头像

《中国寓言百则》第49则 Pikmortigi Tigron

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, September 09, 2023, 06:40 (238天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第49则

Pikmortigi Tigron (SIMA QIAN*)

Rimarkinte du tigrojn, Bian Zhuangzi** tuj elingigis sian spadon kaj volis pikmortigi ilin. La servoknabo apud li konsilis: "Vidu, la du tigroj kune manĝas bovon. Momenton poste ili certe batalos inter si pro la viando. De tio la granda certe estos vundita kaj la malgranda mortigita. Tiam vi pikmortigu la vunditan tigron kaj akiros ambaŭ." Trovinte lian vorton prava, Bian Zhuangzi atendis apude.

Momenton poste la du tigroj vere ekbatalis inter si pro la manĝaĵo. La malgranda estis mortigita kaj la granda vundita. Tiam Bian Zhuangzi alsaltis kaj forte pikis la vunditan tigron. Kiel atendite, li facile mortigis la vunditan kaj akiris ambaŭ.

——
*SIMA QIAN (145-87 a.K), granda historiisto kaj prozisto en la antikva Ĉinio. Li verkis faman libron《Shi Ji》.

**Bian Zhuangzi, altranga oficisto de la regno Lu en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K)

——
注释:

1. elingigi (=el+ing+ig+i):把......从鞘或套子中拔出 =malingi

2. spado:剑

3. pikmortigi:刺死

4. servoknabo:伺童

5. Momenton poste ili certe batalos inter si pro la viando. 一会儿之后它们肯定会为肉而互相搏斗。

6. De tio la granda certe estos vundita kaj la malgranda mortigita. 为此,那只大的肯定会受伤,小的肯定会被弄死。

7. Tiam vi pikmortigu la vunditan tigron kaj akiros ambaŭ. 届时你刺死那只受伤的老虎,就会得到两只。

8. Trovinte lian vorton prava, Bian Zhuangzi atendis apude. Bian Zhuangzi觉得他的话有道理,就在一旁等待。

9. Tiam Bian Zhuangzi alsaltis kaj forte pikis la vunditan tigron. 就在那时,Bian Zhuangzi跳上去,猛刺那只受伤的老虎。

10. Kiel atendite, li facile mortigis la vunditan kaj akiris ambaŭ. 正如所料,他轻易地杀死了那只受伤的,得到了两只。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum