头像

《中国寓言百则》第58则 Zhou Chu

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, September 18, 2023, 07:21 (221天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第58则

Zhou Chu (LIU YIQING)

En Yixing loĝis Zhou Chu, kiu en sia juneco estis tre batalema. Liaj samlokanoj tre malŝatis kaj timis lin.

Tiam en la rivero de Yixing sin kaŝis drako kaj sur la monto estis tigro, kiuj ofte persekutis la lokanojn. Oni nomis Zhou Chu, la drakon kaj la tigron Plaga Trio. Inter ili Zhou Chu estis la plej terura.

Poste, iu instigis Zhou Chu mortigi la tigron kaj drakon kun la vera celo, ke restu nur unu el la Plaga Trio.

Zhou Chu unue mortigis la tigron. Poste li enriveriĝis por ataki la drakon. Ĝi naĝis jen supren jen malsupren, kaj Zhou Chu postnaĝis ĝin dekojn da kilometroj. La batalo daŭris tri tagojn. La lokanoj supozis, ke Zhou Chu kaj la drako ambaŭ mortis. Ili ekfestis tion. Sed Zhou Chu mortigis la drakon kaj elriveriĝis.

Aŭdinte pri la festado, Zhou Chu eksciis, ke oni rigardis lin bestio. Li tre pentis pri sia konduto kaj iris peti instruon de fratoj Lu Ji kaj Lu Yun, tre famaj intelektuloj.

La pliaĝa Lu Ji forestis. Zhou Chu renkontis Lu Yun kaj diris al li ĉion. Li montris la deziron pri korekto de la eraroj kaj timon, ke malfrue estas por li fari ĉion ĉi tion. Lu Yun diris: "Antikvulo ne bedaŭris morti vespere, se li havis klaran vidon pri la afero matene. Vi ankoraŭ povas fari multon. Se vi havas ambicion, certe vi famiĝos."

De tiam Zhou Chu do klopodis por korekti siajn erarojn kaj multe progresis.

——
注释:

1. batalema:好战的,好斗的

2. Oni nomis Zhou Chu, la drakon kaj la tigron Plaga Trio. 人们把Zhou Chu,龙和虎称为灾难的三个。

3. instigi:激励,鼓励(动);煽动,怂恿

4. bestio:野兽;凶残者

5. intelektulo:知识分子,文人

6. ambicio:野心,奢望;大志,抱负,雄心,愿望

7. progresi:进步,进展,发展


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum