头像

《山村》的开头和结尾 (回忆在qq群发布三语种(中、英、世)《山村》......)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, September 23, 2023, 09:04 (428天前)
编辑: Pipi, 时间: Saturday, September 23, 2023, 09:06

《山村》1.1-1.5
英语原著:叶君健
世界语翻译:W.Auld
柴门霍夫世界语大学
Pipi 发布

1.1 Kiam la vetero tie estis bela, en la valo ĉiam estis kanto, ĉu frumatene, ĉu posttagmeze. Eĉ tiam, kiam kantis neniu, ŝajnis ke la kanto tie restadis, ne dezirante foriri. La ondoformaj montoj kvazaŭ muro enfermis la aeron, kiu portis la kanton, tiel ke ĝi ne povis foriri. Tio estis melodio komenciĝanta jene:

Aju, aju, aj-aju, aj-aju, aj-jo-ho-ho ...

kiu ĉiam finiĝis per la sama rekantaĵo:

Ĉi flava ter' printempe donis rizon,
Kaj en aŭtun' sojfabojn kaj batatojn.

Kanto stulta ĝi estis, sed al la homoj plaĉis kanti ĝin dumlabore. Kiam ili komencis, ĝi elvokis el diversaj direktoj multnombrajn eĥojn. Komence tiuj travibris malharmonie la aeron, sed baldaŭ kunfluiĝis je grandioza ĥoro. Kaj poste ununura eĥo aŭdiĝis. Pli kaj pli laŭtiĝadis la ĥoro, ĝis fine ĝi subite ĉesis, posttrenante tra la aero feblan noton, kiu sonis lulkante. Tiu iom post iom formortadis, kvazaŭ endormiĝus la infaneto. Signifis la trankvilo tagmezon aŭ proksiman sunsubiron.

1.2 Tiam la multaj terkulturistoj, aspektantaj formike en la valo, elmoviĝis de siaj kampoj kaj enviciĝis sur la riverborda vojeto, kiu servis ankaŭ kiel ŝoseo etendiĝanta apud la akvofluo ĝis, unudirekte, la malproksima horizonto kaj, alidirekte, la densa arbaro. La kamparanoj, apogante ŝultre sarkilojn kaj fosilojn, marŝis per malhastaj paŝoj al la arbamaso. Malaperis en ĝin la unua, poste la dua, poste la tria ... kaj fine la lasta. Ili moviĝis kvazaŭ longa serpento, kiu volviĝas en arbaron sen ia postsigno, aŭ kvazaŭ strio de vespera fumo, kiu malaperas tuj, kiam ĝi ektuŝas la malhelan foliaron de l' antikvaj plantaĵoj.

......

——
2016年3月25日第4次发布
Pipi
于大连

《山村》12.7
英语原著:叶君健
世界语翻译:W.Auld
柴门霍夫世界语大学
Pipi 发布

12.27 Mia patrino batetis milde lian kapon kaj volis diri ion al li. Sed tuj kiam ŝi malfermis siajn lipojn, ŝia voĉo ektremis kaj larmoj vualis ŝiajn okulojn. Ial mi sentis peza mian koron pro tiu vidaĵo. Do mi forturnis mian kapon, ŝajnigante ke mi ne rimarkas. Antaŭ mi staris grandega antikva arbo. Mi ekrimarkis afiŝon gluitan alte sur la trunko. Ĝin postlasis la revoluciuloj. Por aspekti nature, mi laŭtlegis la vortojn kvazaŭ provante plezuriĝi:

"NI REVENOS!"

Mia patrino ŝajnis percepti mian celon. Kaj certe ŝi aŭdis tion, kion mi diris. Do ŝi kaŝe sekigis siajn larmojn per la maniko kaj provis aspekti forta, dirante laŭ artefarite natura tono responde al tio, kion mi murmuris,"Mi dubas pri tio!" Ĝuste tiumomente iu naiva bovingardanto inter la montetoj ne malproksime ekkantis la malnovan konatan stultan kanton. Ĉar ĝi ne estis kantata ĥore, kiel antaŭe, tial la noto enhavis iom da tristo:

Aju, aj-ju, aj-aju, aj-jo-ho-o, aj-ho ...
Aju, aj-ju, aj-aju, aj-jo-ho-o, aj-ho ...
Ĉi flava ter' printempe donis rizon,
Kaj en aŭtun' sojfabojn kaj batatojn.

Mia patrino silentadis atenteme ĝis ĝi finiĝis. Kaj ŝi atendis kelkajn pliajn minutojn, ĝis la sonorado de l' eĥo malaperis sur la aero. Tiam, kun profunda suspiro, kiun ŝi ne povis subpremi, ŝi aldonis,"Filo, vi pravas. NI REVENOS. Tio ĉi estas nia naskiĝloko,loko de niaj prauloj kaj de niaj samspeculoj."

"Jes, panjo," mi diris, dum miaj okuloj fiksiĝis al la afiŝo: "NI RE ..." Antaŭ ol mi povis fini la frazon, subita eksplodo de obusoj grumblis en la malproksimo, interrompante min kaj frakasante la jarcentojn aĝan trankvilon de la kampara mateno.

"Ni rapidu," mia patrino diris tre haste. "Ni rapidu nian vojon."

Do ni ekiris. Mi antaŭe, mia patrino malantaŭ mi; kaj Lajbaŭ malantaŭ mia patrino, naive svingante la voston. Li ne sciis, ke tio estos vojaĝo longa.

(FINO)
******
My mother tapped his head gently and wanted to say something to him. But as soon as she opened her lips, her voice quivered and her eyes became veiled with tears. Somehow I felt my heart heavy at the sight. So I turned my head away, pretending not to see. In front of me stood a huge, ancient tree. I caught the sight of a poster stuck high up on its trunk. It was left behind by the revolutionaries. In order to appear natural, I read out the words as though trying to enjoy myself:

WE SHALL COME BACK AGAIN!

My mother seemed to have perceived my intention. And certainly she had heard what I was saying. So she secretly dried her tears with her sleeve and tried to look strong, saying in an artificially natural tone in response to what I murmured,"I doubt it!" Just at the moment some naive cowherd in the hills not far away tuned up the old, familiar, silly song. As it was not sung in chorus as it used to be, the note had a rather sad touch:

Aiyu, ai-yu, ai-aiyu, ai-yo-ho-o, ai-ho ...
Aiyu, ai-yu, ai-aiyu, ai-yo-ho-o, ai-ho ...
This yellow earth gave us rice in spring
And in autumn,soya beans and sweet potato.

My mother remained attentively silent till it was finished. And she waited for a few minutes more, till the ringing of the echo vanished in the air. Then, with a deep sigh which she could not suppress, she added, "Son, you're right. WE SHALL COME BACK AGAIN. This is the place of our birth, a place of our ancestors and of our kind."

"Yes, mother," I said while my eyes still rested on the poster: "WE SHALL ..." Before I could finish the sentence a sudden explosion of cannon-balls rumbled in the distance, interrupting me and breaking the centuries-old tranquillity of the country morning.

"Let's hurry," my mother said in great haste. "Let's hurry on our way."
So we started out. I went in front, my mother behind me; and Laipao behind my mother, innocently wagging his tail. He did not know that it was going to be a long journey.

(THE END)
——
三语种《山村》自2012年3月8日开始输入和发布至2014年6月23日23:05分输入完毕。于2014年7月15日发布完毕。—— Pipi)

主题RSS Feed

powered by my little forum