头像

《中国寓言百则》第41则 Sen la Lipoj, la Dentoj ...

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, September 01, 2023, 08:02 (238天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第41则

Sen la Lipoj, la Dentoj Estas Atakataj de Malvarmo (Anonime)

Antaŭe, la reĝo Xiangong de la regno Jin sendis sian korteganon Xun Xi al la reĝo de Yu-regno por peti ties permeson, ke la militistoj de Jin trairu la regnon Yu por ataki la regnon Guo.

Xun Xi donis konsilon: "Por sukcesigi la aferon mi proponas subaĉeti la reĝon de Jin per valorega jado el Chuiji kaj bonrasa ĉevalo el Qudi."

Xiangong hezitis: "La jado de Chuiji estas heredita trezoro de mia familio kaj la ĉevaloj de Qudi estas la plej ŝatataj de mi. Kion fari, se li akceptos niajn donacojn sed ne permesos nin trairi lian regnon?"

Xun Xi respondis: "Ne zorgu. Se li akceptos niajn donacojn, li certe ne kuraĝos nin rifuzi. Se li permesos min trairi lian regnon, tio montriĝas, kvazaŭ ni movos la jadon de interna tenejo al la ekstera kaj la ĉevalon de interna stalo al la ekstera. Kion do vi timas?"

Je tio Xiangong akceptis lian artifikon.

Kiel atendite, la reĝo de Yu, kiu avidis la jadon kaj ĉevalon, intencis konsenti la peton.

Tiam lia subulo Gong Zhiqi deadmonis: "Ne, ne! La regnoj Yu kaj Guo dependas unu de la alia kiel lipoj kaj dentoj. Antikvuloj diris, ke sen la lipoj la dentoj estos atakataj de malvarmo. Se ni permesus ilin trapasi nian regnon por invadi la regnon Guo, tiam se Guo pereus matene, ni do vespere."

Sed la reĝo de Yu ne akceptis lian deadmonon.

Gvidate de Xun Xi, la armeo de la regno Jin pereigis la regnon Guo, trairinte la regnon Yu. Kiel atendite, sur la revena vojo la armeo atakis ankaŭ la regnon Yu kaj ĝin pereigis.

Triumfe reveninte kun la jado kaj ĉevalo, Xun Xi redonis ilin al la reĝo de Jin.

Tial oni diras, ke pro malgranda profito oni perdas la grandan.

——
注释:

1. Sen la Lipoj, la Dentoj Estas Atakataj de Malvarmo 没有嘴唇,牙齿就会感到寒冷

2. kortegano:朝臣,廷臣

3. por peti ties permeson, ke ... 为了请求其同意...... *peti (doni, atingi, eldevigi, ricevi) la permeson fari ion 请求(给予,获得,用强迫手段获得,得到)同意做某事

4. donis konsilon:向某人建议,给某人出主意
*akcepti (aŭskulti) konsilon 接受(听取)劝告
*plenumi ies konsilon 按某人的建议做
*peti konsilon de iu 征求某人意见
*doni al iu la konsilon fari ion 建议某人做某事

5. "Por sukcesigi la aferon mi proponas subaĉeti la reĝon de Jin per valorega jado el Chuiji kaj bonrasa ĉevalo el Qudi." 为了使那件事顺利,我建议用Chuiji的贵重的玉和Qudi的良种马收买Jin国。

6. heredita trezoro:祖传珍宝

7. Kion fari, se li akceptos niajn donacojn sed ne permesos nin trairi lian regnon? 如果他接受了我们的礼物不允许我们通过他的国家怎么办? ——se引导条件状语从句。

8. Ne zorgu. Se li akceptos niajn donacojn, li certe ne kuraĝos nin rifuzi. Se li permesos min trairi lian regnon, tio montriĝas, kvazaŭ ni movos la jadon de interna tenejo al la ekstera kaj la ĉevalon de interna stalo al la ekstera. 别担心。如果他接受了我们的礼物,他肯定不敢拒绝我们。如果他允许我通过他的国家,那就好比我们把玉从室内的储藏室移到室外的储藏室,把马从室内的马厩移到户外的马厩。

9. Je tio Xiangong akceptis lian artifikon. 听完那番话,Xiangong同意了他的计谋。

10. Kiel atendite, la reĝo de Yu, kiu avidis la jadon kaj ĉevalon, intencis konsenti la peton. 不出所料,Yu王渴望玉和马,便打算同意那个请求。——kiu引导定语从句。

11. deadmonis:劝阻

12. La regnoj Yu kaj Guo dependas unu de la alia kiel lipoj kaj dentoj. ——Yu国和Guo国如同唇齿相依。

13. Gvidate de Xun Xi, la armeo de la regno Jin pereigis la regnon Guo, trairinte la regnon Yu. ——Jin国的军队由Xun Xi率领,穿过Yu国灭了Guo国。

14. Triumfe reveninte kun la jado kaj ĉevalo, Xun Xi redonis ilin al la reĝo de Jin. 带着玉和马, Xun Xi凯旋而归并将它们归还给Jin王。

16. Tial oni diras, ke pro malgranda profito oni perdas la grandan. 因小失大。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum