《春天里的秋天》2.1 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年
《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi
2.1 "Kiel Rong min konsolus, se mi dirus al ŝi la novaĵon? Knabinoj estas molkoraj, ŝi certe plorus kaj ĉagreniĝus pro mi. Pli bone ne diri al ŝi." Tiel mi pensis, opiniante ke mia decido estas prava.
Sed tiam Rong envenis, ŝi jam informiĝis de Xu pri kio mi estis sciigita.
"Se vi kolerigos min estonte, mi imitos la ekzemplon de via frato," ŝi diris streke kunpremante la lipojn de sia buŝeto. Ankaŭ ŝi povis streke kunpremi la lipojn!
Rememorante la streke kunpremitajn lipojn de mia frato, mi estis kaptita de teruro.
"Ne parolu tiamaniere!" mi etendis la manon por kovri al ŝi la buŝon, sed ŝi ĝin flankenigis.
"Ni iru por promeni iuloke," ŝi proponis ekstarante kaj prenis la telegramon de sur la tablo por ventumi.
"Ĉu ni iru al la ĝardeno sub la Roka Monteto?" mi respondis lace.
"Ne, mi ne ŝatas tiun lokon, mi abomenas la pordiston!" Kolere ŝi deturnis sian kapon, faligante la telegramon sur la plankon.
"Havu koron," mi murmuris, min klinis por levi la telegramon kaj ĝin metis en mian poŝon. "Pli bone estas iri al la ĝardeno kie jasmenoj tiel aromas," mi rektiĝis.
"Bone," rideto aperis sur ŝia vizaĝo, "laŭ via bontrovo."
Ni eliris, ŝi fronte, mi malantaŭe. Mi fermis la barilpordon.
La hundo de najbaro alkuris, faris kelkajn bojojn al mi kaj foriris svingante la voston.
Ni iris flanko ĉe flanko, sed ne tuj apude. Ŝajne ŝi intence tenis distancon inter ni. Vere stranga knabino! Mi ne sciis, kion ŝi kovas en la koro.
La ĉielo, arboj, domoj kaj strato baniĝis en sunlumo. Zigzaga asfaltita vojo supren leviĝanta portis ŝian sveltan figuron. Sub ŝia mallonga jupo, facilmove dancis ŝiaj kruroj en nigraj silkaj ŝtrumpoj sur la mola asfaltaĵo.
Ni preterpasis tombejon. Subite ŝi haltis. Sin apogante al la palisaro ŝi silente rigardis la vicojn de krucoj kaj la tomboŝtonojn sub ili.
Kiel strange, ke junulino interesiĝas pri tombejo!
"Ni iru!" mi urĝigis malpacience. "Kio ĉe tombejo rigardindas!"
Ŝi ignoris min, sed subite diris per sia arĝenta sonora voĉo: "Kiel trankvile estas kuŝadi ĉi tie!"
"Vi! ... Vi envias ..." elĵetinte tiujn vortojn pro surpriziĝo, mi tuj fermis la buŝon, timante ke mi diros ion malbonaŭguran.
"Ne ĝenu min," ŝi diris riproĉe, kvankam ne severe. Ŝi prenis mian manon en ŝian molan manon kaj ĝin tenis forme.
Mi rigardis ŝin kun miro kaj nenion plu diris.
Mi volis scii kio tiam estis en ŝia koro, sed kiel mi povus diveni la koron de tiu knabino?
Sur du proksimaj tomboŝtonoj metiĝis du florkronoj. Unu jam velkis, dum la alia ankoraŭ freŝis.
(未完待续)
——
Pipi
2016.7.8
于大连