondis maldolĉe la vic-reĝo.
Li transdonis la glavon kaj mantelon al Tutmozis kaj iris en sian dormoĉambron, alvokante neniun. Hieraŭ la novaĵo pri la naskiĝo de filo plenigus lin per ĝojo, sed hodiaŭ li akceptis ĝin indiferente. Tuta lia animo estis plena de la rememoroj pri la hodiaŭa vespero, plej stranga kiun li iam travivis.
Li vidis ankoraŭ la lumon de la luno, en la oreloj sonis la kanto de la Greko. Kaj ĉi tiu templo de Astarte!...
Li ne povis ekdormi ĝis la mateno.